Mondo-kuirarto: Spinaco laŭ ĉinuja maniero 

Mondo-kuirarto: Spinaco laŭ ĉinuja maniero (菠菜 – Ĉinujo)

Produktoj:
1000 ĝis 1500g da spinacaj folioj, purigitaj, lavitaj
3 supkuleroj da oleo
3 supkuleroj da sojsaŭco
2 kafkuleroj da salo

Stufu la spinacajn foliojn miksitajn kun la salo en la oleo dum 3 ĝis 5 minutoj. Surverŝu la sojsaŭcon, kaj stufu ankoraŭ dum 3 ĝis 5 minutoj.
Surtabligu tuj.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: kitchendivas.com