LA 110-A UK OKAZOS EN 2025 – EN BRNO, ĈEĤIO! 📣
Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo!
UEA informas, ke pro neatenditaj cirkonstancoj la dato de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) devis esti ŝanĝita. La UK, antaŭe planita por 19-26 julio 2025, nun okazos la sekvan semajnon, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025.