Internacia Literatura Esperanta Konkurso 2024

Internacia literatura esperanta konkurso Hristo-Gorov-Hrima 2024

Hristo Gorov-Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso estos por rakonto kaj eseo.

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman – 12 punktaj.

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30-a de septembro 2024 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso: modest.mihalkov @ gmail.com

La konkursa alvoko legeblas ĉi tie >>

Esperanto estas ne nur lingvo,
Esperanto estas kulturo.

Modifita kovrilbildo, originalo de Kelly Sikkema >>