Mondo-kuirarto: Makaronia salato

Makaronia salato (Beylerbey – Turkio)

Produktoj:
6 grandaj tomatoj senŝeligitaj
200g da makaronioj, pecetigitaj
4 ovoflavoj
salo, pipro
50ml da ruĝa vino
20g da kuirita bova lango, erigita
2 supkuleroj da butero
4 ovoblankoj
4 ĝis 6 supkuleroj da majonezo

Erigu la tomatojn, surverŝu la vinon, kaj kuiru je plej malalta varmeco dum proksimume 30 ĝis 40 minutoj. Kuiru la makaroniojn en la salita akvo, kribu, kaj lavetu per malvarma akvo. En fajrorezista plado inermiksu ilin kun la butero, raspita fromaĝo, lango, salo, pipro, ovoflavoj. Firme batŝaŭmigu la ovoblankojn, kaj kirlu al la makaronojn. Surverŝu la tomatan saŭcon, kaj baku en varmega bakforno dum proksimume 20 ĝis 25 minutoj. Malvarmigu, verŝu majonezon sur la supron, kj surtabligu ĉi-maniere.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo el quichemygrits.com