Mondo-kuirarto: Legomaj kroketoj

Mondo-kuirarto – Legomaj kroketoj (Cha Soh Juhn – 카레 고로케)
Koreo

Produktoj:
1 taso (proksimume 250 ml) da raspitaj terpomoj, samkvanto da raspitaj karotoj, duona kvanto da raspita cepo
1 ajlero, dispremigita
1 taso da faruno
2 kafkuleroj da salo
pinto de tranĉilo da pulvorigita pipro
2 ovoj, bone batmiksitaj
1/4 taso da akvo
oleo por friti

Bone intermiksu la terpomojn, karotojn, cepon, ajleron. Preparu glatan paston de faruno, akvo, salo, pipro, poste miksu tion kun la antaŭa miksaĵo. Porciigu la legoman paston per la manoj aŭ supkulero en varmegan oleon, kaj fritu la kroketojn je ambaŭ flankoj.

Kompletigita peco de legoma kroketo

Pri la receptoj >>

Bildoj: Chopsticksandflour.com