Raporto pri la Kleriga Lundo de 108-a UK en Torino

Raporto pri la Kleriga Lundo de 108-a UK en Torino
– de István SZABOLCS, komitatano A de HEA.

Verŝajne la plej grava temo kaj prelego estis „KIO FARENDAS?” – fare de Profesoro Humphrey Tonkin

„Nedenaskaj parolantoj de la angla lingvo parolas tiun lingvon pli kaj pli kapable. Tion oni notas en internaciaj organizoj, en komerco, en turismo. Tradukado kaj interpretado, ĉiam pli ofte helpate de retaj tradukiloj, distanca interpretado, kaj artefarita inteligento, proponas solvon de specifaj lingvaj problemoj, almenaŭ inter elito. Samtempe, Esperanto restas surprize vigla malgraŭ la malfortiĝo de centraj mekanismoj por ĝin organizi: okazas nekontestebla malfortiĝo de ekzemple landaj asocioj. Esperanto fariĝis samtempe nedetruebla sed ne plene sukcesigebla lingva rimedo. Kion, do, fari? En tiu ĉi sesio ni priparolos eblajn direktojn kiujn la Esperanto-movado sekvu en la estonteco.”

„Esperantistoj emas kredi je lingva egaleco. Ni emfazu la facile pruveblan fakton de lingva malegaleco en la mondo kaj trovu tie komunan grundon kun aliaj organizoj. Nia insisto, ke Esperanto estas la ununura solvo fatale izolas nin.”

„… Mi konsentas … , ke la grandaj eŭropaj landoj havas pli da influo ol la malgrandaj, foje la malgrandaj landoj estas pretaj fari elpaŝojn kiujn la grandaj landoj hezitas fari.  Krome, gravas, ke ni emfazu al la unuopaj esperantistoj, ke ili havas moralan devon ne nur uzi nian lingvon sed ankaŭ influi siajn nacinivelajn aŭtoritatojn kaj instancojn.
Aliflanke, kiel mi ofte diras, Esperanto estas solvo kiu serĉas problemon: la lingvo brile funkcias por eviti lingvan diskriminacion – sed la plejparto de la homoj ne konscias, ke (a) lingva diskriminacio ekzistas kaj (b) se ĝi ekzistas, ekzistas ankaŭ solvo. La unua tasko de esperantisto kiu kredas je la ideo ne estas plibonigi sian konon de la korelativoj sed konvinki la mondon, ke lingva diskriminacio estas reala minaco, kaj ke oni havas je sia dispono facile lerneblan internacian lingvon tute taŭgan por internacia komunikado en spirito de egaleco”.

Kiun rolon havu la Esperanto-movado pri ĝemelaj urboj?

La 31-an de julio de 09:00 ĝis 10:30

Kleriga Lundo 1

François Lo Jacomo

„Ĝemelaj urboj estas bona okazo por internaciaj kontaktoj, en kiuj la ebleco komuniki per komuna lingvo estas grava. Ĝemeliĝon decidas la urbestraranoj mem, sed foje esperantistoj rolas en tiu decido, kaj en pluraj urboj ili aktivas kadre de tiuj ĝemelaj urboj. Mi prezentos intervjuojn de kelkaj aktivuloj pri ĝemelaj urboj kaj ni pridiskutos kiel plivigligi la agadojn en tiu kampo, ĉeftemo de la pasintjara itala kongreso kaj unu el la agadkampoj de UEA, pri kiu mi respondecas.”

En la demando-respondo sesio de la prelego mi faris proponon kune kun Mark Ĵiro (Marc Giraud) el Parizo kaj Detlef Haussner el Darmŝtadto por krei porcelan korespondoliston.

Kun Detlef Haussner mi jam renkontiĝis en Braunschweig dum la jubilea centa kongreso de germanaj Esperantistoj. Detlef Haussner estas engaĝita socia helpisto de rifuĝintoj kaj lia edzino Susanne Warmuth estas libroeldona redaktistino, profesia tradukistino kaj verkistino de pluraj popularaj nefikciaj libroj pri nutrado.

Ekde komenco de la 2000-aj jaroj ili vivas en Darmstadt, kie ili aktivas en la loka Esperanto-movado. Kune kun aliaj engaĝitaj lokuloj la paro aranĝas informstandojn urbocentrajn, invitas internaciajn gastojn al kunvenoj de la loka Esperanto-grupo kaj penas ke laŭeble ĉiuj Esperanto-grupoj en la oficialaj partneraj urboj de Darmstadt havu regulajn kontaktojn al la urba Esperanto-grupo. Aparte bone tio funkcias rilate al la grupoj en Troyes (Francio), Alkmaar (Nederlando), Brescia (Italio) kaj (pli frue) Tata. (Hungario). Mi detale skribas pri tio ĉar ili nun serĉas porcele Esperantistojn – aktivulojn en Szeged (Seged, Hungario), kaj mi ekkaptas la ŝancon afiŝi kaj reklami tion, kaj mi atendas ke la legantoj de ĉi tiu artikolo en Szeged profitos ĉi tiun bonan ŝancon.

Mi kundividas kun la legantoj de tiu ĉi raporto la postprelegan leteron de Mark Ĵiro (Marc Giraud) al la partoprenantoj de la prelego. La retadresojn de la koncernatoj de la letero mi ne povas aldoni ĉi tie, sed kiu partoprenos en la „ĝemelurba movado” tiu ricevos ilin rekte de mi. Jen la letero:

„Vi montris certan interesiĝon pri ĝemelaj urboj lastatempe, dum la lasta UK en Torino aŭ antaŭe.
Ni ĉiuj kredas, ke tiu movado meritas pli grandan agnoskon en Esperantujo. Necesas iom da kunordigado por trafi tian celon.

Mi proponas:

  • krei „raportujon” por kolekti ĉiujn raportojn pri ĝemelurbaj eventoj. Ni povos kompili ilin kaj verki artikolojn por la movadaj gazetoj naciaj aŭ internaciaj. Mi simple proponas ke vi sendu ĉiujn raportojn al mi aldonante „RAPORTUJO” antaŭ la titolo. Vi povos sendi kopie ankaŭ al Raymonde Coquisard, kiu publikigos ilin sur la facebook-paĝo „ĝemelaj urboj” kaj en la franca movada gazeto kiam temos pri francaj urboj.
  • krei dissendoliston por (ŝpareme!) informi ĉiujn interesatojn pri gravaj eventoj. Mi longe pripensis pri la plej uzinda komunikilo, kaj konkludis finfine ke dissendolisto plej taŭgas.

Jen kelkaj simplaj aferoj kiuj grave helpos al la kunordigado de nia ĝemelurba movado. Se vi havas sugestojn, demandojn ktp … ne hezitu kontakti min.

Ĝemelurbe, Mark Ĵiro (Marc Giraud)”

Antaŭ du jaroj mi skribis en iu studo pri la merkato de Espernato:

Estas multe da neelĉerpitaj, neekspluatitaj ŝancoj kaj eblecoj en la natura evoluo de Esperanto.
Tiaj estas la ĝemelaj aŭ frataj urboj en Eŭropo kaj tra la mondo, la internacia interŝanĝo ene de la Esperanto-komunumo. Fakte tia interkultura interŝanĝo estas fundamenta ne nur por la kulturo de Esperanto, sed por la merkato de Esperanto. La fraturbaj rilatoj estas allogaj, ĉar ili baziĝas sur la fundamenta nivelo de komunuma organizo de la civitanoj.
(HEA havas eksterordinaran avantaĝon pere de siaj malproksim-orientaj rilatoj kun Koreujo kaj Japanujo. )

Raporto pri Kleriga Lundo.

Esperanto kaj la heksametroj.

Subtitolo: Poemo de Sándor Petőfi: La Juĝo
Analizo de la Esperanta traduko en heksametroj | Vidu: Petőfi kaj la heksametroj kaj Nova partituro >>

La 31-an de julio de 10:45 ĝis 12:15
Kleriga Lundo 6

Istvan Szabolcs
komitatano A de HEA

Resumo

En 2023 la mondo memorfestas la ducentjaran datrevenon de la naskiĝo de la granda hungara poeto Sándor Petőfi – poeto de la popoleca stilo sed ne nur… Liaj poemoj estis abunde tradukitaj Esperanten ĉefe de Kolomano Kalocsay. La preleganto entreprenis traduki poemon La Juĝo, elverkitan en heksametroj, kiu ĝis nun ne estas formfidele tradukita. La „finprodukto” de la arttraduko estas malkovro, aŭ remalkovro, ke Esperanto perfekte taŭgas por la heksametroj samtempe plenumante la postulojn kaj de la helenaj kaj de la Esperantaj reguloj. Heksametro estas lulilo de la Eŭropa kulturo kaj nur kelkaj lingvoj konas ĝin. Ĝi estas malfacilaĵo kaj granda defio por lingvoj kun akcentitaj silaboj. Poetoj kaj tradukistoj superas la defiojn kaj uzas ilin elegante en Esperanta poezio. Estas tamen ankoraŭ multe por evoluigi kaj interkonsenti pri ĝi. La procezo de la nuna traduko kaŝas ankaŭ misterojn kaj ofertas eĉ versiojn kaj la ĉeestonta publiko mem havos la ŝancon tuj ekzercadi la novajn konojn, pere de la definitivigo de la lastaj du versoj.

Tezo

Esperanto perfekte taŭgas, por verki kaj traduki poemojn en heksa­met­roj, samtempe plenumante la postulojn kaj de la helenaj kaj de la Esperantaj reguloj.
Esperanto „konas” la heksametrojn de sia naskiĝo ekde „La Unua Libro”

Ŝlosilaj punktoj:

  1. Kio estas heksametro? Enkonduko kaj resumo de la reguloj de la helenaj heksametroj.
  2. La ĉefa problemo de la versado en heksametroj por la lingvo Esperanto. Kalocsay kaj la Esperanta heksametro. Resumo de la reguloj de la Esperantaj heksametroj.
  3. Prezento kaj deklamo de la poemo Sándor Petőfi : La Juĝo.
  4. Konciza prezento de la vivvojo de la poeto kaj de la historia periodo.
  5. Komprenigo de la temo kaj enhavo de la poemo – kiel kaj kion mesaĝas la poeto.
  6. Analizo teknika – Kial estas aparte belaj la Esperantaj heksametroj.
  7. Evoluigo de la Esperanta heksametro – aldono al la reguloj kaj interkonsentoj.
  8. Heksametroj kaj aliaj rimedoj – defioj novaj.
  9. Demonstro de la traduka procezo – malfacilaĵoj kaj versioj.
  10. Interaga parto de la prelego – la ĉeestantoj mem provas ekzerci la novajn sciojn pri versado en heksametroj kaj ili kune kun la preleganto definitivigos la lastan verson de la poemo.

La prelego havas du celojn:
– Memorfesti la ducentjariĝon de la naskiĝtago de la poeto – montopinto de la mondliteraturo abunde tradukita en Esperanto.
– Pruvo de la tezo kaj diskonigo de la scioj pri Esperanta heksametro kaj aldono al ties evoluigo.

Mi aldonas kelkajn detalojn en pdf-formato – kie mi rememoris ankaŭ pri Lajos Kossuth. (Lajoŝ Koŝŝuth) patro de Hungaroj – heroo de la revolucio kaj postrevoluciaj falintaj Liberigbataloj en 1848-49 – kiu trovis azilon en ekzilo en Torino en 1862-1994.

Novaĵoj de la traduko:

La novan formfidelan arttradukon de la poemo La Juĝo mi pretigis kune kun Antono Samak, Esperantisto el Debrecen.
Mi ŝatus aparte danki al Blazio Vaha kaj István Ertl kiuj instruis min ne nur arttraduki, sed ankaŭ multe pli. Ili tri rajtigis min subskribi la tradukon kaj paroli pri tio sola. Mi nur esperas ke neniu el miaj aliaj helpantoj ofendiĝos ĉar ili ne estas nun menciitaj – la listo estus tro longa.

Almenaŭ en unu signifa punkto, la traduko diferencas de la ĝisnuna praktiko ĝis nun sekvita koncerne cezurojn, kaj ĝi montras ankaŭ aliajn interesajn ecojn kaj aferojn, kiuj povas meriti publikan atenton.

Per la loko de la cezuro, ni deflankiĝis de tio, kio estas kutima ĝis nun en la Esperanta literaturo.

G. Waringhien kaj K. Kalocsay fiksis la teorian lokon de la cezuro post la unua silabo de la tria verspiedo – ĉar cezuro signifas vortfinon ene de la verspiedo – ĝi distranĉas la verspiedon tiele -, tio nature estu vira.

Dum la tradukado, ni starigis la principon dekomence, ke ni restas ĉe la helenaj reguloj, kaj la traduko mem montris, ne estas bone ligi niajn manojn plie ol tio, kion ankaŭ la antikvaj grekoj vidis kiel bona.
Tial, en nia traduko, okazas inaj kaj viraj cezuroj en la triaj verspiedoj post la dua silabo (6 kazoj kaj 1 kazo) kaj ĝi okazas ankaŭ post la unua silabo de la kvara versipedo (6 kazoj viraj). Interese, la tipa loko por la cezuro estas do ankaŭ ĉe ni plejparte post la unua ero de la tria verspiedo, kaj tio estas nature longa, vira.

Se la cezuro ne estas post la unua silabo de la tria verspiedo, kio donos do la subtenon kaj spinon de la „longa” heksametra verso?!
Nu, ni anstataŭigis aŭ solvis ĉi tion havante la Esperantan akcenton sur la unua silabo de la tria verspiedo – kaj tiel longan silabon – eĉ kiam la cezuro ne estas tie.
Cetere, en nia traduko, neniu el la daktiloj estas „lama”, t.e. la longa silabo de la daktiloj estas plejparte esperanta akcenta silabo (68 kazoj), aŭ longa unusilabaĵo kun ritma akcento (16 kazoj), aŭ „kromakcento”, se temas pri kunmetita vorto (5 kazoj). En la 27 versoj 89 daktiloj troviĝas, la averaĝo estas 3,3.

La Esperanta heksametro estas bela, se la oksitonaj vortoj ne formanĝas la belecon, ilia nombro en la poemtraduko ne estas signifa (23). La nombro da leksikonaj verspiedoj estas ankaŭ ne signifa. (27) Lingvo kaj lango glitas bele de verspiedo al verspiedo.
La Hermann ponto funkcias en 18 versoj kaj la verspiedoj ne estas leksikonaj je la fino de 19 versoj.
Ŝtopvortoj apenaŭ troviĝas en la traduko (‘do’ ne estas, ‘ja’ aperas trifoje).

La materialo de la Unua Libro preskaŭ sufiĉis por la traduko, kvar vortoj (arda, roko, sino, triumfo alvenis en Aldonoj, la verbon ‘galopi’ uzis Zamenhof mem), eble la ‘gramatikaĵo’ „ekintas” tiutempe ankoraŭ ne estis disvastiĝinta.
Tio tute ne influis aŭ malpliigis la ideojn, efikon de la poemo. Elvokiveco bonas. La originalaj poeziaj bildoj, metaforoj plene kaj potence ĉeestas.
Ni aplikis la regulon starigitan de G. Waringhien kaj K. Kalocsay al la prozodio de silabomezura poezio: Longa silabo estas Esperanta akcenta silabo kaj silabo, kie la vokalo estas sekvata de almenaŭ du konsonantoj, la dua el kiuj ne estas likvido.
(La akcentaj silaboj, kie la vokalo ne estas sekvata de du konsonantoj, estis markitaj per longaj supersignoj, t.e. a-á, e-é, i-í, o-ó kaj u-ú, en ĉi tiu vidpunkto, tio similas al la hungara heksametro: la silabon kun longa vokalo la teorio konsideras kiel natura longa silabo)

Resumo: La liberigo de la cezuro el ĝia ĝisnuna fiksita, ligita loko liberigis ankaŭ la tradukiston kaj li nun povas pli bone adaptiĝi al la enhavo kaj vortprovizo de la verso. Samtempe, la spino de la verso estas ĉiam havigita de longa akcenta silabo anstataŭe.
Ĉi tiuj du aferoj estas konsiderataj novaj en la traduko.

Eble ankaŭ la fakto, ke daktiloj tute ne lamas, estas konsiderata nova elemento. La helenaj reguloj validas plene kaj senescepte – la gramatike akcentitaj esperantaj silaboj estas ‘naturaj’ longaj silaboj – tre simile al la hungaraj silaboj kun ‘longaj’ vokaloj eĉ kiam la vokalon ne sekvas du aŭ pliaj konsonantoj (en kiuj la dua ne estas likvido)
Likvidoj estas konataj kaj traktataj simile en helena, hungara kaj Esperanta poezioj. (du konsonantoj; likvidoj ’lo’ aŭ ’ro’ rekte sekvas konsonantojn ’plozivojn’, kiel bo, po, do, to, go, ko kaj fo).

…………………

Post la Kongreso mi partoprenis la postkongresajn ekskursojn kaj renkontiĝis kun Profesoro Carlo Minnaja (vidu la kovrilbildon) kiu bonvolis poste legi mian tradukon kaj mi ricevis de li retmesaĝon:

„Estimata Samideano,
mi bedaŭras, ke ni ne havis pli longan tempon por paroli…
mi nur diras, ke mi legis la tradukon plurfoje kaj ĝi ŝajnas al mi tre plaĉe flua. Multajn gratulojn! Produktu pluajn tiaspecajn!
Samideane, Carlo”

Mi ankoraŭ atendas la opinion de la fama poeto, Nicola Ruggiero, kiu ĉeestis la prezenton.

Sándor Petőfi: La Juĝo 
Historiverkojn nun mi legadis, finon atingis.
Kio la historiaro mem estas? Sango-rivero,
kiu ekintas sur nebulegaj rokoj iamaj,
kaj ĝi sen interromp’, unulonge, la nunon atingas.
Oni ne kredu, ke jam malaperis, jam ĝi ripozas,  
flu’ ekirinta ja ĉesos sole je sin’ de la maro.
Longa rivero de sang’ enfalos sango-maregon.
Vidas tagojn mi teruregajn, proksimiĝantajn,
kiajn vidis Mond’ ja neniam. Pac’ de la nuno
estas sole la tomba silent’, okazanta kutime
antaŭ tondra muĝeg’, post fulm’, skuegonta la teron.
Funde sekreta Futur’! Mi vualon vian aliras.
Pere de fea flamet’ de la konjekt’, jen mi travidas
ĝin kaj kio kaŝiĝas sub ĉi vualo, de tio
kaptas min teruriĝ’, abomen’, samtempe humoro
ĝoje penetras min, sovaĝarda. La Di’ de Milit’ sur-
metos ree kirason, el ingo tirante la glavon,
tra l’ Mond’ fora galopos for, sur dors’ de ĉevalo,
al la popoloj vokos por la decida batalo.
Bon’ kontraŭ Malbon’ – la nacioj jen dividiĝos.
Malvenkinta eterne, ĉi tie, la Bono superos,
sed la triumf’ plej unua ja kostos sang-oferegojn.
Estos tamen egale, jen estos tio la Juĝo,
Kiun Dio promesis per profetaro iama.
Estos tio la Juĝo, ĉi poste komenco de vivo:
Savo eterna; ni por ĝi ne devos flugi Ĉielen,
ĉar sobvenos teren jam la Ĉiel’ poreterne.

Aprilo 1847.
Trad. István Szabolcs kaj Antono Samak | Elŝuti >>