Raporto de la komitatano de HEA pri la 108-a UK en Torino 29 de julio – 5a de aŭgusto 2023

Raporto de la komitatano de HEA pri la 108-a UK en Torino 29a de julio – 5a de aŭgusto 2023

Resumo

La Universala Kongreso restos por mi multrilate memorinda. Ĉefe ĉar mi akiris sennombrajn novajn valorajn konatojn kaj ligis amikecojn kaj vizitis multajn belajn urbojn kaj regionojn de Italio.

Eble multaj aliaj partoprenantoj resumus ĝin tiel. La programo estis alloga kaj enhavoriĉa, bonorganizita en agrabla etoso.

Por multaj, la Movada Foiro, la unua granda renkontiĝo, fariĝis grava sperto kaj travivaĵo, kaj la laŭenhave ege riĉaj programoj de IKU kaj Kleriga Lundo.

(Ĉiuj IKU-prelegoj estis hibridaj kaj registritaj. Laŭ la plano, ili videblos en la Virtuala Kongreso en novembro kaj en la jutub-kanaloj de UEA, UEA-Viva. Pri la kleriga lundo mi faris apartan raporton kaj mi aperigas ĝin sur ĉi-sama retejo de HEA.)

Laŭ la enketo iniciatita de la estraro, ĉi tiuj: la Movada Foiro kaj la IKU prelegoj estas la plej valoraj, kiujn Esperantistoj plej alte taksas kaj volas nepre havi se temas pri UK, nature krom la solena malferma ceremonio.

Gratulon al la LKK! Ili faris perfektan laboron tre sindone.

Hungaroj atingis ankaŭ grandajn sukcesojn: Katalin Kováts fariĝis honora membro de UEA, kaj la titolon de Fabellibro de la jaro gajnis niaj esperantistoj el Nyíregyháza. En la urbo kie vivis patro de la hungaroj, Lajos Kossuth, kien hungaroj ankoraŭ pilgrimadas, ni povis rememori kaj rememorigi pri li en prelego okazinta kadre de la Petőfi-datreveno.

Mesaĝo

La plej grava deklaro de la prezidanto:

Duncan Charters diris en Torino inter aliaj:

…temas nun pri tio „kiel ni konvinku la Mondon pri niaj valoroj aŭ plie kiel ni povus helpi la Mondon pere de Esperanto!”

Raporto – Detaloj

Mi citas plu el la solena malferma parolo de Duncan Charters:

’Niaj rilatoj kun la ekstera mondo: mi jam raportis en la Revuo Esperanto plue raportos al vi dum ĉi tiu Kongreso la signifan progreson kiun ni faris dum la pasinta jaro rilate la respekton kion ni atingis en pluraj laborkampoj de la socio. La ĵus okazinta Nitobe simpozio kunigis fakulojn Esperantistajn kaj ne Esperantistajn por pli bone kompreni la efikojn de lingva diskriminacio en nia hodiaŭa mondo kaj la neceson kunlabori por konsciigi politikajn kaj sociajn gvidantojn pri la fundamenta nejusteco de tiu diskriminacio kaj tiu prioritato, la efikojn de diskriminacio por migrantoj ĉu ili perforte aŭ memelekte ŝanĝas sian loĝlokon kaj lingvajn kutimojn por komunikado en nova socia ĉirkaŭaĵo.

En virtuala seminario kiun organizis kun CED ( Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj de UEA ) kaj ESF ( Fondaĵo por Esperantaj studoj ) nia novjorka oficejo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ni povis montri nian intereson kunigi fakulojn kiuj komprenas la problemon kiam regas en internaciaj rilatoj pli fortaj lingvoj kies parolantoj ricevas favoron ne alireblan por homoj ne kapablaj komunikiĝi per unu el tiuj lingvoj. Aliĝis al ni per kvinlingva salutmesaĝo Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj Csaba Kőrösi, alia individuo en grava pozicio kiu komprenas la potencialon kaj praktikon de tio, kion Esperanto kontribuas al nia mondo.

En ĉi tiu momento Prezidanto Kőrösi ne neglektas nin kaj lia kabineta ĉefo, ambasadoro Dro László Szőke sendis la jenan mesaĝon – kaj nia prezidanto iom emocie kundividis la mesaĝon al la ĉeestantaj partoprenantoj de la Kongreso :

‘Estimata Prezidanto Charters, mi elkore dankas vian afablan leteron transsenditan al la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Prezidanto Kőrösi alte taksas multlingvismon ĝenerale kaj la Esperanto-movadon specife. Li elkore deziris povi sendi mesaĝon al partoprenantoj en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, sed tre bedaŭrinde antaŭaj sindevigoj, inkluzive intertraktadojn en UN kaj baldaŭajn vojaĝojn faris neebla ian virtualan komunikon al la Kongreso. Mi esperas vian komprenemon kaj permesu ke mi same kiel la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo deziru sukcesan kaj rezultoplenan Kongreson en Torino. Kun plej elkoraj bondeziroj!’

Kiel delegito de HEA en la Komitato, estas ne nur konvene, sed ankaŭ mia devo raporti pri tio, kion mi faris kiel delegito kaj kion faris la Komitato kaj la Estraro, aliflanke, mi faras tion kun la celo kunkolektanti ĉion en unu loko por servi la membraron de HEA kaj la legantojn de ties retejo informante pri la eventoj plej detale, kiel nur eblas, kaj fari ĉi tion en multflanka maniero. Mi enkondukas tion per statistiko prunteprenita el la Ondo de Esperanto afiŝita en Numero 7 Aŭgusto 2023 de la redaktoroj:

Antaŭ la komenco de la 108a Universala Kongreso de Esperanto al ĝi aliĝis 1249 homoj el 65 landoj. La aliĝado daŭris surloke, kaj en la listo de la kongresanoj aperis 70 pliaj nomoj, inkluzive de 40 italoj, kaj sume al UK-108 aliĝis 1319 personoj el 69 landoj. Plej multe da aliĝintoj (205) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio.

Vidu la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝnombro:

206 Francio
176 Italio
108 Germanio
67 Pollando
57 Hispanio
51 Koreio
49 Usono
48 Brazilo
42 Belgio
41 Ĉinio

18 Hungario

Sume el la unua landodeko aliĝis 845 personoj, t. e. 64% de la tuta kongresanaro, kaj 36% estas el la ceteraj 59 landoj.

Komparante la aliĝnombrojn de ĉi-jarcentaj UK-j, ni vidas, ke la Torina UK superis la kongresojn en Bonaero (706 aliĝintoj en 2014), Montrealo (859 en 2022), Hanojo (866 en 2012), Lahtio (917 en 2019), Havano (1022 en 2010), Rejkjaviko (1034 en 2013), Seulo (1195 en 2017) kaj Nitro (1253 en 2016), sed la aliĝintaro al UK-108 atingis nur 59,7% de la aliĝintaro al UK-91, okazinta en Italio (Florenco) en 2006 kun 2209 aliĝintoj.

Al la kongreso venis ne ĉiuj aliĝintoj; ekzemple, el Litovio venis 11 personoj el 13 aliĝintoj, kaj nur unu ruslandano (Moissej Bronŝtejn) el la ses aliĝintoj, sed UEA ne disponigas la statistikon pri la reala nombro de kongresanoj.

Kun brazilaj  Esperantistoj en Venecio

La retejo de UEA enhavas la plej gravajn ligilojn al la sekvontaj: https://uea.org/kongresoj/uk/2023/

Ĉeftemo de la kongreso kiu estis Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj.

Al la kongresaj kurieroj ’La Taŭra Voĉo’. Aperis sep numeroj.

Al la dua bulteno kaj al la Kongresa libro.

Ankaŭ atingeblas ĉi tie sen antaŭa registrado kelkaj Gazetaraj Komunikoj de UEA pri

– 12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Torino,

– Kováts, Löwenstein kaj Tchikpe, novaj honoraj membroj de UEA,

– Corsetti, nova Honora Prezidanto, elektitaj en Torino

– Rezolucio de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio

– Hibridaj programeroj kaj Faka Forumo

https://uk.esperanto.net/2023/programo

Artikoloj pri la Kongreso

Aperis ampleksa artikolo de Jukka Pietiläinen pri la 108a Universala Kongreso de Esperanto. ’Relative malgranda, sed bona kaj bonetosa UK en Torino’. Legu ĝin en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2023/09/torino-33/

Libera Folio aperigis du interesajn artikolojn:

’Mondfama kantisto forgesis Esperanton’ ( La titolo laŭ mi ne bonas )

kaj

Ukrainio sur la podio en Torino’

La novaĵretejo esperantoporun.org aperigis artikolon :

UN kaj Unesko ĉe la 108-a Universala Kongreso de Esperanto’

Sur la jutuba kanalo oni povas spekti la sekvontajn videoregistraĵojn:

Solena inaŭguro
Internacia Arta Vespero
Solena Fermo

La Komitato denove faris bonegan kaj ĝisfundan laboron: ĝi raportas pri tio plej detale por la UEA-dosiero, ĉi tie https://uea.org/teko/komitato kiun unufoje indas viziti por almenaŭ konatiĝi kun ĝia enhavo. Estas preskaŭ neeble legi ilin ĉiujn, sufiĉas se la komitatanoj faras tion.

https://www.youtube.com/watch?v=F1XOCD3rCVg la 29-an de Julio okazis la unua kunsido de la Komitato, kaj

https://www.youtube.com/watch?v=2sAsmljaH18 la dua kunsido okazis la 4-an de Aŭgusto.

Tri komitataj forumoj okazis.

Unua forumo: Rilatoj kun la ekstera mondo — dimanĉon, la 30-an de Julio

Dua forumo: Instruado Mardon, la 1-an de Aŭgusto

Tria forumo: Informado Ĵaŭdon, la 3-an de Aŭgusto

https://www.youtube.com/watch?v=syB-b1oaLbM forumo 1

https://www.youtube.com/watch?v=e03pTMWSB5M forumo 2

https://www.youtube.com/watch?v=o2ympjnwzMo forumo 3

Tagordo de la kunveno de la Komitato de UEA, Torino 2023

Sabato, 29.07.2023

14h00-17h30: 1-a kunsido

01 Malfermo

01.01 Bonvenigo de la komitatanoj

01.02 Kontrolo de la konsisto de la nova Komitato

01.03 Kontrolo de kvorumo

01.04 Elekto de protokolantoj

01.05 Aprobo de voĉdonaj kontrolantoj (tri personoj por elektoj)

01.06 Akcepto de la tagorda propono

02 Elektoj

02.01 Raporto de la Elekta Komisiono

02.02 Komitatanoj C: decido pri nombro kaj elekto

02.03 Estraro: sinprezentoj de la kandidato, ĝenerala diskuto

02.04 Elekto pri aprobo de naŭkapa Estraro

02.05 Elekto de aldona estrarano

02.06 Elekto de la Elekta Komisiono

03 Honorigoj, distingoj

03.01 Elekto de Honoraj Membroj kaj de Honoraj Prezidantoj

04 Kongresaj preparoj

04.01 Raporto pri plenumo de decidoj el la lasta kunveno

04.02 Venontaj Komitataj kunsidoj – orientiĝo, preparo

04.03 Komitataj Forumoj – preparado, utiligo

04.04 Aliaj kongresaj kunsidoj interesaj por komitatanoj

04.05 Raporto de la prezidanto de LKK

05 Estrara jarraporto pri la agado en 2022

05.01 Estrara raporto: prezento kaj diskuto

05.02 Spezokonto 2022: diskuto

05.03 Bilanco 2022: diskuto

05.04 Raporto de la komitataj reviziantoj pri 2022: diskuto

05.05 Akcepto de la raportoj pri 2022

06 Strategia Planado

06.01 Strategia Planado 2019-2022: pritakso

06.02 Strategia Planado 2022-2025: diskuto

06.03 Decido pri la Strategia Planado 2022-2025

Vendredo, 04.08.2023

09.00-12.30: 2-a kunsido

07 Kunlaboro

07.01 Raporto el la Komitata Forumo pri Kunlaboro

08 Informado

08.01 Raporto el la Komitata Forumo pri Informado

9 Rilatoj kun la ekstera mondo

09.01 Raporto el la Komitata Forumo pri Rilatoj kun la ekstera mondo

10 Instruado

10.01 Raporto el la Komitata Forumo pri Instruado

11 Buĝeto 2024 kaj poste

11.01 Baza kotizo 2024

12 Aliaj temoj

12.01 Kongresa rezolucio

12.02 Venonta kunveno: sabaton, la 3-an de aŭgusto 2024, je 14h00 en Aruŝo

12.03 Fino de la kunveno

Tagorderoj traktotaj dum posta kunsido fine de 2023:

11 Buĝeto 2024 kaj poste

11.02 Diskuto pri la buĝeto 2024

11.03 Eventualaj aliaj decidoj rilate al la financa situacio

La Komitato havis do laŭ la ĉi-supraj tagordoj du grandajn plenajn kunsidojn kaj tri tiel nomatajn forumojn.

(Mi publikigos la materialojn de la forumoj en la Apendicoj, ili estas tiel interesaj kaj konkretaj, ke konvenis al mi elekti ĉi tiun vojon)

Pitoreska foto el Burano

Membroj povus partopreni en ĉi tiuj en hibrida maniero. En la unua kunveno HEA estis reprezentita de sia prezidanto, surbaze de la regula rajtigo de la komitatano, kiu do estis akceptita de la Komitato.

Mi kiel partoprenanto de la antaŭkongresa vojaĝo ne povis ĝustatempe reveni al Torino sabate, tiom ke bedaŭrinde nia aŭtobuso atingis nur la finon de la Movada Foiro. La Komitato distingis Renato Corsetti per la titolo de honora prezidanto kaj bonvenigis kiel honorajn membrojn Anna Löwenstein, Privas Tchikpe kaj Katalin Kováts, al kiuj mi sendas ankaŭ miajn korajn gratulojn kaj bondezirojn.

La agado de Katalin Kováts estu laŭdata aparte ĉar ŝiaj laboro kaj atingoj estas tiel signifaj por antaŭenigi la aferon de Esperanto. Plej gravas la evoluo kaj alpreno de la KER-ekzamensistemo kaj ties ĝisnunaj spektaklaj rezultoj.

Mi povas simile laŭdi la laboron de nia nova honora prezidanto kaj la laboron de la aliaj novaj honoraj membroj.

(Mi publikigis jam ampleksan kaj kompleksan recenzon pri la romano de Anna Löwenstein sur la retejo de HEA.) Ne nur pri ŝi kiel verkistino, sed kromaj ŝiaj agadoj, kiuj alportis al ŝi la titolon de Esperantisto de la Jaro, mi povis paroli pri multaj aliaj aferoj laŭdante Anna Löwenstein.

La laboron, kaj agadon de Samideano Privas Tĉipke – bedaŭrinde – mi ne konis ĝis nun. Li estas elstara figuro de nia movado en Afriko. Bonvolu konatiĝi kun li https://eo.wikipedia.org/wiki/Privas_Tchikpe >>

Mi elkore dankas Lin pro tiu sindona kaj fruktoplena agado!

Renato Corsetti estas la konstruisto, organizanto kaj inspiranto de la Eŭropa misio de UEA – la ĉefa subtenanto de la hungaraj esperantistoj en la gvidado de UEA – kaj nun mi parolas nur pri lia aktuala agado.

Mi sendas varmegajn salutojn kaj gratulojn al li ankaŭ ĉi tie.

En sia unua kunsido la komitato de UEA elektis novan estraranon (la naŭan) Gong Xiaofeng / Arko – el Ĉinio. Mi sendas niajn gratulojn ankaŭ ĉi tie. Bona artikolo pri tio aperis en la Ondo de Esperanto.

Enkadre de la dua kunsido de la Komitato mi faris du proponojn.

La unua estis ke poezio ĉiam ĉeestu en iu formo la UK-n. Ĉar la ŝlosilo, garantio de la sukceso de nia lingvo estis, estas kaj estos se nia lingvo povas konkuri sukcese en la plej alta formo de la lingvo, kiu estas la poezio. Zamenhof komprenis tion tre bone, pro tio li aldonis la dek sesan regulon al la bazaj reguloj kaj tio temas ekskluzive nur pri poezio, ke nia lingvo estu kapabla por verkado en ĉiuspecaj metrikoj.

Ankaŭ la dua propono temas pri poezio. Laŭ tiu propono ni nepre memorfestu dum UK verkiston, poeton de iu negranda popolo/lingvo, kiu en la jaro de la UK havas jubileon kvazaŭ ian similan al la hungara Sándor Petőfi, pri kiu memorprelego okazis enkadre de Kleriga Lundo.

El la programoj de la Kongreso mi trovis en la jutuba kanalo ege interesan kaj gravan prelegon de Francesco Maurelli kaj Sara Spanó.

Francesco kaj Saraprezentastri Esperantajn projektojn (VERDEN, Interkulturo/30 Oraj Horoj kaj por blindula partopreno en Esperantistaj aranĝoj), kiuj ricevis la subtenon de Erasmus +. Video realigita kunlabore kun Ĉina Komunikila Grupo kaj muntita de Mirinda.

ELF-AREK – Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj kaj membroj renkontiĝis la 4-an de aŭgusto posttagmeze kaj tenis, malferman kunvenon de ELF/AREK por klarigoj pri Esperantaĵ-kolektado, kiel Filatelo kaj similaj kolektartoj. Prelegis prezidantino Elda Doefler kaj poste samideano James Rezende Piton el Brazilio prezentis la temon: „Migrantoj tra Esperantujo kaj aliaj esperantistoj en la tempo-maŝino de poŝtkartoj”. Post mallonga paŭzo, interŝanĝoj inter kolektantoj kaj libera babilado okazis inter la partoprenantoj.

Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023. Komuniko #1117

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 74-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la ceremonion en la 108-a Universala Kongreso de Esperanto la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de la eks-estrarano Sara Spanò. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. Okaze de la 74-a eldono de la BK estis ricevitaj entute 180 verkaĵoj.

La ligiloj al la videoregistraĵo kaj artikolo: https://revuoesperanto.org/bk_2023

Mi kunhavigas ĉi tie nur la vekintojn de la konkursoj:

Poezio: La unua premio estas aljuĝita al “Danco makabra” de Nicolino Rossi el Italio vidu kaj aŭskultu ĉi tie: https://www.youtube.com/watch?v=L-dXFlzUAIA

Prozo: La unua premio estas aljuĝita al “Elemér ripozu pace” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.

Mikronovelo: La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nuklea erao” de Christian Rivière el Francio.

https://www.beletraalmanako.com/boao/ba46/index.html

Por la detaloj vizitu: https://sezonoj.ru/2023/08/belartaj-6/

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Edmund Grimley Evans, Martin Markarian.

Partoprenis 2 infanlibroj de 2 eldonejoj el 2 landoj [ambaŭ el Eŭropo].

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “Verda Stelo Esperanto Asocio Nyíregyháza”, pro la verko “La malbela knabineto” de Veronika Marék, tradukita de János Sárközi.

Ankaŭ ĉiloke mi varme gratulas al Ili!

La legantoj de la raporto, kiuj tramaĉis sin ĝis la nuna parto de la raporto kaj legas nun pacience plu, bonvolu legi eble la plej interesan novaĵon de la lasta tempo.

UEA ricevis Administran Subvencion per la programo Erasmus+

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝojas anonci la aljuĝon de administra subvencio per la renoma programo Erasmus+. La subvencikadro kovras trijaran periodon, cele al plivastigo de la prioritatoj de la Asocio, kongrue kun la temoj de la programo Erasmus+.

La trijara projekta kadro firmiĝas en la intersekcio inter la ĉefaj prioritatoj de UEA kaj de la programo Erasmus+. La projekton orientas ampleksa laborplano, kiu referencas al la laboroj de la Komitato dum la Montreala Universala Kongreso. Ĉiu el la tri jaroj ricevas propran temon, por krei specifan fokusan direkton dum la projekto progresas:

  • 2023: Jaro de daŭripova evoluo
  • 2024: Jaro de interkultura kompetento
  • 2025: Jaro de cifereca kompetento

La projekto fokusiĝas pri tiuj temaj aksoj por plifortigi la agadojn de UEA kaj krei sinergiojn kun iniciatoj landaj kaj lokaj. Por la jaro 2023, 140 000 EUR estis aljuĝitaj, dum por postaj jaroj la sumo dependos de la agadraportoj kaj de la kvanto da dungitoj.

Tiu ĉi sukceso kronas strategian agadon de UEA rilate al la programo Erasmus+, kiu komenciĝis fine de la jaro 2020. UEA ankaŭ kunordigas partneran projekton en la kadro Erasmus+, pri daŭripova transporto, kun aparta fokuso al trajnoj kaj bicikloj, kunlabore kun sia faka asocio IFEF kaj kun la faka asocio de TEJO, BEMI.

UEA partneras en pliaj partneraj projektoj: unu pri inkluziveco de blinduloj en Esperanto-agado, kunordigata de la Itala Asocio de Blindaj Esperantistoj; unu pri interkultura kompetento, kunordigata de Itala Instituto de Esperanto; krome, tria projekto, kiu ĵus komenciĝis, temas pri subteno al rifuĝintoj el Ukrainio, kunordigata de Bjalistoka Esperanto-Societo. Ĉiu partnera projekto havas buĝeton je 60 000 EUR.

Aparta prezento pri la plej progresintaj projektoj, ilia disvolviĝo kaj ĝisnunaj aktivaĵoj kaj atingoj okazis dum la Universala Kongreso en Torino, lundon la 31-an de julio.

Universala Esperanto-Asocio ĝojas pri la agnosko de sia agado per la aljuĝo de tiu ĉi grava subvencio; ĝi estas optimisma pri la sukceso kaj entuziasme rigardas al la estonteco por krei pli inkluzivan, interkulturan, kaj ciferecan movadon ene de sia tutmonda komunumo.

Mi ne povis ĉeesti dum la prezentado, kaj mi ankoraŭ ne povis akiri la rilatajn materialojn, sed mi atendas ke tio okazos denove ĉe la 4-a VUK. Ĝis nun ankaŭ la protokoloj de la du grandaj kunvenoj de la Komitato ne estas publikigitaj.

Mi dankas la leganton pro la atento kaj pacienco!

István Szabolcs Komitatano A de HEA,
la 15an de novembro 2023.

* * *

Apendico

KOMITATAJ FORUMOJ — Torino 2023 — Raporto pri rezultoj kun rekomendoj

Unua forumo: Rilatoj kun la ekstera mondo — dimanĉon, la 30-an de julio

• Ni ne enfermiĝu kaj parolu nur al ni mem sed kresku la uzado de la lingvo.

• Zamenhof: ni direktu nin eksteren kaj parolu al kleruloj kaj la ĝenerala publiko.

• Utilo de forumoj (CED, ESF, UEA@UN) por konfirmi respekton por Esperanto.

Necesas identigi kion esperantistoj povas fari tiucele individue kaj grupe.

• Se ni helpos al aliaj pri iliaj idealoj kaj interesoj, ili pli emos helpi al ni.

• Ekzemploj: Bona Espero (orfoj); helpo al rifuĝintoj; tujtradukado de deklaroj.

• Komprenu kiom gravas lingvaj rajtoj kaj helpu al aliaj informiĝi pri ties graveco.

• Alianciĝo kun minoritatoj ege valoras: 94% de la mondo estas „minoritataj”.

• Konsciu la efikon de la angla lingvo pro ĝia disvastiĝo kiel monda dua lingvo.

Ni bezonas gvidlibreton (ankaŭ ĝisdatigatan retejon) por rebati argumentojn.

• Ne nur respondi al argumentoj sed aktive helpi al grupoj kiuj bezonas helpon.

• Nia lingvopolitika poziciaro pri lingva diskriminacio devus esti pli ampleksa.

Necesas pliampleksigi niajn sciojn kaj ricevi trejnadon por pli efike labori.

TEJO estas bona ekzemplo pri lingvopolitiko kaj trejnado, do ni lernu de ili.

• Gravas montri jamajn sukcesojn kiam ni helpis al aliaj (rifuĝintoj, daŭripovo).

• Kiel celo, ni montru ke esperantistoj estas fakuloj pri internaciaj rilatoj.

• Faciligi al internaciaj organizaĵoj nian sperton, retojn en tutmonda komunikado.

• Se ni scias rilati kun internaciaj organizaĵoj, tiuj povas subteni nin ankaŭ finance.

• Krei pli da universitataj forumoj pri Esperanto por kuraĝigi pli vastajn esplorojn.

• Ni subtenu la laboron de UN-grupoj en Nov-Jorko, Ĝenevo, Bruselo, Vieno.

• Gravas uzi la QUORA-apon por respondi al konversacioj pri lingvoj.

• Ni profitu el la fakto ke en diversaj retejoj oni povas sendi demandojn, reagojn.

• Multaj personoj efektive interesiĝas pri lingvoj, do ni ekspluatu tiun intereson.

• Povas esti ke ni ne trovas akceptemon de artikolo, sed ni petu helpon de aliaj.

• Valoras la tempon disvastigi scion pri nia lingvo ĉar tio favorigas la publikon.

• Oni kunlaboru en enketoj pri lingvoj, ĉar ofte respondantoj favoras Esperanton.

• Ni kunlaboris en la enketo pri la estonteco de Eŭropo, ne sukcese sed kun efiko.

• Ni povas servi per multlingvigo de niaj eventoj por montri nin konsciaj pri tio.

• Ni daŭrigu niajn kontaktojn kun UN, Unesko, NRO-j, ĉar tra la jaroj tiuj tre efikis.

• Ni aparte serĉu parencajn organizaĵojn, NRO-jn, kiuj sekvas niajn idealojn.

KOMITATAJ FORUMOJ — Torino 2023 — Raporto pri rezultoj kun rekomendoj

Dua forumo: Instruado Mardon, la 1-an de aŭgusto

1. Aurora Bute prezentas la kuntekston de E-instruado en Eŭropo, Azio kaj Afriko, kaj konkretajn iniciatojn/agadojn/projektojn/forumojn. UEA kaj ILEI provizas kvalitajn kaj altnivelajn rimedojn por diverskampa kapabligo:

Nova nivelo KER-C2 en la ekzamensistemo de UEA

– partnereco inter UEA kaj AdE por agnosko de la KER-ekzamensistemo. Jam estas konfirmita la tria mandato de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo en Hago por la daŭra laboro de Federico Gobbo. .

2. Duncan Charters parolis pri la graveco trovi preparitajn instruistojn se lerneja sistemo interesiĝas pri la instruado de Esperanto. Ni ekzamenu niajn rimedojn, aparte edukado.net, kun pli, kaj krome havu konsult-servon por novaj instruistoj.

3. La NASK-kursaro multe plibonigis la lingvonivelon de usonanoj. Instruado do povas inkluzivi novajn lernantojn sed ankaŭ aliajn nivelojn. Ĉi-jare venis 60 kursanoj kaj ili dividiĝis precize en tri grupoj, post-baza, meza kaj supera. En nia instruado ni devas provizi rimedojn por progresigi lernadon je ĉiuj niveloj.

4. Gong Xiaofeng (Arko) prezentis la nunan situacion de E-kursoj en Ĉinio, iom pesimisma, pro emeritiĝo de pluraj instruistoj en kernaj universitataj postenoj. Alessandra Madella prezentis la projektojn de ILEI, kiuj sukcese okazas, iuj kun stipendioj de Eŭropo: Esperanto-kursaro Tibor Sekelj (EToSo),30 Oraj Horoj.

5. Ni devas trejni kaj la lernantojn kaj la instruistojn, do ni planu kiel fari kaj preparu gvidilojn. Preferindas la retaj kursoj KUN instruistoj, por allogi la kursanojn al la agado: la sukceso de la Kolombia kurso dependis de tio kaj efika varbado de novaj esperantistoj. Necesas trejnado por profesiigi la instruistojn.

6. Por la estonteco, ni starigu kun ILEI komisionojn kies tasko estas prepari la vojon paŝon-post-paŝo al pli vasta akcepto de Esperanto en la lernejoj.Tio estus ne nur por povi pli facile lerni la lingvon. Hodiaŭ kulturaj interŝanĝoj estas vaste dezirataj, sed ofte ne sukcesas. Ni maturigu la grundon, ĉar nur Esperanto kapablas provizi egalecan sperton kun tutmonda interkultura riĉiĝo post relative mallonga tempo en la lernado. Ni atentu por instruistoj bonan prepariĝon por gvidi interkulturajn lingvoklasojn. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne.

KOMITATAJ FORUMOJ — Torino 2023 — Raporto pri rezultoj kun rekomendoj

Tria forumo: Informado Ĵaŭdon, la 3-an de aŭgusto

Duncan Charters enkondukis la sesion per reliefigo de kelkaj sukcesoj en informado aŭ komunikado: la UK en Torino (gazetar-konferenco, pluraj artikoloj, radio/televido), transdono de BHH al la Nacia Biblioteko de Pollando (pluraj televidaj intervjuoj), usona programo en la Nacia Publika Radio vaste aŭskultita.

Post listigo de mankoj en nia informagado, li prezentis Lu Wunsch-Rolshoven, nova part-tempa dungito de UEA por tiu kampo, kiu prezentis sian sperton en la informado kaj reagis, kungvidante viglan diskuton pri kiel atingi multe pli ol UEA faris antaŭe. Jen kelkaj el la ĝisnunaj mankoj en la informado:

– Mankas konstanta inform-politiko

– Mankas respondeculo/komisionoj pri kunordigado

– Mankas regula informado al la amasmedioj

– Mankas strukturo por daŭra monda informado

– Mankas abonservo pri mencioj de Esperanto

– Mankas reag-teamoj por difinitaj medioj en la amaskomunikiloj

– Mankas utiligo de jam haveblaj komunikiloj

– Mankas trejnado: kiel rilati al amaskomunikiloj?

Se nur 1-2% de la publiko scias pri Esperanto, kiel ni tion altigu plej efike?

La diskuto tuŝis la sekvajn temojn kaj demandojn:

• Ĉiu devas kontakti amikojn, junulojn por ke kresku la nombro de esperantistoj.

• „Ĉu vi parolas la francan?” Oportune paroli pri Esperanto post la respondo.

• Unue fari esperantistojn per amikeco. Multnombraj, oni invitas la urbestron!

• Ni serĉu ĵurnalistojn kiuj publikigis ion pri Esperanto, kiuj estas pli amikemaj. • Informado al eŭropaj esperantistoj por fari afiŝojn. Entuziasmo ne granda.

• Denaskaj parolantoj de la angla malaltiĝis al duono (4-5% nun, ne plu 10%).

• Ĉu ni pliobligas la elcenton kiu parolas Esperanton?

• La ideo ke la angla jam venkis kaj solvas ĉiujn komunikajn problemojn.

• Italujo: pli ol 2/3 tute ne bone kapablas paroli la anglan (multaj diras malpli).

• La batalo neniel estas perdita inter Esperanto kaj la angla.

• Literaturo havas bonan efikon se gravaj verkistoj estas honorataj publike.

• Afiŝu en propra retejo se vi havas, kie homoj respektas vin.

• Restu malkontentaj sed ne estu pesimismaj.

• Kiel verki artikolon por ĵurnalo fake, profesie, kaj kiel interrilati kun ĵurnalistoj.

• Kiel eniri al Vikipedio. Ne ĉiuj niaj informoj estas akceptataj de redaktoroj.

• Sociaj retoj gravegas por la informlaboro hodiaŭ.

• Ni notu niajn sukcesojn 400+ membroj de TEJO kaj UEA el Kolombio+.

• Kunlabori kun esplorgrupoj gravas. • Komuna laboro de ni ĉiuj.

• UEA nun havas rimedojn., do povas dediĉi kelkajn al efika informado.

• Do Lu Wunsch-Rolshoven okupiĝos profesie, salajrate por antaŭenigi la agadon.

• Necesas fari seminariojn, trovi volontulojn, multaj temoj kiujn li kunordigos.

• En sociaj retejoj ni ricevos Google-subtenon por anoncoj.

• Necesas solvi la problemojn antaŭ ol lanĉi novan sistemon.

• Aŭtomataj pagoj por remembriĝo venos kun nova sistemo.

• Atelieroj dum UK kaj aliloke. Homoj poste okupiĝu pri la rilatoj.

• Baza sinteno pri volontula laboro – kiel ŝanĝi la malemon kiun ni spertas?

• Oni ne tro atendu de UEA. UEA povas doni ideojn, havi platformon

por interŝanĝi ideojn kaj spertojn. Pensu tutmonde, sed agu surloke.

• Senpagaj ĵurnaloj devas ricevi informojn de lokano.

• Ekzistas niaj respektivaj publikoj: „publiko” povas esti tre diversa..

• Senpagaj ĵurnaloj devas ricevi informojn de lokano.

• Ekzistas niaj respektivaj publikoj: Homoj kiuj jam scias ion pri Eº, homoj kiuj ne.

• Ni povos havi grandan venketon pro tiu nova iniciato.

• Ni devas korekti la opiniojn de lingvistoj pri Eº, sukceso en Irano.

• Ili povas konvinkiĝi post informado.

• Ni iru en klasojn en lernejoj por informado, „unu leciono por ĉiuj”, kaj aliaj.

• Aliaj specoj de eksperimentaj programoj gravos en la estonteco.

Nun lingvistoj kiel Roberto Garvía, Esperanto and its rivals, sciigis al ni ke ili ne plu hontas esplori pri Esperanto-rilataj temoj, ĉar sufiĉe da seriozaj lingvistoj, sociologoj, historiistoj, eĉ mondfamaj, okupiĝis serioze pri Esperanto.

Tio estas granda progreso, ĉar antaŭe konataj universitatanoj kaŝis sian esperantistecon publike.

Interesa kazo de tio estas H. Lionel Elvin, konvinkita esperantisto kaj kontribuanto al la movado, Direktoro de la Fakultato de Edukado en la Universitato de Londono, kies sekretario (mia onklino) tute ne sciis ke li havas intereson pri Esperanto (ŝi laboris por li eble du jardekojn). Prof. d-ro Ivo Lapenna iam diris al la junaj universitatanoj de Cambridge, Oxford kaj London ke lia ĉefa celo por Esperanto estis seriozigi la mondon de universitatanoj kaj esploristoj pri Esperanto. Kvankam certe ne universale atingita, ni faris bonegan progreson tiurilate, do en nia informado ni daŭre atentu tiun mondon de la „kleruloj” same kiel la ĝenerala publiko, la du celgrupoj de d-ro Zamenhof.