Mondo-kuirarto: Meleagro, rostita kun kolbasa-kaŝtana farĉaĵo

Meleagro, rostita kun kolbasa-kaŝtana farĉaĵo – Usono
(Roast turkey with chestnut sausage dressing)

Produktoj:
1 juna meleagro de 4000 ĝis 6000g
salo
100g da butero

Por la farĉaĵo:
500g da kaŝtanoj (en iliaj ŝeloj)
100g da malfreŝa blanka pano, kubigita
300ml da lakto
1 cepo, erigita
4 ĝis 6 branĉetoj da celerio, erigitaj
20g da butero
400g da porkaj kolbasoj

Bone salu la meleagron ekstere kaj interne, plenigu, ŝmiru ekstere per fandita butero, kovru per aluminia folio, volvumu, kaj metu en bakujon tiel, ke la brusto estas supre. Rostu en mezvarma bakforno dum 1,5 ĝis 2 horoj, poste disvolvu la aluminian folion, kaj rostu ankoraŭ dum proksimume 30 minutoj, ĝis la meleagro estas bele ruĝetiĝita.

Por la farĉaĵo faru entranĉojn en la kaŝtanoj, kar rostu ilin en bakforno dum 15 minutoj, aŭ kuiru ilin en varmega akvo same dum 15 minutoj . Senŝeligu, senhaŭtigu, kaj muelu ilin per muelilo por viando aŭ erigu per tranĉilo delikate. La panajn pecojn trempadu el la lakto, kaj muelu post la kaŝtanoj. En butero stufu la cepon kaj la branĉetojn da verda celerio (verdaĵo) ĝis ili estas nur ĝuste diafanaj, sed ne brunaj, aldonu la same muelitajn kolbasojn, kaj fritu iomete, fine almiksu la kaŝtanan kaĉon kaj la panon. Plenigu la farĉaĵon la internon de la meleagro, kaj kunkudru la haŭon per blanka fadeno aŭ fermu la malfermaĵon per viandpingloj.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: Sainsbury’s magazine – Recipes