Elstara rekordo: 72 jaroj en Esperanto

D-ro Imre Ferenczy, hungara veterana esperantisto, lastatempe ekhavis la diplomon montritan ĉi tie, de la Registratoro de Hungaraj Rekordoj. La dokumento rekonas rekordon de d-ro Imre Ferenczy, lian 72 jaran (1950-2022) seninterrompan periodon en la hungara kaj internacia Esperanto-movado. Tio povas esti la unua kazo en la vivo de la hungara Esperanto-movado, ke rekordo atingeblas per laboro rilate al Esperanto.

La teksto de la diplomo:

Diplomo

Mi, la subskribinto, kiel la Registristo de Hungaraj Rekordoj, rajtigita de la redaktoroj de la oficiala datumbazo de hungaraj rekordoj disponebla ĉe www.rekordok.hu, atestas per mia subskribo, ke

D-ro Imre Ferenczy,

laŭ la faktoj enhavitaj en la protokolo registrita surloke – kiu plenumis la postulojn de la hungaraj rekordoj kaj reguloj -, kun la unika agado pruvita antaŭ ni, li fariĝis la

Hungara Rekordisto.

La rekordulo laboris en la hungara kaj internacia Esperanto-movado seninterrompe 72 jarojn (1950-2022), kaj partoprenis en 39 tutmondaj kongresoj, kiuj gajnis al li la titolon de

la plej longe aktiva Esperanto-rekordulo.

Krom la protokolo subskribita de la atestantoj, tiu ĉi memordiplomo subtenas la eksterordinaran agadon kiel aŭtentika pruvo por la posteularo.

Eldonite: Budapeŝto, la 29-an de novembro 2022.

Gábor Gál
Registristo de Hungaraj Rekordoj
(kun kontaktaj detaloj)

La rekordisto jene diris dankon pro la subtenantoj:

Karaj Gesamideanoj, Geamikoj!

Mi tre ĝojas pro la ricevo de la Diplomo. Por akiri ĝin mi laboris 72 jarojn per kaj por Esperanto. Mi ne forgesas: sen via kunlaboro, kontribuo mi ne estus kapabla atingi rezultojn. El Hungario mi mencias d-ron Ludoviko Molnár, d-ron István Hegyi, s-ron István Gulyás kaj s-rinon Katarina Faragó. Ili multe helpis min en mia organiza agado. Koran dankon al vi ĉiuj. El Japanio: kore kaj dankeme mi mencias d-ron Hideo Shinoda dum sia vivo lisubtenis min ankaŭ finance por partopreni kelkajn Universalajn Kongresojn.

En tiu tempo nia medicina movado grave aktiviĝis en- kaj eksterlande. Prof.d-ro Vladimiro Opoka estas elstara aganto kaj ni komune elpensis kaj organizi en ĉiu dua jaro la IMEK-ojn. Fine, sed ne lastavice mi esprimas mian tre koran dankon al d-ro Christoph Klawe prezidanto de UMEA, ke li akceptis la taskon gvidi nian Asocion, inter ne facilaj cirkonstancoj.

Karaj Geamikoj, Gekolegoj! Kompreneble mi daŭrigas mian agadon kadre de UMEA. Mia unua tasko estas reaktivigi niajn Landajn Delegitojn.

Kun amikaj salutoj:
d-ro Imre Ferenczy

*

Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, ankaŭ en la nomo de la membraro, gratulas al d-ro Imre Ferenczy pro sia elstara rekordo, dezirante bonan sanon!

 Kariero de dr-o Imre Ferenczy

Li naskiĝis la 25-an de julio 1932 en vilaĝo Tokod. Li studis en la gimnazio de Esztergom kaj  poste en jaro 1951 daŭrigis la studadon en la Medicina Universitato de urbo Szeged. Post du jaroj li translokiĝis al la  Budapeŝta Medicina Universitato, kie en jaro 1957 ricevis ĝeneralan kuracistan diplomon. Lia unua laborloko estis la internista  fako de hospitalo en Parádfürdő inter la jaroj 1957-1960 kaj poste li laboris en la fervoja hospitalo en urbeto Pécel. Ekde de la jaro 1961 ĝis sia emeritiĝo (1998) li deĵoris kiel ĉefkuracisto en la medicina ambulanco de la Hungaraj Ŝtatfervojoj en urbo Győr.

Li lernis Esperanton en 1950, poste estigis kontakton ku la elstaraj personoj de la Esperanto-Movado, kiel  Julio Baghy, d-ro Kolomano Kalocsay, Paŭlo Balkányi kaj kun Lajos Márton. La unuan internacian agadon li komencis en la Sindikata Esperantista Asocio Tutmonda (SEAT), kiel  junulara gvidanto ekde 1954. Granda evento de la Esperanto-movado estis la fondiĝo de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (HEK) en 1955. Kiel unu el la fondintoj li estis elektita prezidanto de la junulara fako ĝis la jaro 1960. Je la propono de la HEK li estis rajtigita partopreni la Esperanto-kunsidon  de la VI-a Mondjunulara Festivalo en Moskvo (1957). Post du jaroj en Vieno denove li reprezentis la hungaran Esperanto-Junularon  kadre de la Festivalo. En urbeto Pécel li iniciatis nomumi Esperanto-straton. La inaŭguro okazis en  jaro 1961. Festparolis Julio Baghy.

Dum la 14-a Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) en Budapeŝto (1962) d-ro Imre Ferenczy estis elektita prezidanto de la junulara sekcio de IFEF. Ĉi tiu agado ĉesis en la jaro1970. Intertempe en Győr li fondis Esperanto-grupon por la fervojistoj (1963).

Al la medicina Esperanto-movado li aliĝis en 1968. Dum la 58-a UK (1973) d-ro Ferenczy renkontiĝis kun la japana d-ro Hideo Shinoda tiama pezidanto de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). Post la interparolo li petis d-ron Ferenczy esti persona sekretario kaj  sekretario de UMEA por Eŭropo. En urbo Varna (Bulgario) dum la UK li ricevis UMEA-Shinoda Premion (arĝenta medalo, memordiplomo kaj monpremio) en jaro1978. Poste en 1987 li estis elektita prezidanto de UMEA. Ĝis 2012 li partoprenis entute 39 Universajn Kongresojn. En Gotenburgo (2003) UEA distingis lin honora membro. Krom la eŭropaj landoj li estis oficiale en Kubo, Koreia Respubliko,  Brasilo, Kanado,  Aŭstralio, Israelo, Ĉinio kaj  dufoje en Japanio. Aktuale li estas ekde  2012 honora prezidanto de UMEA.

La Hungara Esperanto-Asocio (HEA) – rekonante lian elstaran movadorganizan agadon – distingis d-ron Imre Ferenczy en 1990 kun memormedalo ”Pro Esperanto”  kaj  poste li iĝis (1994) honora membro de HEA. Dum la scienca kunsido de la Budapeŝta Medicina E-Fakgrupo   inter aliaj li transprenis Zamenhof-memormedalon (04.03.1987). En la okdekaj jaroj li helpis la la hungarian disvastigon  de la masaĝterapio Yumeiho®. Li ĉeestis dum jaroj la ekzamenojn de la terapiistoj. Li ricevis la titolon Hungara Rekordulo, kiu ĝis la plej longe (72 jaroj) agadis en la Esperanto-movado. La Diplomon li transprenis de la Registranto de la Hungariaj Rekordoj en 2022.

La sukcesa historio de UMEA komenciĝis en 1976, kiam li – sekretario de la aocio – proponis organizi  internaciajn konferencojn, kongresojn en ĉiu dua jaro. Kunlaborante kun Vladimiro Opoka – pola farmacia universitatano – en jaro 1977 – ili aranĝis la unuan konferencon en Krakovo sub nomo Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco (IMEK). Post du jaroj en hungaria urbo Hódmezővásárhely okazis la 2-a IMEK.  Denove ĉi tie  estis aranĝita la 22-a (2022).

Krom sia kuracista laboro li akceptis por  agadi ĉe la futbalteamo MÁVDAC Győr, kiel sportkuracisto. Ekde 1963 ĝis 2006 – entute 43 jarojn  – sen interrompo li deĵoris tie. La komisiono de la Hungariaj Rekordoj decidis nomumi d-ron Ferenczy Hungaria Rekordulo pro la elstara sportkuracista laborprodukto (2022). De la Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis li ricevis Oro-, Diamanto- kaj Fero-Diplomojn (2007, 2017, 2022).

En 1989 li fondis la hungaran sekcion de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio. Kun voksignalo – HA1UD – estigis ĉ. 20 mil eterkontaktojn dise en la mondo. En jaro 2009 li verkis Esperanto-Medicinan Fakvortaron por la kuracistaj gekolegoj, Pro la Esperanto, sporta kaj radioama agadoj la Fervojista Landa Popolkleriga kaj Libertempa Asocio distingis lin  en jaro 2009 kaj ricevis medalon: ”Pro la Fervojista Kulturo”. Pri la kariero li eldonis en 2012 libron sub titolo: „Vasútorvos voltam” (Mi estis fervojkuracisto).

Fontoj

Bulteno cirkuleroj  Budapeŝto, (1955-1960).

Hungara Esperantisto monata revuo de HEA, Budapeŝto 1961- 1968)

Hungara Fervojista Mondo (HFM) kvaronjara revuo, Budapeŝto (1961-1990).

Kisalföld tagĵurnalo – sporta rubriko – Győr.  (06.08.1971).

Kisalföld tagĵurnalo Győr. (18.08.1972).

Medicina Internacia Revuo  (MIR) jarkolektoj, (1974- 2013).

Jarlibro de UEA 1974-1979, Rotterdam.

Kisalföld tagĵurnalo, sporta rubriko  23. 03.1994. Győr.

Vasutas Világ, havi folyóirat 1996/6 Budapest.

Abunda Fonto,  libro, redaktis Ilona Koutny, Poznan, 2009.

La Arto Labori Kune, libro, redaktis D. Blanke kaj U. Lins. Rotterdam,  2010.

Kisalföld, tagĵurnalo sporta rubriko, 12.10.2022. Győr.

Kisalföld tagĵurnalo 17.01.2023. Győr.

Apuda noto: Imre Ferenczy naskiĝis la 25-an de julio 1932 (91 jara) en Tokod. Lia ŝtataneco estas hungara, nacieco: hungara, edziĝinta, havas unu filon: Gábor Imre (1966) kuracisto. Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis (-1990)