Elektronikus könyv bemutató és magyar népdalest – eszperantó nyelven

Gajdos Pál Miklós: Magyar dalok eszperantó nyelven.
Népdalok, nóták, egyházi énekek eszperantó nyelven.
Hungaraj Kantoj en Esperanto.
Hungaraj popolkantoj, kanzonoj, ekleziaj kantoj, en esperanto.
(Sube elŝuteblas la dosiero.)
Archivált Világ – Archived World
Kötetbemutató: 2022.10.25. Szeged, Somogyi Könyvtár

Bona husaro Hungara… – A jó lovas katonának…

Bona husaro Hungara tre bone li statas,
Manĝas, trinkas en la tendo zorgojn li ne havas,
Hej,vivo, kiel perlo, pli bele ne eblas,
Tiu venu soldatservi, kiu brava estas!

Noblan ĉevalon turnadas, rajdas li fiere,
Brilas, brilegas en la kamp’ florer-maniere,
Hej, vivo, kiel perlo, pli bele ne eblas,
Tiu venu soldatservi, kiu brava estas!

Kontraŭ ĉiu malamik’ li kuraĝe atakas,
Brave luktas kiel leon’, al la predo hastas,
Hej, vivo, kiel perlo, pli bele ne eblas,
Tiu venu soldatservi, kiu brava estas!

Surskribita, desegnita estas sur la glavo:
Tio estas viv’ kaj honor’ por la patrolando,
Hej, vivo, kiel perlo, pli bele ne eblas,
Tiu venu soldatservi, kiu brava estas!

(Sur kolera glavo lia estas la surskribo,
Tio estas viv’ kaj honor’ por lia patrio,
Hej, vivo, kiel perlo, pli bele ne eblas,
Tiu venu soldatservi, kiu brava estas!)


En aŭtuno maturiĝas la vinbero… – Ősszel érik babám a fekete szőlő…

En aŭtuno maturiĝas la vinbero,
Amas mi vin, tio estas vero!
Ho, pardonu, se mi foje pekon faris,
Kontraŭ vi, kolombo, malbonon mi agis.

Lando de Rimoco verdkolore brilas,
En la mezo ŝafeto paŝtiĝas.
En la mezo paŝtas sin eta ŝafido,
Belas kaj fieras Rimoca knabino.

„Por kiu vi brodas tukon, ho, knabino?”
„Por vi, ke vi estu kor-amiko!
En angulojn (mi) brodas blankan rosmarenon,
Nomon de via amatin’ en la mezon.”

Elŝuti la libron!