Kunveno ĉe la Fonto Esperanto en Piliscsév

Kunvenis gajaj esperantistoj de la Esperanto Asocio de Tata, ke ili daŭrigu la tradicion: purigi la Fonton Esperanto apud la vilaĝo Piliscsév. Tiu kunveno kaj laboro estas tradicio jam de la jaro 2010, kiam ni unuafoje vizitis la fonton, kion montris al ni sinjoro Jozefo Trnka. Krom la laboro ni ankaŭ havis eblon paroli pri nia lingvo kun tiuj turistoj kiuj promenis tra la teritorio de la fonto. Post unu horo ni renkontiĝis kun la vilaĝanoj, kiuj kuiris gulaŝon por ni ĉiuj. Al la gulaŝo ili donis bonkvalitajn proprajn vinojn. La nova prezidanto de la etbienulaj keloj prezentis sin, reciproke ni anoncis nian intencon por labori kune ankaŭ en la estonto.