Forpasis prof. dr. Ottó Haszpra

Membro de UEA, prof. d-ro Ottó Haszpra (1928-2012), forpasis la 18-an de aprilo en Budapeŝto, kie li naskiĝis la 11-an de septembro 1928. Haszpra estis emerita profesoro de la hidrokonstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, kaj ekde 2004 membro de la Hungara Akademio de Sciencoj.

Haszpra lernis Esperanton en 1958. Li estis membro de Hungaria Esperanto-Asocio ekde 1962 kaj servis ĝin kiel komitatano (1965-1990), estrarano (1977-1990) kaj vicprezidanto (1981-1990). Li estis fakdelegito pri inĝenierado ekde 1972, komitatano de UEA (1980-1990), kaj estrarano de UEA pri faka agado (1986-1989). Haszpra estis redaktoro de Sciencaj komunikaĵoj (1974-1979) kaj gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-1985). En la 68-a UK en Budapeŝto (1983) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. Li membris en AIS ekde 1986, en Internacia Scienca Akademio Comenius ekde 1997 kaj en Akademio de Esperanto ekde 2004.

Ottó Haszpra aperigis multajn sciencajn kaj popularsciencajn artikolojn en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakterminaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa Esperanto-lernolibro por hungaroj. Krom la historia trarigardo Esperanto – lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 (1988), Haszpra aŭtoris i.a. la studojn La vera kosto de la multlingveco (1978), Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (2001), La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), kaj Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 452, 2012-04-24