Harnyos Ferenc cikke az Eŭropa Bulteno-ban

Artikolo de Ferenc Harnyos (vicprezidanto de HEA) en Eŭropa Bulteno – Septembro 2010, N° 9 (97)

Zlatko Tišljar, az Eŭropa Bulteno szerkesztőjének felkérésére Harnyos Ferenc, a Magyarországi Eszperantó Szövetség alelnöke cikket írt a lap Septembro 2010, N° 9 (97) számába, amely itt olvasható.

Landaj Esperanto-movadoj: Kia estas la stato de Esperanto-movado en Hungario?

Tiu demando povas leviĝi en ĉiu lando de Esperantujo. Rilate al Hungario la demando povas esti pli signifa.
En nia lando multe da gejunuloj lernas la internacian lingvon, ĉirkaŭ 5000 personoj jare. Konsidere al nombroj de la ekzamenitoj Esperanto havas la trian lokon – rekte post la angla kaj la germana – ĉe Fremdlingva Kleriga Centro.
Ĉe ni oni devas havi ŝtate rekonitan, mezgradan lingvo-ekzamenon pri iu fremdlingvo por akiri altlernejan aŭ universitatan diplomon. Ni, hungaroj tre malfacile lernas fremdajn lingvojn, pro tio multaj elektas Esperanton. Bedaŭrinde nur kelkaj estas movademaj, do la plimulto ne okupiĝas pri la lingvo post la sukcesa ekzameno. Kompreneble ekzistas ankaŭ avantaĝo, ĉar tiel amase oni konatiĝas kun Esperanto, kaj multaj el ili iam ajn en la estonteco povos iĝi Esperanto-parolantoj.

Hungaria Esperanto-Asocio, kiel landa asocio havas gravan rolon en la movado. Ni kuntenas la aktivajn esperantistojn, informas ilin pri la okazaĵoj, organizas aranĝojn, kunvenojn. El la 7-persona estraro 4 instruas la lingvon. Ni, ĉiuj faras la asocian laboron krom nia ĉiutaga profesio, do ni estas volontuloj. Ekzistas aliaj asocioj, ne malmultaj, kiuj prizorgas siajn membrarojn, okazigas esperantajn eventojn. La klubmovado preskaŭ nuliĝis escepte de kelkaj kluboj, kiuj ankoraŭ funkcias. Iam oni povis poluri sian lingvoscion nur en kluboj, aranĝoj. Nuntempe pere de interreto oni povas interparoladi en kiu ajn tempo.

En nia lando Esperanto estas instruata en kelkaj bazlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj. Ĝenerale temas pri kursoj, sed en tiu altlernejo, kie mi instruas oni povas elekti Esperanton, kiel duan lingvon.

Kelkaj pensas, ke estus pli bone, se HEA fariĝus t.n. „ombrelasocio”, kiu ne havas individuan membraron, nur membroasociojn. Ili diras, ke tiu formo estas la moderna. Eble ni devos studi ankaŭ aliajn sistemojn por trovi la konvenan. Eble ni devus moderniĝi.

Ferenc Harnyos (Vicprezidanto de HEA)