Kongreso de Rumaniaj Esperantistoj

Inter la 28-a – 30-a de oktobro, 2022 okazis la Tutlanda E-Kongreso en Rumanio.

Mi distrumpetas, ke mi havis la feliĉon ĉeesti ĉi tiun kongreson. Ĉio decidiĝis en la ĉielo, mi ja finfine resaniĝis post kvin-semajna malsano, turmentaj kapdoloroj, kiam tri tagojn antaŭ la kongreso mi ricevis la inviton de Aurora Bute, kiun mi estis renkontinta en Montrealo. Tie ni jam vigle paroladis pri la futura kunlaboro…

Per la lastaj biletoj – la kupeoj estis plenaj kiel haringoskatoloj – kaj post naŭ-hora vojaĝo – el la trajno al krombuso kaj reen, ĉar ĝuste tiun tagon oni riparis la relojn – mi atingis la kongresejon kaj kun dorsosako kaj valizeto – mi ĉiam veturas kiel heliko kun domo sur la dorso – singarde malfermis la pordon, enŝovis la nazon, ĉu mi estas ĝustaloke, kaj jes ja, ĝustatempe, oni jam kvazaŭ sonoris por komenci. Ekvidinte min, Aurora ĝoje brakumis min en stato, en kia mi troviĝis post la tuttaga vojaĝo. Ĉi tiuj gastamo kaj ĝojo karakterizis mian tutan restadon.

La multfaceta, riĉenhava kaj bunta programo fascinis min. Dank’ al la videoregistroj de Aurora, kiu raportis, prezentis pri la UK, mi povis denove travivi la montrealajn tagojn, interalie la etoson de la surstrata festivalo de indiĝenaj loĝantoj de Kanado. (Rilataj videoj spekteblas en Jutubo sub la sama titolo.)

Mi eksciis, ke post longaj laborplenaj jaroj la Rumana-Esperanta vortaro pretiĝis. Etajn tiajn taskojn ankaŭ mi ricevis de Jozefo Horváth, kiu estas la hungara vortaristo, tiel mi havas bonajn imagojn pri la amaso da laboro kaj ties malfacileco. Miaj gratuloj al la vortaristoj Mariana Pitar kaj Florica Popa!

La ILEI-fako estas forta ankaŭ en Rumanio. Ties estimata estro, s-ro Mihai Trifoi gvidis Esperanto-kurson interalie pri specialaj uzoj de akuzativo kun tre bonaj ekzemplofrazoj. Ni ĉiuj aliĝis al la granda reta informkampanjo pri Esperanto, lanĉita de ILEI: “la Granda Homa Ĉeno”. La Ĉeno plilongiĝis je pli ol dudek metroj.

La dua tago estis speco de kleriga tago. Kio estas inteligento? Kiel oni mezuras ĝin? Kio estas jino kaj jango? T-ĉemizoj, produktado kaj enmerkatigo, grandaj rilataj plagoj, damaĝoj kaj danĝeroj. Tre bone amuzis min la art-kulturaj programoj. Per saĝtelefono mi sukcesis registri kelkajn amuzajn momentojn el teatraĵeto.

Kion mi aparte ŝatis, ĉiuj aktive partoprenis en la programoj. Mi menciu ankaŭ la libroservon. Veraj trezoroj aĉeteblis: Leteroj de Zamenhof, Fabeloj de Andersen, romano Marta de Eliza Orzeszko. Mi aĉetis nur la lastan kun la intenco, ke la veraj trezoroj „restu” en Rumanio. Ankaŭ la kuirejo de la kongreso faris sian plejeblon – mi notis supreceptojn.

La loko de la kongreso estis iu loĝlernejo porcele tre taŭga – la studentoj ĝuste feriis. Ankaŭ la kongresurbeto Gherla (Szamosújvár) meritas viziton. Mi fotis sennombrajn ornamitajn fenestrojn kaj enirejojn kaj preĝejajn internojn.

Tiel malkonvene konvena grakado de korvoj akceptis min en la parko laŭ la rivereto Someș (Szamos), ke mi surbendigis ĝin per saĝtelefono. Mi senfinigos la registron kaj reaŭskultados ĝin, laŭbezone por sereniĝo, lumigo de malhelaj tagoj. La samon mi faras kun ondoj ritme plaŭdantaj sur ŝtonoj kaj rokoj, registritaj de mi sur la kroata marbordo. Ĉi lastaj trankviligas la nervojn, la grakoj la pensojn.

Mi esperas ke sekvafoje mi venos al Timișoara (Temesvár), kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2024. Estus bone havi tiujare ian Esperantan programon, aranĝaĵon.

La alia ideo – kvankam iom frue estas paroli pri tio – estas fondi novan kunan tradicion regionan: Kvinurban Renkontiĝon de Esperantistoj. Tiu ĉi regiono estas nekompareble interesa kaj kulturriĉa parto de Eŭropo: Timișoara-Arad-Hódmezővásárhely-Szeged-Subotica (Szabadka) . Esperanto kaj esperantistoj troviĝas ĉie – espereble bona serio de kulturaj aranĝoj kvalifikiĝos kaj elmeritos la subtenon de Eŭropa Unio.

Mi gratulis al Mariana Pitar, nova prezidantino de la Esperanto-Asocio de Rumanio, same al ĉiuj elektitaj estraranoj – Aurora Bute – internaciaj rilatoj,
Mihai Trifoi – instruado, rilatoj kun ILEI,
Petronela Birta – financoj kaj
Catalin Vaduva – komunikado. Mi aparte gratulis al Aurora Bute, kiun ni elektis dum la UK estrarano de UEA kun respondeco por Eŭropo.

Ĝis la revido! Ĝis la revido en Timișoara – se ne pli frue…

István SZABOLCS, Komitatano A de Hungaria Esperanto-Asocio