Konferenco de poliglotoj en Budapest 2023 – Prelego pri Esperanto kaj Hungario

Konferenco de poliglotoj en Budapest la 27an kaj la 28an de oktobro, 2023 |
Prelego pri Esperanto kaj Hungario de István SZABOLCS

La prelego legeblas ankaŭ en la angla [English] kaj la hungara [magyar] lingvoj.

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj! Karaj Multlingvuloj!


Mi ŝatus esprimi mian dankemon pro la invito kaj mi ĝojas akcepti la defion skizi la temon „Esperanto en Hungario” en dudek minutoj.
En la 136-jara historio de Esperanto Hungario ludis dekomence determinan rolon. Oni povas diri, ke Hungario estas Esperanta superpotenco. En 1906, Endre Ady, la fama hungara poeto, skribante el Parizo, konstatis, ke se Esperanto gravas por iu nacio ĝi devas pleje gravi por la hungaroj. ‘Kvazaŭ la mapo hurlas al ni tion!’ kaj ‘Ĉi tio estas klara kiel tago’ – li aldonis. „La lingvo esperanto presentas al la mondo civilizata la sole veran solvon de lingvo internacio”, li rekonis, tuj post sia unua „renkontiĝo” kun ĝi, ke Esperanto estas la solvo de la lingva problemo de la mondo.

Sándor Giesswein, lingvisto, politikisto, kaj pastro, kiu estis ankaŭ prezidanto de Esperanto-Societo inter 1911-1923, reprezentis ankaŭ la Ministron pri Kulturo ĉe la antaŭmilitaj kongresoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) – en Antverpeno kaj Krakovo.

Interese, estas ankaŭ kelkaj humuraj rakontoj el la heroa frua epoko; ekzemple iam la polica inspektoro de Székesfehérvár volis malpermesi Esperantistan kunvenon, konsiderante Esperanton kiel la lingvon de ŝtelistoj, kiuj parolas Esperante por plani krimojn tiel, ke la polico ne komprenu tion…Sándor Giesswein devis interveni en la Parlamento por bari malpermeson de Esperanto renkontiĝoj…

Landa kunveno de tiama HEA, Pécs (placo Széchenyi), Hungario, 1923

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la plej bonaj esperantistoj kolektiĝis ĉirkaŭ Literatura Mondo – monata revuo fondita de Tivadar Soros (la patro de George Soros). Kálmán Kalocsay kaj Gyula Baghy ludis pivotan rolon en la evoluo kaj progreso de la lingvo – en la plej alta nivelo de komunikado – en poezio ili kreis ja valorojn egalajn al tiuj de naturaj lingvoj, ĉu temas pri tradukita literaturo, ĉu pri originalaj Esperantaj verkoj.

Tiu ĉi periodo markis la epokon de la Budapeŝta Skolo. La mondo konsideras Kálmán Kalocsay kiel la duan plej gravan figuron de la historio de la lingvo Esperanto, tuj post la kreinto Zamenhof, kvankam li jam estas unu el la dua generacio.

La Tragedio de l’ Homo, la ĉefverko de la poezio de Imre Madách kaj la poezio de Sándor Petőfi, post la brilaj tradukoj faritaj de Kalocsay, fariĝis neevitebla parto de la Esperanta literaturo. Ambaŭ estis poste tradukitaj el Esperanto en multajn aliajn lingvojn, ekz. al la ĉina, la malta, ktp. Tiu ĉi kultura interŝanĝo estis ’reciproka’; ekzemple, la epopeo Kalevala el Finnlando kaj La Kavaliro en Panterfelo el Kartvelio alvenis al la hungara pere de Esperanto. Mi menciu la nomon de Béla Vikár, la tradukinto de ambaŭ epopeoj.

Esperanto kongreso en Budapest, 1929

Antaŭ la dua mondmilito, Serédi Jusztinián, la ĉefepiskopo de Hungario estis la honora prezidanto de la katolika Esperanto-organizo… Kaj la ĉefministro estis la ĉefpatrono de la Universala Kongreso de UEA en Budapeŝto, 1929.

Sur la bildo de maldekstre al dekstre: inĝeniero Sándor Horváth, Gyula Baghy, fervoja inĝeniero István Bácskai, prezidanto de Fervojista Esperanto-Asocio
kaj Kálmán Kalocsay

En 1966 kaj 1983 ankaŭ la tiamaj registaroj subtenis la Universalajn Kongresojn de Esperanto en Budapeŝto kun rekorda partopreno – po kvin mil ĉeestantoj en ĉiu okazo. Ĝis nun Budapeŝto gastigis tri Universalajn Kongresojn.

Filmeto – Junulara Esperanto-renkontiĝo en la urbo Pécs, 1966

(((Pécs akceptis gejunulojn el eŭropaj kaj transmaraj landoj en festa vesto por la plej granda ĝisnuna Esperanta Junulara Renkontiĝo. Ĉi tie, ĉiuj komprenas unu la alian ekde la unua minuto. Signoj de la granda evento videblas ĉie, vendejoj proponas Esperantajn cigaredojn kaj bombonojn en dekoracia pakaĵo. Ĉe la festa malfermo, miloj da gejunuloj amasiĝis ĉi tien el la regionoj de la delegitoj.

Esperanto-parko kaj monumento estis inaŭguritaj sur Tenkes Monteto en Pécs omaĝe al Zamenhof, la kreinto de la lingvo. Ödön Kisházy, vicprezidanto de la Prezidanta Konsilio de la Popola Respubliko, faras sian bonvenigan paroladon ĉe la Zamenhof-statuo, kiu salutas la 4 000 partoprenantojn de la 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto. Propagandantoj de la internacia lingvo venis el kvin kontinentoj kaj kvindek landoj. Multaj Esperanto-parolantaj infanoj
akompanis siajn gepatrojn. Amikiĝi kaj ludi ludojn estas facile ĉi tie. La kongresa ekspozicio donas novaĵojn pri preskaŭ cent diversaj sciencaj, profesiaj, teknikaj, medicinaj kaj aliaj ĵurnaloj. Estas centoj da Esperanto-gazetoj, inkluzive de la gazeto de Tutmonda Paca Esperantista Movado.

Vizitantoj de la ekspozicio ankaŭ ekkonos la signifan pasintecon de la hungaraj esperantistoj en la laborista movado. Ĉirkaŭ 30 000 libroj estis publikigitaj en la internacia lingvo. „La Tragedio de l’ Homo” de Madách kaj „Vuk” de István Fekete same kiel la libro „Dudek Horoj” de Ferenc Sánta kaj „La Dia Komedio” de Dante. Unu el la prezentadoj de la teatra programo de la kongreso komenciĝas per la Hamleta monologo )))

Ekde 1966 eblas fari ŝtatan lingvoekzamenon en Esperanto. Inter 1966 kaj 2011 en Budapeŝto funkciis universitata fako – tiutempe la sola en la mondo. István Szerdahelyi fondis kaj gvidis ĝin dum preskaŭ dudek jaroj.

(Dum la 45 jaroj de funkciado 160 gestudentoj akiris diplomon de Esperanto-instruisto. Ĝi estis tiel nomata dua fako, oni ne povis rekte enskribiĝi al ĝi, la lernofakon oni povis alpreni nur en la dua jaro apud sian ĉeffakon.)

La monata revuo Hungara Vivo daŭrigis la literaturajn tradiciojn de Literatura Mondo inter 1960 kaj 1990, periodo markita de abunda libroeldonado; ĝi estis profitodona komerco, ĉar ni provizis ankaŭ la sovetian areon per Esperantaj libroj. En 1987 la asocio havis 7700 kotizpagantajn membrojn.

En 2004 la Instituto de Lingvistiko de la Hungara Scienca Akademio deklaris Esperanton vivanta fremda lingvo. La ministerio de edukado informis universitatajn rektorojn pri ĉi tiu decido: „La Instituto pri Lingvistiko de la Hungara Scienca Akademio raportis, ke la unuanima opinio de la „gvida stabo” de la Instituto estas, ke Esperanto apartenas al la kategorio de vivanta lingvo, laŭ kiu Esperanto estas
a) tre normaligita,
b) tre socialigita,
c) neetna vivanta lingvo,
kiu plenumas ĉiujn eblajn lingvajn funkciojn en duaranga lingvokomunumo kaj samtempe rolas kiel
peranta lingvo.”

En 2000, la unua Orbán-registaro rezoluciis pri lingvo-ekzameno-postulo kiel antaŭkondiĉo por ricevo de altlernejaj kaj universitataj diplomoj. Tio signifis la akcepton de ĉiuj lingvoj elekteblaj por ŝtata lingvoekzameno, inkluzive de Esperanto. Inter 2000 kaj 2020, pli ol 36 000 homoj sukcese trapasis la lingvan ekzamenon en Esperanto kaj tiel ricevis la superan diplomon. Dum la pandemio, la postulo estis provizore nuligita, kio daŭris dum du pliaj jaroj, ĝis ĝi estis finfine delegita al la bontrovo de la universitatoj. Plejparto de la ekzamenatoj ne fariĝis aktivaj esperantistoj.

Tiu ĉi escepta periodo – oni povus diri eĉ „gracperiodo” – tamen montris, ke Esperanto povas prosperi en la merkata ekonomio, ne postulante publikajn monrimedojn. Ĝi spontanee generis dinamikan kaj viglan merkaton, kun 250 lingvoinstruistoj, multaj publikaĵoj, lernolibroj, kaj multaj aliaj aferoj. La necesaj kondiĉoj estis plenumitaj, sed ne la sufiĉaj. Mi, kiel ekonomiisto dirus tiel: mankis profundo kaj likvideco al la merkato. Se pluraj aliaj landoj efektivigus similajn rimedojn, ni eble legus titolojn jam hodiaŭ, kiel „Pli da Esperanto – Pli da Laborpostenoj” kaj „Esperanto: la
Motoro de la Merkata Ekonomio”, ktp.

La leviĝo de Esperanto ne havis malfavoran efikon al la aliaj fremdaj lingvoj en lingvolernado, male: ankaŭ la aliaj lingvoj profitis de ĝi, ĉar la lingva prepariga efiko de Esperanto manifestiĝis kaj kuraĝigis la lingvolernadon. Hungaraj Esperantistoj ankoraŭ hodiaŭ okupas ŝlosilajn postenojn en Esperantio: la estro de la universitata fako en Poznano estas hungara, s-ino Ilona Koutny, la kreinto kaj funkciiganto de la KER ekzamensistemo estas hungara, s-ino Katalin Kováts, unu el la juĝistoj de beletristikaj literaturaj konkursoj estas hungara, s-ro István Ertl, unu el la kreintoj kaj ‘la animo’ de la unika projekto „Esperantourbo Herzberg-am-Harz” estas hungara, s-ino Zsófia Kóródy. La hungara traduko de la eksterordinara romano Adolesko de nia lingvisto Balázs Wacha, verkita de li en Esperanto, estas nuntempe ĉe la eldonejo kaj promesas esti granda sukceso.

En 2023, la tradicia Universala Kongreso de Esperantistoj okazis en Italio en Torino por la 108-a fojo. En unu-kaj-duonhora prelego mi memorfestis la 200-an datrevenon de la naskiĝo de Sándor Petőfi kaj, daŭrigante la ‘Kalocsay-tradicion’ , mi prezentis lian grandan profetan poemon verkitan en heksametroj, titolitan La Juĝo. Mia tradukpartnero estis Antono Samak, Esperantisto el Debrecen.

La materialo de la ‘Unua Libro’ publikigita la 26-an de julio 1887 sufiĉis por la traduko, tiel ke la poezia etoso de la poemo ( elvokiveco ) tute ne estas difektita. Tio denove pruvas, ke Esperanto estas perfekte taŭga, kodita per naskiĝo, por heksametroj, kiu estas laŭ multaj opinioj ‘la lulilo’ de la eŭropa kulturo.

Rigardante al la estonteco, mi esperas, ke daŭraj evoluoj kondukos al iu speco de eta „trarompo” en la hungara katolika Esperanto-movado.

Mi faros memorparoladon pri la centjariĝo de la morto de Sándor Giesswein – kiu estis la prezidanto de Esperanto-Societo inter 1911-1923 – en la memorceremonio de la Kristandemokratoj nun en registara pozicio, kiuj asertas, ke li estas ilia antaŭulo. Sándor Giesswein estis ja siatempe ankaŭ la fondinto de la Kristana Socialista Partio. En letero ni petis, kvankam ĝis nun nesukcese, ke Hungario iniciatu ĉe Unesko la deklaracion de la 26-a de julio, naskiĝtago de Esperanto – por ke ĝi estu la Internacia Tago de Esperanto.

Mi solene turnas min al Vi, la poliglotoj ke vi ne nur konsciu pri tio sed aktive subtenu ĉi tiun ideon per viaj propraj rimedoj. Per Esperanto, vi povas nur venki; ĝi antaŭenigas lingvolernadon kaj allogas lingvajn entuziasmulojn. La apero de la virtuala mondo kaj komunikado multe faciligas la estontecon de Esperanto. Ni povas facile renkontiĝi en la virtuala mondo iam ajn kaj de ie ajn, el la tuta mondo.

Esperanto-Vikipedio estas sufiĉe granda en la mondo. Ĝi estas inter la 30 plej grandaj.

La prezidanto de la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, Csaba Kőrösi, – hungara profesia karierdiplomato, mia malnova amiko – invitis nian mondan organizon UEA partopreni en la laboroj de la Ĝenerala Asembleo. Profitante ĉi tiun ŝancon, niaj reprezentantoj delegitaj ĉe UN – interalie – organizis la 12-an de junio 2023 historian konferencon pri la temo plurlingveco – historian, ĉar krom la ses oficialaj lingvoj ĝi okazis kun samtempa interpretado en Esperanto krome tri prelegoj estis faritaj en Esperanto mem.

Esperanto estis unuafoje uzata oficiale en konferenco de UN. Multaj altrangaj ŝtataj politikistoj, diplomatoj partoprenis kaj ĝi ricevis subtenon de multaj membroŝtatoj. La prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN mem faris seslingvan paroladon.

Esperanto kaj nia monda organizo UEA estas rigardataj kaj akceptataj pli kaj pli serioze en la mondo. La ebleco de literatura Nobel-premio restas malfermita.

William Auld, la forpasinta skot-Esperanta poeto kaj dramisto estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj. Laŭ Clemens Setz, gajninto de la germana literatura grandpremio, la Esperanta literaturo estas grandega mondo, kiu atendas esti malkovrita, kaj ke ekzistas ankoraŭ hodiaŭ Nobel-premiindaj aŭtoroj. Setz konsideras kroatan verkiston Spomenka Štimec kandidato. Umberto Eco konstatis, ke Esperanto estas ne nur vivanta lingvo sed ĝi kontentigas ankaŭ la koncepton Shapiro-Whorf, ĉar malantaŭ ĝi estas ia „religio”, mondkoncepto, kaj la propra literaturo kaj tradukoj estas imponaj, kiuj starigas ĝin sur egalan piedestalon kun aliaj lingvoj.

Holivudo eble malkovros nian lingvon baldaŭ, kun ĝia abunda literatura materialo, kiu restis al ili nekonata, kaj tiu ĉi novtrovita rimedo povas multe veki ilian intereson.

Kun Raia Androvska

Por antaŭenigi plurlingvecon, la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio d-ro Seán Ó’ Riain, irlanda altranga diplomato, faris proponon, kiu gajnis la unuan lokon en la kategorio Edukado en la konferenco „Estonteco de Eŭropo”, kun kvarono de la voĉoj devenantaj de Hungario.

La CULT-komitato de la Eŭropa Parlamento traktis la situacion de plurlingveco en la Eŭropa Unio kaj tre favore menciis la povon kaj kontribuon de Esperanto. Tio devas gravi al Hungario eĉ pli ĉar duono de la loĝantaro de Hungario tute ne parolas lingvojn, kiel tion malkaŝis la lasta censo en 2022. Krome helpe de Esperanto la kapablo de elementlernejanoj kompreni tekstojn kaj la interpretadon de la tekstoj kiujn ili legas povas esti signife plibonigita. Ĉi tiu lasta estas granda afero en Hungario, same kiel en multaj aliaj landoj.

(En la 1920-aj jaroj, la angla registaro raportis al la Ligo de Nacioj tre favorajn spertojn pri pliboniĝo de gepatralingvaj kapabloj post eksperimenta instruado de Esperanto en bazlernejoj.)

Tamen la plua disvastiĝo de Esperanto estas malhelpata de signifaj procezoj kaj faktoroj. Antaŭ ĉio: la hegemoniaj interesoj de grandaj potencoj ĉiam manifestiĝis lingve, ili aperis en la formo de lingvo. Dum la tempoj de la Ligo de Nacioj ni havis francan vetoon, kaj nun la angla lingvo regas la mondon. Tiu ĉi dominado kreas diskriminacion kaj tiu diskriminacio estas vera minaco. Verŝajnas, ke diskutoj pri multlingveco en la internaciaj rilatoj okazos ankaŭ plue en la angla dum ankoraŭ longa tempo en la estonteco…

Tamen la iamaj koloniaj landoj devas sperti kaj ĝui lingvan kaj kulturan sendependecon kaj ni subtenas ilin en tio. Ĉi tio povus daŭri jardekon aŭ du. Ĝis tiam nia kazo daŭros progresi antaŭen sur kvazaŭ komuna vojo kun la paralela evoluo de plurlingveco. La monopolo de politikistoj pri informado kaj ilia influo, kaj kie aplikeble, iliaj manipuleblaj eblecoj, signife reduktiĝus en la tuta mondo, se homoj povus komuniki inter si libere kaj efike pri preskaŭ io ajn. La rankoro kaj rezisto de politikistoj estas kompreneblaj.

Kiel evoluiĝos la kapabloj de la artefarita inteligento, ĉu niaj posteuloj nepre devos lerni fremdan lingvon, estas demando por la estonteco.

Eĉ hodiaŭ, ĉio povas esti facile kaj rapide tradukita el la angla en Esperanton. La scienca kaj teknika vortprovizo de Esperanto estas ampleksa kaj dependas tute de la internacia vortprovizo kun simplaj kaj klaraj vortfaradprincipoj. La vortaron de geologio kreis Endre Dudich en la sepdekaj jaroj kaj Ottó Haszpra kreis la vortaron de geodezio. Li faris sian inaŭguran parolon al la Akademio de Sciencoj en 2005 pri Esperanto. Ankoraŭ ekzistas profesioj, kie la angla estas la sola lingvo uzata hodiaŭ, tia estas la mondo de valutkomercistoj, kie mi komencis mian karieron. Mi ne fariĝis George Soros kaj li ne esperantistiĝis. Li forturnis sin de ĝi, kvankam lia patro estis la fondinto de Literatura Mondo. George elektis la anglan.

Kio okazus se la nombro de denaskaj Esperanto-parolantoj fariĝus amasa? Ni ne povas precize scii kio okazos, sed ni povas esti tute certaj ke, pro la alta grado de normaligo de la lingvo, la lingvokonserva funkcio de Esperanto daŭre estos tre efika.

Karaj poliglotoj,
Konklude, mi ŝatus kunhavigi du aferojn kun vi.

Mi mencias denove Umberto Eco, la verkiston de La Serĉo de la Perfekta Lingvo kaj la eternan intelektulon kaj esploriston. En la lasta jaro de sia vivo li diris pri Esperanto: “Mi pasis de indiferenteco al intereso, de nescio al informado, kaj de skeptiko al aprezo de la lingvo (kaj ĝia kreinto, Zamenhof).”

Mi ŝatus ankaŭ kundividi tion, kion diris László Polgár, la patro de la ŝakmirinfanoj: „Se vi volas tion, kio estas plej bona por via infano, komencu per Esperanto.” Liaj filinoj komencis per ĝi kaj ankoraŭ hodiaŭ parolas Esperanton. Ni scias, kion ili atingis.

Dankon pro via atento, kaj mi antaŭĝojas viajn demandojn.

István SZABOLCS
eksa prezidanto de HEA