Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo

Alparoloj de la reprezentantoj de UEA (Universala Esperanto-Asocio) al la tema kunveno pri multlingvismo ene de la Sistemo Unuiĝintaj Nacioj (Profesoro Humphrey Tonkin, Profesoro Mark Fettes kaj Pastro Hans Becklin).

UEA ludis ŝlosilan rolon en kunveno pri multlingvismo kun UN-gvidantoj.
Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo estis la temo de kunveno pri multlingvismo kaj UN la 12-an de junio.

La Informilo de la oficejo de UEA por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj numero 65, julio-aŭgusto 2023 detale informis pri la kunveno, samkiel la Ondo de Esperanto afiŝis pri ĝi.

La kunveno mem estis multlingva, kun simultana interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa), plus Esperanto. UEA kunordigis la liveron de interpretado en Esperanto. Gvidis la kunvenon prof. Francis M. Hult, prezidanto de la Komitato de NROj pri Lingvoj kaj reprezentanto de UEA ĉe UN.

Profesoro Humphrey Tonkin, Profesoro Mark Fettes kaj pastro Hans Becklin kiuj alparolis la konferencon en Esperanto – la reprezentantoj de UEA, disponigis al ni la tekston de siaj paroladoj laŭ mia peto. Mi volonte prezentas ilin al la membroj de HEA kaj al ĉiuj legantoj de ĝia retejo. Lia Moŝto Csaba Kőrösi, prezidanto de la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN salutis la kunvenon per seslingva parolado, kiun mi aldonas en Esperanta traduko.

Csaba Kőrösi, Prezidanto de la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo — Tema Renkontiĝo pri Multlingvismo tra la UN-Sistemo 12a de junio 2023 (Kiel preparite por livero)

Ekscelencoj,
Sobh Bekheir al ĉiuj. Ĉi tio signifas „bonan matenon” en la persa lingvo – la lingvo de Rumi, la poeto de la 13-a jarcento, kiu iam skribis: „Parolu novan lingvon, por ke la mondo estu nova mondo.” La influo de Rumi transpaŝis limojn kaj disvastiĝis dum sep jarcentoj. Kun tia historio, mi dirus, ke li certe sciis ion kaj alion pri multlingveco. Uzi la lingvon de iu alia ofte estas la ŝlosilo por sukcesoj. Ĝi povas signali geston, amikan intencon. Ĝi helpas nin renkonti unu la alian duonvoje. Ĝi povas lumigi niajn ideojn – kaj funkciigi rilaton. Ne ĉiuj lingvoj estas parolataj. Iuj estas nur skribitaj. Aliaj estas parolataj. Sed taksante ĉiun lingvon ni pliigas niajn ŝancojn venki dubojn. Por konstrui, aŭ, en niaj tempoj, rekonstrui fidon. Por fari decidojn signifajn por ĉiuj. Jen kial ni renkontiĝas hodiaŭ: por kompreni kiel ni povas uzi multlingvecon por plienigi nian engaĝiĝon en manieroj kiuj faras diferencon.
(Traduko de la franca: Plurlingveco estas fundamento de Unuiĝintaj Nacioj. Kaj ĝi estas unu el la antaŭkondiĉoj por nia sukceso kiam ni alfrontas ondon de tutmondaj defioj. Pasintjare la Ĝenerala Asembleo adoptis rezolucion pri plurlingveco. Ĝi bonvenigas la uzon de oficialaj kaj neoficialaj lingvoj fare de la UN-Sekcio de Tutmonda Komunikado en sia atingo al specifaj lokaj celgrupoj. Ĝi ankaŭ rekonas la klopodojn de la Sekretariejo uzi neoficialajn lingvojn – kiel ekzemple la portugala, la hinda, la kisvahila kaj la persa – en niaj klopodoj lasi neniun malantaŭe.)
(Traduko de la rusa: Mia misio estas kreskigi toleremon, akcepton, reciprokan respekton kaj aŭtentan aprezon por diverseco de vidoj. Kaj ĉiutage mi povas vidi kiel la kapablo paroli alian lingvon povas semi la semojn de kompreno inter partioj. Ofte, unu sola vorto en la lingvo de iu alia sufiĉas por rompi la glacion.)
La ses mil lingvoj parolataj tra la mondo montras la forton kaj riĉecon de niaj socioj. Ili ĉiuj subtenas kaj plibonigas nian signifoplenan ekziston. Ni devas konservi ĉi tiun antikvan tapiŝon de esprimo. Ĉi tio validas precipe por lingvoj ĉe la rando de formorto, multaj el ili uzataj de Indiĝenaj Popoloj. Kiel tiel elokvente memorigas al ni Nobel-premiito Octavio Paz: „Por ĉiu lingvo kiu formortas, bildo de homo malaperas.” Al tio mi aldonus: ankaŭ iom da nia homaro malaperas. Ni devas fari nian plej multon por malhelpi ĉi tion okazi.
(Traduko de la araba: Kiel ni povas servi la aferon de multlingvismo? Unue, antaŭenigante lingvan diversecon. Due, certigante ke junuloj havu aliron al edukado en sia gepatra lingvo. Kaj trie, eksponante junajn lernantojn al lingvoj diversaj de iliaj propraj, por ke ili vere aprezu la mondon ĉirkaŭ si.)
Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ni devas trovi manierojn prioritatigi multlingvajn praktikojn. Uzi – kaj respekti la uzon de – kiel eble plej multe da lingvoj ĉi tie en nia organizo. Kaj ĉiam demandi: kion pli ni povas fari por transiri la murojn? La murojn de konvencio, rutino, rezigno kaj – ni estu sinceraj – maldiligento. Konsiderante tion, mi dankas la organizantojn pro la iniciato de ĉi tiu grava diskuto hodiaŭ. Mi deziras aŭskulti viajn ideojn, viajn sugestojn. Kaj mi esperas, ke ni ĉiam memoros la saĝon de Amy Chua: “Ĉu vi scias, kio estas fremda akĉento? Signo de braveco.”

Dankon.

Alparolo de Profesoro Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA

Sinjoro Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, Ekscelencoj, Gesinjoroj,

Universala Esperanto-Asocio, kiun mi reprezentas al Unuiĝintaj Nacioj, estas engaĝita jam de sia fondiĝo en la jaro 1908 pri elpaŝoj por transponti lingvajn diferencojn en internaciaj aferoj. Ĝi estas inter la relative malmultaj neregistaraj organizoj kiuj traktas lingvajn rajtojn kaj mankon de diskriminacio surbaze de lingvo kiel ĉefan prioritaton. Ĝi ĝuas konsultajn rilatojn kun Unesko kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN jam de la mezaj 1950aj jaroj.

La statuto de la Asocio specifigas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kiel fundamentan principon de la Asocia agado. UEA estas forte konscia pri la neceso vastigi la realigon de lingva kompreniĝo ene de Unuiĝintaj Nacioj por plene inkluzivi kiel eble plej multajn konsistajn elementojn de UN, tiel plifortigante multflankismon.

La demando pri lingvo – la absoluta fundamento de kompreniĝo kaj kunlaboro – fifame mankas en la Celoj por Daŭripova Evoluigo: ni vane serĉos substancan diskutadon de lingvoj. Traktiĝas tie nek lingvo en edukado, nek lingvo en urboj, nek lingvo en migrado, nek lingvo kaj homaj rajtoj, efektive nek lingvo kaj iu ajn el la Deksep Celoj. Nek menciiĝas la lingvo en ties rolo en komunikado kaj realigado de la Celoj. Tamen la efikaj komunikado, komprenado kaj realigado de la Celoj dependas de larĝa subteno fare de ĉiuj registaroj kaj la tuta civila socio.
Tiu subteno estu informita subteno: UN devas paroli per vasta gamo de lingvoj al tiuj kies kunlaboro esencas por atingi la Celojn. Ĝi ankaŭ aŭskultu per tiuj lingvoj – kaj konstante elserĉu abundajn vojojn por agnoski kaj transponti lingvajn diferencojn, ne nur per interpretado kaj tradukado en siaj ses oficialaj lingvoj, sed ankaŭ per aliaj manieroj, eble ankoraŭ eltrovotaj aŭ aplikotaj.

Lingva politiko estas tro grava por lasiĝi al hazardo, tro grava por senpensa akceptiĝo, tro grava por esti fortranĉita el buĝetoj kiam fariĝas malfacile ekvilibrigi buĝetojn.
Per sia konsulta statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio, nia Asocio subtenas klopodojn superi lingvan diskriminacion kaj antaŭjuĝojn je ĉiuj niveloj en Unuiĝintaj Nacioj, kaj favoras diversecon de aliroj por superi lingvajn diferencojn. Ni krome favoras pli klaran difinon de tio kio konsistigas tian diskriminacion kaj la manieron laŭ kiu ĝi kreas malegalecon de kompreno kaj sekve malegalecon de sindediĉo.
Ni laŭde salutas la Prezidanton de la Ĝenerala Asembleo kaj la Membrajn Ŝtatojn kiuj sponsoras la nunan kunvenon pro ties kuraĝa alfrontado de fundamenta demando: nome, la manieron laŭ kiu ni interparolas kaj interkompreniĝas. Kompreno estas esenca antaŭkondiĉo por ĉiu pozitiva kaj efika agado.

Alparolo de Profesoro Mark Fettes

La Esenca Rolo de Multlingvismo en Tagordo 2030
La Antaŭparolo al Tagordo 2030 deklaras: „Ĉi tio estas agadplano por homoj, planedo kaj prospero. Ĝi ankaŭ celas plifortigi universalan pacon en pli vasta libereco. … Ekirante en tiu ĉi kolektiva vojaĝo, ni promesas, ke neniu estos postlasita.”
La 17 Celoj de Daŭripova Evoluigo de Tagordo 2030 traktas fundamentajn aspektojn de bonfarto homa kaj planeda. Tiusence, ili alparolas la situacion de ĉiu el la pli ol ok miliardoj da homoj nuntempe vivantaj, kaj ankaŭ la sanon kaj resaniĝkapablon de la lokoj, kie ili loĝas, kaj de la teroj, akvoj kaj aero, de kiuj ili dependas.
Kian rolon ludas la lingvo en ĉi tiuj aferoj? En Esperanto, mi emus respondi per kvar S-oj: Scio, Signifo, Solidareco, kaj Samlokeco. En tiuj kvar manieroj, lingva diverseco estas nedisigeble ligita kun la bonfarto de káj la homoj, káj la planedo.
Scio estas fundamenta por la homa agopovo kaj povigo. Ĉiu el la 17 Celoj dependas de la vasta diskonigo kaj mobilizado de scio por ĝia realigo. Granda parto de la disvolvado kaj disvastigo de scio rilate al la Celoj, kiun realigas Unuiĝintaj Nacioj mem, okazas en la angla, kun pli malgranda parto en la aliaj oficialaj lingvoj kaj nuraj gutetoj de plejparte laŭokazaj iniciatoj en aliaj lingvoj. Konsideru la fakton, ke laŭ Ethnologue, pli ol 180 lingvoj havas pli ol kvin milionoj da parolantoj. Ĉu ekzistas ia strategio por certigi, ke ĉiuj tiuj 180 lingvoj estas inkluzivitaj en klopodoj mobilizi scion rilate al la Celoj? Ankoraŭ ne—sed tiel devus esti.
Signifo koncernas la manieron, laŭ kiu scio estas tradukita en agadon. Ofte temas pri lokaj agantoj, ordinaraj homoj, kiuj faras ŝanĝojn en siaj personaj vivoj, en sia maniero labori, aŭ en la organizado de sia komunumo. Tiaj ŝanĝoj postulas konversacion kaj debaton en lokaj lingvoj, lingvoj en kiuj ĉiuj povas partopreni. Se la mobilizado de scio vere celas ŝanĝi tion, kio okazas ĉe la radikoj de la socio, ĝi devas trafi ĉi tiun nivelon, kie lingva diverseco estas multe pli granda ol ĉe la nivelo de skriba komunikado. Estas pli ol 3000 lingvoj tra la mondo en ĉiutaga uzo. Kiel la Celoj akceptiĝas kaj kompreniĝas en ĉi tiu kunteksto? Laŭ mia scio, ne ekzistas longdaŭra esplorprogramo sur ĉi tiu kampo— sed tiel devus esti.
Solidareco indikas la ŝlosilan rolon kiun lingvo havas en la kultivado de interhomaj rilatoj kaj persona identeco. Por ke neniu estu postlasita, ĉiuj devas esti inkluzivitaj. Ni ĉiuj konscias pri la multaj formoj, kiujn ekskluzivado, marĝenigo kaj subpremo alprenas en homaj kulturoj; la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj specife malpermesas diskriminacion surbaze de lingvo, ĝuste ĉar tia diskriminacio estas tiel disvastigita. Kaj tamen, neniu el la indikiloj evoluigitaj por mezuri nian progreson al la Celoj postulas la kolektadon de datumoj pri lingvaj preferoj aŭ lingvo-uzo. Pro tio, ne ekzistas bazo por taksi, ĉu, laŭ lingvaj kriterioj, vere neniu estas postlasita— sed tiel devus esti.
Fine, Samlokeco rilatas al tio, kiel lokaj lingvoj estas perantoj de la rilatoj inter la homoj kaj la tero. Kvankam ĉi tio validas por ĉiuj lingvoj iagrade, ĝi estas precipe vera pri indiĝenaj lingvoj. Ekde la kreo de la Konvencio pri Biologia Diverseco en 1992, UN agnoskas la unikan gravecon de indiĝenaj popoloj kaj kulturoj por la konservado de la biosfero. Tamen, pli ol 3,000 lingvoj estas nuntempe taksataj kiel „minacataj”, konsistigante enorman deponejon de tradicia ekologia scio kiu nun riskas perdiĝi. Ne ekzistas, en Agendo 2030, sindevontigo rilate al la konservado kaj revivigo de ĉi tiuj lingvoj, unuavice lige kun Celoj 14 kaj 15 pri oceanaj kaj teraj ekosistemoj— sed tiel devus esti.
Resume, la diverseco de lingvoj estas profunde interplektita kun la klopodoj de UN por la bono de káj homoj káj planedo, káj prospero káj paco. Daŭripovo postulas aktivan kaj larĝvidan multlingvecon. Loko por tio ankoraŭ ne troviĝas en la evoluiga programo de UN— sed tiel devus esti.

Alparolo de Pastro Hans Becklin reprezentanto de TEJO

Mi dankas al vi, s-ro prezidanto, ekscelencoj, reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, kaj invititaj gastoj, pro la atento. Mi dankas ankaŭ la organizantojn de tiu ĉi evento pro la invito paroli pri nia sperto ene de TEJO, la tutmonda organizaĵo por esperanto-parolantaj junuloj.

Antaŭ pluraj jaroj, kiam mi estis universitata studento, mi malfermis la ĵurnalon kaj legis la jenajn konsilojn de Lawrence Summers: La apero de la angla kiel la tutmonda lingvo, kune kun la rapida progreso de maŝintradukado…dubigas, ĉu la signifa investado necesa por akiri fremdan lingvon estas ĉiam valora.

Eĉ se ChatGPT nun regas amason da lingvoj tiel senerare, ke nur faktaj (kaj ne lingvaj) eraroj pruvas ĝian tekston nehoma, en internaciaj organizaĵoj kiel TEJO kaj UN, oni devas atenti ne nur la enhavon de la komunikado, sed ankaŭ ĝian formon. Emfazi pragmatan unulingvecon, eĉ cele al pli glata interna komunikado, starigas senteblajn barojn inter diversaj internaj grupoj, fortigante ekzistantajn privilegiojn. Kaj al eksterulo, ĝi efektive nebuligas la internan laboron.

Tiu ĉi fenomeno estas konata ankaŭ en la koridoroj de UN, kies raporto pri la efektivigo de plurlingveco en UN trovis ŝajnpragmatismon, kiu favoras la anglan super la kvin principe samrangaj lingvoj. Tio nature privilegias tiujn, kiuj edukiĝis en anglalingvaj medioj kaj permesas la plej grandan komunikan liberon al denaskaj anglalingvanoj, kies kulturoj kaj vidpunktoj jam estas centraj pro ekonomiaj, sociaj, kaj politikaj kialoj.

Tio, kio estas malkonvena kaj foje eĉ incita en elitaj rondoj fariĝas venena en la necesaj interpersonaj kontaktoj, kiuj kreas la durajn fidon kaj pacon necesan por la efektivigo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Eĉ se oni povas aĉeti trajnbileton ĉe la turista giĉeto pere de la angla en preskaŭ ĉiu granda stacidomo de la mondo, oni ne povas ekkoni la plej perturbajn problemojn de la tieaj enloĝantoj sen kunestado, kiu inkluzivas kunestadon en la loka lingvo. Unudirektan dekreton softvaro povas traduki facile; konversacion malfacile; interpersonan varmon neniel. Minimume oni bezonas trejnitajn tradukistojn kaj interpretistojn, kiuj povas ĉion peri fidele. Maksimume, oni bezonas vehiklan lingvon, kiu ne privilegias iun ajn (kaj precipe ne la alie plej povajn).

En TEJO, ni sentas nin laboratorio por interkultura komunikado en la praktiko. Senigitaj de lingvaj baroj per dividado de komuna, neŭtrala lingvo, ni povas interŝanĝi niajn vidpunktojn kaj spertojn kiel junuloj el landoj kaj kulturoj ofte fremdaj kaj foje eĉ malamikaj.

Niaj personaj vidpunktoj, fermentintaj hejme kaj esprimataj tie per unu lingvo (ĉu hegemonia, ĉu minoritata aŭ eĉ indiĝena) esprimiĝas egale en Esperanto. Ni esploras demandojn pri genra, seksa, kaj rasa egaleco kiel junularo multe pli diversa, ol iu ajn povus ekkoni en sia loĝloko. Tio larĝigas horizontojn, prave—sed plej grave, ĝi kreas profundajn novajn rilatojn, kiuj detruas antaŭjuĝojn. En niaj plej bonaj momentoj, ni kapablas sintezi tiun ĉi vastecon kaj ĝin esprimi al la mondo plurlingve per tradukoj—ekzemple en nia lastatempa Deklaro de Solidareco kun Ukrainio, kiu ne estas gurdado de io ajn, sed kalejdoskopa vidpunkto multflanka sed unueca.

Mi almenaŭ ĝojas, ke mi ne sekvis la konsilojn de d-ro Summers kaj decidis lerni plurajn fremdajn lingvojn. Unuiĝintaj Nacioj bezonas komunikan formon fundamentitan sur fido kaj amikeco, ne sur hegemonio kaj pragmatismo. Plurlingveco estas la sola solvo—sed, por ke tiu plurlingveco estu vere internacia, ni devos pensi pli larĝe—eventuale eĉ preter la ses oficialaj lingvoj.

Humphrey Tonkin: Finaj Komentoj

Se estas unu mesaĝo forprenenda de la hodiaŭa kunveno, tio estas: la afero de lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj estas pli kompleksa ol ĝi unue ŝajnas.

Ĉi tiu simpla fakto kaŭzis UN-on eviti trakti la aferon. Sed ĝi kondukis al iu stimula diskuto hodiaŭ.

Je la plej baza nivelo, UN faras siajn agojn en pli ol unu lingvo, ĉar ĝi ne povas supozi, ke iu ajn lingvo sufiĉas kaj ĉar la uzo de pluraj lingvoj estis antaŭkondiĉo por plurlateralismo ( multflankeco.).

Resume, ĝi faris kompromison inter unulingveco kaj plena inkludo.

Dum la pasintaj kvindek jaroj UN uzis ĉefe ses lingvojn por fari sian komercon – sed diversgrade kaj en diversaj cirkonstancoj. Plej multaj lingvoj ne estas inkluzivitaj. En ĉi tiuj kvindek jaroj teknologio kaj teknologiaj eblecoj draste ŝanĝiĝis kaj daŭre progresas – en tradukado, sed ankaŭ en interpretado. Ni devas utiligi ĉi tiun teknologion kaj kuraĝigi novigon.

Ankaŭ ŝanĝita estas la agordo de lingvoj, kun la angla gajnas popularecon, avantaĝante la anglalingvajn ŝtatojn kaj malfavorante aliajn.

Dum ĉi tiu tempo ankaŭ estis gravaj progresoj en tio, kion sociologoj, psikologoj kaj politikaj sciencistoj komprenas pri lingva komunikado. Krome, la lingva politiko faris gravajn progresojn, stimulitaj parte de procezoj de malkoloniigo kaj parte de la konstato, ke lingva komunikado malofte estas neŭtrala procezo. Ni devas ekzameni kaj apliki ĉi tiujn rezultojn.

Bezonoj ŝanĝiĝis. Se UN estas organizo de ŝtatoj, ĝi tamen ĉiam pli rekonas, ke ĝi bezonas la subtenon de la civila socio. Ĝi ankaŭ komprenas, ke estas ene de la civila socio, ke multaj el la ŝanĝoj necesaj por progresigi la homaron devas okazi. Ĉi tio nenie estas pli klara ol en la kazo de la Celoj por Daŭripova Evoluo, kiuj tute dependas de tutmonda multflankaismo. La plimulto de la monda loĝantaro ne parolas la anglan; multaj parolas neniun el la ĉefaj lingvoj de la mondo.

Se estas tuj praktikaj aferoj por konsideri, estas ankaŭ juraj kaj psikologiaj zorgoj. Kiel ni observis, fakuloj kaj politikofaristoj ĉiam pli rekonas ke lingvouzo ne estas neŭtrala, eĉ ene de difinita lingvo, sed tiu lingvo estas ofte uzata por akiri avantaĝon kaj prestiĝon. La denaska anglalingvano en UN ĝuas komunikan avantaĝon; la kompetenta nedenaska anglalingvano akiris tiun avantaĝon per talento kaj laborego. Estas malfacile malhelpi tian avantaĝon turniĝi en ekskludan antaŭjuĝon. Personaj sintenoj al lingvo kaj lingvouzo devus esti traktitaj pli malkaŝe en UN ol ili ŝajnas esti traktitaj nuntempe. Necesas lingva konsciigo.

Tiuj kiuj laboras en la NRO-komunumo, kiel ni vidis hodiaŭ, estas akre konsciaj pri lingvaj aferoj – aŭ (pli al la punkto) jam delonge rezignis pri frapeti la talenton disponeblan al ili en aliaj lingvoj ol tiuj, kiujn ni regule uzas, ĉar ili simple ne havas la financan kapablon fari alie. Grandega rezervujo de internacia bonvolo kuŝas plejparte neekspluata pro lingva diferenco. Certe estas je la intereso de ni ĉiuj alporti ĉi tiujn loĝantarojn en la dialogon.

Ankaŭ evidenta el la hodiaŭaj agoj estas la fakto, ke lingvaj problemoj ne povas esti traktitaj, des malpli solvitaj, per ununura aliro. Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj diversaj publikoj farus bone trakti la demandon kiel plej bone uzi lingvon por antaŭenigi la tagordon de UN, kaj ene de siaj propraj burokratiaj strukturoj kaj pretere.

Miaj kolegoj kaj mi en la scienca komunumo kaj la NRO-komunumo pretas helpi en ĉi tiu procezo. La kontribuoj al la nuna kunveno evidentigas tion, kaj ili ankaŭ sugestas, ke UN estas preta por tia ekzameno de siaj procezoj, en la intereso de pli granda egaleco, en la intereso de pli granda efikeco kaj en la intereso de la planedo.

István SZABOLCS
komitatano A de HEA