Mondo-kuirarto: Tomata kaj fromaĝa pasteco

Tomata kaj fromaĝa pasteco, bakita (Tomato cheese pie – Novzelando)

Produktoj
100g da butero aŭ margarino
150g da faruno
2 tomatoj
100g da raspita fromaĝo
6 maldikaj, anglaj (striitaj) lardtranĉaĵoj
3 ovoj, batmiksitaj
300ml da lakto
salo, pipro
erigita verda petroselo

Knedu la buteron kun la faruno kaj 2 ĝis 3 supkuleroj da akvo. Rulu per rulilo, kaj kovru per la pasto interne rondan malprofundan pladon de proksimume 25 centimetroj de diametro (ekzemple: la kovrilon de fajrorezista plado) tiel, ke ankaŭ la falnkoj de la plado estu kovritaj de la pasto. Varmigu la bakformon (al mezalta varmeco), kaj baku la paston duone.

La tomatojn okonigu, kaj aranĝu ilin egalmezure sur la bakaĵo. Surŝutu komence la raspitan fromaĝon, poste la erigitajn anglajn lardtranĉaĵojn. Intermiksu la 3 ovojn kun la lakto, salo, pipro, verda petroselo, kaj verŝu sur la fromaĝon. Remetu la bakaĵon en la bakfornon (enformigu) kaj baku ĝis la farĉaĵo esta firma. Surtabligu varme.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: tasteofthesouthmagazine.com