Forpasis FERENCZY Imre, honora membro de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1124
2023-09-03

FORPASIS FERENCZY IMRE (1932-2023), HONORA MEMBRO DE UEA
Forpasis la 1-an de septembro 2023, en Győr, en la aĝo de 91 jaroj, la hungara fervojista kuracisto D-ro Ferenczy Imre. Li naskiĝis la 25-an de julio 1932. De 1950 li okupiĝis pri Esperanto, do sindediĉinta al la lingvo dum 73 jaroj. Li estis konsiderata la plej maljuna aktiva hungara esperantisto kaj partoprenis en ĉirkaŭ 40 Universalaj Kongresoj.

Aktiva pri Esperanto ekde 1950, kiam li estis 18-jaraĝa, jam en 1955 li kunfondis Hungarlandan Esperanto-Konsilantaron. Ĝis 1960 li prezidis la junularan fakon de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) kaj de 1962 ĝis 1970 li estis junulara gvidanto de Internacia Fervojista Esperantista Federacio (IFEF). Li estis fondinto kaj prezidanto de la hungara sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) kaj de la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radio-amatora Asocio. Lia voksigno estis HA1UD. Pro instigo lia, ekde 1982 funkcias radioamatora stacio kun speciala voksigno en la IFEF-kongresoj.

D-ro Ferenczy diplomiĝis en la Universitato de Szeged kaj poste en la Universitato de Medicinaj Sciencoj en Budapeŝto, akirante ĝeneralan medicinan diplomon en 1957, 25-jaraĝa. Li laboris pri interna medicino en la hospitalo Parádfürdő inter 1957 kaj 1960, kaj poste li translokiĝis al la MÁV-hospitalo en Pécel por unu jaro. Inter 1961 kaj 1998, li laboris kiel la ĉefoperaciisto de la fervoja nodo Győr. Li ankaŭ aktivis kiel sportkuracisto kaj zorgis pri sama futbala teamo, futbal-grupo Győri MÁV DAC (nun Integral DAC), 43 jarojn sen interrompo (1963-2006). Pro tiu li ricevis diplomon kiel „Hungara rekordulo“.

En 1970 li iĝis privata sekretario de D-ro Hideo Shinoda. Inter 1977 kaj 2000 li estis la gvidanto de la medicina fakkomisiono de HEA. Ekde 1985 li longtempe okupis la postenon de prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kaj samtempe estis membro de la redaktantaro de Medicina Internacia Revuo (MIR), la organo de UMEA. En Varno (Bulgario) dum la 63-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), en 1978, li ricevis la Premion Shinoda de UMEA pro sia elstara medicinmovada agado. En 2007 en Budapeŝto ĉe la Medicina Universitato Semmelweis li ricevis la jubilean oran diplomon pro sia 50-jara kuracista agado, en 2017 li ricevis la diamantan diplomon kaj en 2022 la feran diplomon.

Li aŭtoris du verkojn, “Esperanta Medicina Vortaro” (2009) kaj “Mi estis fervojista kuracisto” (2012). Li modele kunlaboris kadre de la Faka Agado de UEA kiel reprezentanto de UMEA kaj aparte pri la kunlaboro inter Fakaj Asocioj (UMEA kaj IFEF). Kiel reprezentanto de UMEA li partoprenis tre multajn Universalajn Kongresojn ekde la jaro 1973. Krom en eŭropaj landoj li estis en Kubo, Koreio, Kanado, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Ĉinio kaj Japanio. Medicinan studvojaĝon li faris en Usono en la jaro 1998. Seninterrompe dum tridek jaroj, inter 1983 kaj 2013, li estis membro de la Komitato de UEA, kiel reprezentanto de UMEA.

Li estis nomumita Honora Membro de HEA (1994) kaj Honora Membro de UEA (2003). Li estis Honora Prezidanto de UMEA.

UEA kaj sia aliĝinta faka asocio UMEA kondolencas la parencojn, kunlaborantojn kaj amikojn. Vivo tia, plena je sindediĉo al Esperanto kaj diversaj fakoj de la homaro, estu por ĉiu esperantisto inspiro.

https://uea.org/gk/1124