La Budapeŝta Skolo

G. Waringhien: La Budapeŝta Skolo
Prelego en la Somera Universitato de 1966

Por bone kompreni kaj analizi la fenomenon „skolo”, estas necese memori pri la orgino de la vorto. La greka etimo „sĥolé” signifis propre „senokupeco” kaj iom post iom aplikiĝis al la filozofiaj konversacioj aŭ diskutoj, per kiuj la plej scivolemaj spiritoj de la antikveco plenigis tiun liberan tempon; la Romanoj, runtite la teminon, parolis pri la platona skolo, la stoika skolo, la epikura skolo ktp. La mezepoko konis la diversajn skolojn de teologoj – la plej famaj lasis eĉ sian reziduon en la „skolastiko” – kaj la moderna epoko la diversajn skolojn de sociologoj, de la liberalismo ĝis la historia materialismo. En tiu propra senco, unu skolo havas ĉe sia kapo pensulon, kiu elmetas sistemon sufiĉe novan, koheran kaj ampleksan, por unue akiri la konsenton de kelkaj kleruloj, kaj poste lasi al ĉiu el ili la eblon apliki la saman metodon aŭ la samajn principojn al aliaj studkampo; se inter la iniciatoro kaj a sekvanto ne ekzistas necese komuneco de tempo (la tomismo de la 13a jarcento havas ankoraŭ nun adeptojn) nek de loko (Heidegger, Jaspers aŭ Sartre neniam bezonis kunveni, por fonti la ekzistencialismon).

Legu la 1-an parton de la artikolo klakante ĉi tie.

(Daŭrigo)

Estas malfacile el la simpla legado de la vivoplenaj kaj diversaspektaj kajeroj de „Literatura Mondo” rekonstrui la internan, sipiritan atmosferon de la Budapeŝta skolo en tiu tempo. Ni bedaŭras, ke neniu el ĝiaj anoj transonis al ni siajn memoraĵojn, ke neniu priskribo pentris al ni la kunvenojn de la redaktoraro, la ambiciajn elpensojn, la aŭdacajan proponojn – kaj la malvarmigan realismon de la eldonisto. Ĉar ankaŭ tio apartenas al la historio de nia literaturo kaj estas inda je ĉies atento. Nur de ekstere oni povas iom diveni pri la ardeco de la diskutoj, kaj ni almenaŭ scias, ke unu fojon ili kondukis al disiĝo, disiĝo bedaŭrinda por ĉiuj; mi aludas la foriron de Baghy: kaj ĉar por multaj ĝi estis intime ligita kun la kverelo pri la neologismoj, mi devas koncize rakonti pri tiu epizodo.

Legu la 2-an parton de la artikolo klakante ĉi tie.

AL LA BUDAPEŜTA SKOLO

Okaze de l’ Kongreso
jen al Budapeŝto
el usona foro
per poŝta ekspreso
la saluta gesto
de sam-sona koro.

Vi en via ĥoro
kantas tre madjare –
akorde kaj are,
dum ni en Usono
kantetas nur ŝpare,
kun pen’ kaj sen gloro,
en … misunisono.

Por la diapazono
de la fama skolo
harpon de Eolo
kun elkora dezir’:
Vivu ĝia rolo
per liuto kaj lir’
por mondliteratur’:

Ho, se ni povus nur,
sur la kontinento
de la senidento
de sinteza kultur’,
sen brustbatoj de pento
elsorĉi kun sento
flaŭron poezian –
genion Baghyan,
Kalocsayon sian,
aŭ almenaŭ ekkoni
la propran Tárkony!

Julius BALBIN
1966

A Literatura Mondo és a Nyugat >>