Kiuj semas plorante – Romano de Tófalvy Éva & Oldřich Kníchal
Eldonita de UEA Rotterdam 1984. Romano pri Martiroj Movadaj
Fikcio legeblas en almenaŭ du manieroj. Povas esti ke la leganto dronas „en la rakonto”, estas sub ĝia influo. La skribitaj komencas formi onian pensmondon. Alternative, oni povas analize aliri al la verko –kiel al ĉiuj verkoj. Kun pli-malpli kompetento mi atentas “de ekstere” la manieron, kiel la aŭtoro vortumas, per kia retoriko li provas konvinki tiun, kiu prenas en manojn sian laboron. Oni povas diri, ke ĉe originalaĵoj ĉi tiuj du legmanieroj okazas kune kaj samtempe. Ni devas esplori kaj analizi la tekston kuŝantan ĝuste antaŭ ni, tamen ni faras tion kiel tiuj, kiuj estas “en la rakonto”, kiel „esperantistoj – kredantoj”, precipe kiam temas pri Esperanto, pri la Movado mem.
Mi ne ŝatas recenzojn, kiuj priskribas la intrigon de la libro aŭ skribas pri tio, kio finokazas al la ĉefrolulo. Estas ankaŭ reguloj por recenzo. Ekzemple, en okazo de krimverko, ne decas anticipe skribi, kiu estas la murdinto. Ĉiuokaze, pri kio temas la libro, nu, temas por ĉiuj pri io alia. Ekzemple, mi ĉiam legas ĉion konjektante kaŝsencojn, alludojn.
Mi pensas, ke subkompreni estas mez-eŭropa malsano aŭ kutimo. La antaŭa politika sistemo igis nin tiaj. Ni ofte kredas eĉ hodiaŭ, ke legado devus esti tiel, eblas legi nur tiel. Mi preferas kiam la recenzata verko parolas por si mem. Mi, kiel ne profesia recenzisto, preferas paroli kun la legonto per citaĵoj kaj fragmentoj kaj lasi ke la aŭtoro mem gajnu por si la legonton. Kaj nun mi faros same.
Mi dirus tiom pri la verko, ke mi pekis kontraŭ la reguloj de Sumoo pro ĝi, ĉar ĝi estas kvazaŭ krimromano tiel bonega ke unuside mi legis preskaŭ la duonon de ĝi.
Se mi aŭdacus fari ian kritikon aŭ komenton, mi dirus du aferojn. Mi pensas ekscita tamen ne plej historie vera, ke la aŭtoro elektis ne tipan vojon al la enkorpigo de la malbono – kulturitan , kleran viron , kun alloga aspekto kvankam kun psika difekto – ankaŭ mi ne adiaŭus la leganton kun ia malstreĉiĝo kontentigante lian malsaton je justeco per nura kelkfraza epilogo.
Tio sonas mistere, nu, des pli mi stimulus la legonton tuj komenci la legadon.
Lingvaĵo sekvas la tradiciojn de Paĉjo Baghy – oni ĝuas la kreivajn vortkunmetaĵojn. La stilo kaj vortumo estas flua kaj glata. Ĝia vortico allogos onin en senprofundan, senaltan belecojn.
Tre efika citaĵo pri la malbono:
”…Ni devas skrupule prepari nin por transpreni la potencon. Ni devas havi apartan dosieron pri tiuj, kiuj jam hodiaŭ estas amikoj kaj apartan pri niaj malamikoj. La mezan vojon ni ne konas! Dum la potenco estas ekster niaj manoj ni ebligos al ĉiuj aliĝi al nia flanko. Niaj partianoj sistemece traktas kun ĉiuj. Ni rezignas pri neniu, ĉar la faŝismo bezonas ŝtatanojn! Neniam, je nenia prezo tion forgesu. Ni atendas nur tiujn, kiuj aliĝas el siaj koro kaj animo. Ni elprovas ĉiujn, nur la sentaŭguloj malgajnos en la potencdivido. La kontraŭulojn ni laŭplane kaj kruele ekstermos. Jes, kruele. Tion komprenu senpere, ne simbole. La neflekseblaj estos rompitaj kaj fariĝos niaj servutuloj. Ĉu kompreneble?”
Kaj ekzemplo por aktualaĵoj – subkomprenitaj de mi….
”Mi estis konvinkita, ke la esperantistan movadon ne nur elekstere , sed ankaŭ elinterne minacas danĝero. La organiza splitiĝo kaj la krizo estas intime ligitaj. Mi resumis do, ke la movado disdividita en la nunaj historiaj kondiĉoj ne kapablos elmontri konsiderindan impeton.
Iliaj vicoj malpliiĝas kaj …iu troigas la aferon, atribuante al la esperantistoj la endanĝerigan povon…”
Simple oni ĝuu la belan stilon!
”…ŝi ekbrulis … al mi. ..pli precize al tiu viro , kies rolon mi ludis. Ĉar por kaŝi mian orgojlon mi elmontris kvazaŭan splenon . Allogan miksaĵon de spleno kaj decidemo…”
”Li havis rondforman, iom ŝvelintan vizaĝon, lian kapverton duone okupis kalvaĵo…”
”Neatendita ĝojo pro la luksa vilao en unu sekundo ŝanĝiĝis je animpremo. Sango perdiĝis de la vizaĝo kaj fluis suben al la piedoj, kiuj mekanike mezuris la ĝardenon al strata elirejo.”
Ni memoru! L’animo desperas,
Silento fariĝas brua bruo.
Kapo malplenas, okuloj plenas
La gorĝo fariĝas seka truo.
Dolor’ mildiĝon vane esperas.
Muziko mutas el l’partituro…
Bonan legadon!
Arbuto
(Kovrilfoto de s-ro Hori Jasuo.)
One thought on “Kiuj semas plorante – recenzo”
Comments are closed.