Aleksandro Giesswein mortis antaŭ 100 jaroj

Memorceremonio en Mosonmagyaróvár por la memoro de Sándor Giesswein okaze de la centjara datreveno de lia morto.

La 23-an de novembro 2023, la Kristandemokrata Popola Partio ( KDNP) okazigis sian centran memorceremonion en Mosonmagyaróvár. KDNP kiel politika partnero de FIDESZ (Partio de premiero Viktor Orbán), estas jam de dektri jaroj en registara pozicio en Hungario. Sándor Giesswein estis parlamenta deputito de la urbo kaj fondinto de la Kristana Socialista Partio, do li estas respektata kiel antaŭulo de KDNP, kaj inter 1911 kaj 1923 li estis prezidanto de Hungara Landa Esperanto-Societo. Post la meso en la ĉeesto de Gyöngyi Mézes, la prezidanto de Hungaria Esperanto Asocio (HEA) István Szabolcs kaj Tamás Slezák metis florkronon ĉe la busto staranta en la parko apud la preĝejo nome de HEA kaj hungaraj Esperantistoj, ĉeestis ankaŭ Edit Slezákné Tar, kiu multe helpis kaj fotis.

Sándor Giesswein estas „granda trezoro” de ĉiuj hungaraj esperantistoj. Kadre de la memorfesto, en la salono de la Urbodomo okazis scienca konferenco, antaŭ kiu inter aliaj István Szabolcs faris sesminutan salutparolon. Mallonga fragmento de la parolo estis montrita en la loka televido la sekvontan tagon enkadre de la raporto pri la memorevento.

Jen la tuta teksto de la salutparolo de István Szabolcs:

Estimataj Gesinjoroj!

(La hungarlingva teksto de la parolo legeblas ĉi tie, la invitilo videblas ĉi tie.)

Ekde 1911 ĝis sia morto la 15-an de novembro 1923 Sándor Giesswein estis la konvinkita kaj sindonema prezidanto de Hungara Landa Esperanto-Asocio. Li plurfoje parolis pri la temo de Esperanto en la Parlamento. Li celebris mesojn en Esperanto. Sándor Giesswein ĉiam portis la etan verdan stelon, nian simbolon, kaj li instruis Esperanton en la horo antaŭ sia morto.

Li efektive estas konsiderata kiel prezidanto-fondinto: de lia prezidanteco oni povas kalkuli la komencon de la unuigita Esperanto-movado en Hungario kaj la komencon de Hungario iĝanta „Esperanta granda potenco” en la kampo de literaturo. En la antaŭmilitaj jaroj, li estis elektita kiel lingvisto en la Lingva Komitato de la Esperanto-Akademio – li tenis siajn manojn ankaŭ je la evoluo de la lingvo.

Aleksandro Giesswein, kiel li subskribis sian nomon, rekonis la valorojn de Esperanto. Li rekonis, ke temas ankaŭ pri hungara afero. Laŭ vortoj de Endre Ady, „kvazaŭ la mapo hurlas al ni tion” kiom dependas ni de la kono kaj scio de fremdaj lingvoj, kaj samtempe li rekonis, ke la ideo mem estas protektanto de paco, rimedo de egalrajta kunlaboro inter popoloj. Esperanto precipe gravas al malgrandaj popoloj, ĉar Esperanto estas iliaj granda aliancano en konservado de iliaj gepatraj lingvoj, protektado kaj promocio de iliaj kulturoj tra la mondo.

Sándor Giesswein oficiale reprezentis la Hungaran Reĝan Ministerion pri Religio kaj Publika Edukado ĉe la Esperanto-kongresoj en Antverpeno kaj Krakovo en 1911 kaj 1912. Post la milito disvolviĝis ekde 1921 la Budapeŝta Skolo, kiu interalie tradukis ĉefverkojn de la hungara literaturo en Esperanton. La plej grava estis la agado de Kálmán Kalocsay. La Tragedio de l’ Homo kaj la poezio de Petőfi, tradukite de Kalocsay, fariĝis neeviteblaj partoj de la Esperanta literaturo. La Budapeŝta Skolo kaj la Literatura Mondo estas partoj de la Kultura Trezoro de Hungario.

Sándor Giesswein jam spertis la sukceson, li gvidis la hungaran delegacion en la kongreso de 1923 en Nurenbergo. Kvin mil homoj partoprenis en la kongreso, kaj ĝi estas memorata kiel la „Hungara kongreso” pro la kultura sukceso de la Budapeŝta Skolo.

La Budapeŝta Skolo kontribuegis al la originala Esperanta poezio. laŭ la vortoj de Sándor Petőfi, la plej alta nivelo de lingva komunikado inter samlingvanoj. Kalocsay kaj liaj kolegoj donis bonan ekzemplon tradukante la literaturon de la ĉirkaŭaj popoloj kune kun aliaj ĉefverkoj de la monda literaturo. La Budapeŝta Skolo ne estintus ebla sen la prezidanteco de Sándor Giesswein. Bonvolu permesi al mi citi lian memoron per liaj propraj vortoj:

La 9-an de aŭgusto 1921, la gazeto Dunántúli Napló (Transdanuba Taglibro) skribis:

“Mi venis hejmen vendrede tagmeze post kvar semajna foresto. Mi komencos per Vieno, kie […] mi partoprenis la Kongreson de la Internacia Federacio de Virinoj kaj poste la Universalan Kongreson de Esperanto en Prago. Mi konsideras ambaŭ kongresojn tre gravaj por la disvolviĝo de internacia interkompreniĝo. Ambaŭloke estis parolitaj vortoj, kiuj povus pliigi simpation al nia lando kaj dispeli antaŭjuĝojn.

La Universala Kongreso de Esperanto estis aparte impona, superante la antaŭajn laŭ grandeco: estis pli ol 2 500 partoprenantoj el la tuta mondo, inkluzive de Kanado, Urugvajo, Japanio kaj Aŭstralio. En la kongreso partoprenis pluraj pastroj, kaj ankaŭ la katolikaj Esperantistoj faris specialan diservon. La bonveniga letero de episkopo Majláth, en kiu li konstatas, ke li ordonas la devigan instruadon de la lingvo Esperanto en sia seminario, estis fonto de aparta ĝojo.

Kelkaj el la Esperantistoj alvenos hodiaŭ al Budapeŝto, kie ili estos akceptitaj de Hungara Esperanto-Societo, kelkaj el ili iros al Graz la 10-an por la renkontiĝo de katolikaj Esperantistoj kaj pacifistoj, al kiu mi mem iros, kaj kie aperos la franca Marc Sangnier, unu el la reprezentantoj de la pariza distrikto, (en la Nacia Asembleo), la fondinto de la Kristana Demokratio, kiu enmetis la revizion de la packontraktoj en sia politika programo.

Efektive, ĉi tiu platformo estas tio, kiu povas doni realisman bazon por la alianco de la popoloj, ĝi estas la sola maniero por starigi kristanan internaciecon, kiu baziĝas sur la agnosko de rajtoj.”

Sándor Giesswein serĉis aliancanojn post la maljustaj packontraktoj kiuj finis la Unuan Mondmiliton, kaj dank’ al nia Esperanto, li eĉ trovis ilin inter francaj politikistoj.

En la ĉi-jara mondkongreso en Torino mi povis rememori pri Sándor Petőfi kaj Lajos Kossuth per prelego kaj nova poemtraduko. Mi denove konvinkiĝis, ke Esperantistoj kaj ilia monda organizo estas grandaj admirantoj, subtenantoj kaj aliancanoj de Hungario.

Aliancanoj, kiel protektantoj kaj disvastigantoj de la kulturo de malgrandaj popoloj kaj lingvoj. Aliancanoj, ĉar Esperantistoj estas por gepatraj lingvoj kaj iniciatintoj de lingva egaleco en internacia komunikado. Laŭ Esperantistoj, la rajtoj uzi la gepatran lingvon estas universalaj kaj fundamentaj, kaj tio validas precipe por gepatralingva edukado. Aliancanoj, ĉar niaj grandaj antaŭuloj faris laboron, kiu certigas daŭran respekton al Hungario. Ni ŝuldas ĉion ĉi al Sándor Giesswein, nia prezidanto-fondinto, kun dankemo kaj respekto.

Mi kredas, ke la plej inda ‘monumento’ al Sándor Giesswein estus, se Hungario, laŭ lia ekzemplo, estus la sola kaj unua membroŝtato, kiu iniciatus la deklaron de la 26-a de julio, naskiĝtago de Esperanto, fare de Unesko kiel la Internacia Tago de Esperanto – la tago de paco kaj egalrajta internacia kunlaboro, ĉar tion Esperanto ĉiam reprezentis.

Kiel kutime, la ŝtato- iniciatanto ĉiam ludas specialan rolon en la celebrado de la Monda Tago, sen mencii la fakton, ke ĝi ankaŭ faras historion. Esperantistoj en Hungario regule flegas la memoron pri Sándor Giesswein. En Pécs en 2010 kaj en Dombóvár en 2012 ni inaŭguris memortabulon, kie estis faritaj signifaj paroladoj; ĉi tiuj troveblas en nia retejo.

Nome de Hungara Esperanto-Asocio mi grace kaj kun respekto memoras nian grandan, ekzemplodonan antaŭulon, Sándor Giesswein.

Estu lia memoro benita poreterne!

István SZABOLCS