Beszámoló időszakos kiállítás megnyitójáról: az Eszperantó 100 éve Dombóváron

Az Eszperantó 100 éve Dombóváron – időszakos kiállítás. Megtekinthető 2024 februárjáig.
Dombóvári Helytörténeti Gyűjtemény, Dombóvár, Szabadság u. 16. (Sube en Esperanto)

Filmeto de la televida programo Tagnovaĵoj en distrikto Tolna sciigas la spektantojn pri la malfermo de ekspozicio en Dombóvár: Cent jaroj de Esperanto en Dombóvár.

„Esperanto estis kreita antaŭ 136 jaroj, kaj ĉi-jare estas la 100-a datreveno de la lingvouzo en Dombóvár. Por rememori ĉi tiun datrevenon, la Lokhistoria Muzeo de la urbo aranĝas ekspozicion por interesiĝantoj pri la lingvo. Dum la malfermo gastoj havis la ŝancon aŭdi prezentaĵojn pri la historio kaj rolo de Esperanto” – tiel raportis la novaĵstacio en la enkonduko.

La raportaĵo komenciĝas poste tiel:
En la Lokhistoria Muzeo de Dombóvár malfermiĝis ekspozicio por interesiĝantoj pri Esperanto. Ĉi-jare centjariĝis la uzo de Esperanto en la urbo. La malfermo prezentis prelegetojn pri la evoluo kaj historio de Esperanto. Róbert G. Nagy, loka Esperanto-entuziasmulo, rimarkigis: „Se ni rigardas ĉi tiun ĉambron, aranĝitan per la helpo de direktoro Ádám Müller, ĝi reprezentas nur frakcion de la kolektita materialo.” (Oni ne diras, nur montras: en la malantaŭa dekstra angulo de la ĉambro troviĝas la kompostilo de la fama presisto Pál Lengyel, kiun G. Nagy konservis kaj alportis al la muzeo.) Róbert G. Nagy daŭrigis tiel: „Ni eĉ ne povus montri ĉion en unu ĉambro de la Lokhistoria Muzeo, ĉar estas tiom da materialo. Nun temas nur pri apetitveka prezentaĵo .”

(Intertempe filmitaj: István Szabolcs kaj Balázs Wacha unu apud la alia – atendante sian vicon por kontribui.) La voĉo de la raportisto estas poste aŭdata kontribuanta al la filmo: „Lerni Esperanton havas multajn avantaĝojn. Krom esti utila por preventi problemojn pri tekstokompreno (implicite rilatante al la gepatra lingvo), ĝi ankaŭ helpas akiri kaj konservi multajn eksterlandajn kontaktojn kaj faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.”

Róbert G. Nagy emfazas: „Se ni rigardas la lingvan aspekton, estas grave mencii la propedeŭtikan rolon de Esperanto. Kiu lernas Esperanton, tiu multe pli facile lernos ajnan alian lingvon. Tio estas grandega avantaĝo.” La raportisto daŭrigas: „Se oni volas lerni Esperanton, oni povas fari tion interrete, aŭ eblas trovi lokan lingvolernejon.”

La novaĵraporto konkludas: „La apetitveka-ekspozicio en la Lokhistoria Muzeo malfermas fenestron al la mondo de Esperanto.”

Por pliaj informoj pri Dombóvár kaj distrikto Tolna vizitu la vikipedian paĝon:: Dombóvár, Distrikto Tolna.”

La ĉefredaktoro-kompilanto de la hungaraj paĝoj pri Esperanto en Vikipedio estas Róbert G. Nagy mem, kaj oni trovas ilin sub la sekvonta retadreso.

A rendezvény további képei #1 és további képek #2 << Pliaj fotoj de la programo

Korábban: Meghívó a megnyitóra

Az Eszperantó 100 éve Dombóváron
– időszakos kiállítás.
(Sube en Esperanto)
Időpontja és helyszíne: Dombóvári Helytörténeti Gyűjtemény
Dombóvár, Szabadság u. 16.
2023. november 18. szombat, 16 óra

A kiállítást megnyitja:
G. Nagy Róbert
a DURA – Dombóvári Eszperantó Barátok vezetője
Közreműködnek – a Dombóvári Evangélikus Általános Iskola
és Alapfokú Művészeti Iskola zenetanárai

100 jaroj de Esperanto en la hungara urbo Dombóvár
portempa ekspozicio,
organizata de DURA Esperanto-Amikoj de Dombóvár.
La ekspozicion malfermas Róbert G. Nagy, estro de DURA,
la 18an de novembro 2023, je la 16a horo.
Loko:
Dombóvári Helytörténeti Gyűjtemény, Dombóvár, Szabadság u. 16.

Venu ankaŭ vi!

Borítókép: Tolnatáj Televízió