A MESZ Zamenhof-ünnepsége – Zamenhof festo de HEA

Komuna Zamenhofa festo de hungaroj kaj kroatoj (artikolo en „La Ondo”) >>

Klaku la bildon por legi la tutan artikolon

Raporto pri la evento tra okuloj de gasto:

Ligilo al la artikolo >>

Pál Békés >>

„La kroata delegacio uzis la okazon ankaŭ inviti hungarajn esperantistojn al la 12a kongreso de kroataj esperantistoj, kiu okazos junie de 2024 en Prvić Luka.”

Antaŭe:

Hungaria Esperanto-Asocio ĝoje invitas vin kaj vian familion al sia Zamenhof festo!

Loko: Cserepesház (mapo) 1144 Budapeŝto, XIV-a distrikto, str. Vezér 28/b.
Tempo: je la 11-a horo, la 17-an de decembro, 2023 Nin vizitos almenaŭ 17 kroataj gesamideanoj, kadre de la komuna agado laŭ renovigita interkonsento.
Eblas alveni de la 10-a, kotizado, libroservo ankaŭ de la kroataj gastoj, ktp.

 
El la programo:
 
La Espero – komuna kantado de la himno kun piana akompano
Bonvenigaj vortoj al la eksterlandaj gastoj (Perlo Miela)
Festparolo pri Zamenhof de la prezidanto: Gyöngyi Mézes (Perlo Miela)
Miklós Simonyi – recitado de La Vojo de Zamenhof

Programo de la kroataj gastoj:
Prelego de Josip Pleadin: La rolo de DEC (Dokumenta Esperanto Centro en
Đurdevac) en la kroatia Esperanto-movado

Libroprezentado de la romano La Timulo, tradukita de s-ino Lenke Szász

Bach: Preludio C-maĵora el la Bonagordita piano – Miklós Simonyi – pianludo

Salutmesaĝo de Stefan MacGill, C-komitatano

Prelego de István Szabolcs (A-komitatano) pri Aleksandro Giesswein, mortinta antaŭ 100 jaroj, iama prezidanto de la tiama landa asocio

Schubert: Ave Maria – Fehérvári Bogárka (kantas el la muziklernejo de Érd) kaj Perla Mielo (piana akompano)

Georgi Mihalkov – prelegas pri siaj libroj

Prezentado de la libro “La malbela knabineto”, gajninto en la kategorio INFANLIBROJ en la ĉi-jara UK en Torino, eldonita de la grupo Verda Stelo de Nyíregyháza

 
Post la festa kunveno oni povos kune tagmanĝi kun niaj gastoj en proksima restoracio, kaj poste laŭdezire honorviziti la monumenton de Zamenhof.
 
Ĉiuj estas kore atendataj!

ATENTON! Kiuj deziras kunmanĝi, kiel eble plej rapide, anoncu sin!

Estraro de
Hungaria Esperanto-Asocio