100a Germana Esperanto Kongreso

Raporto pri la jubilea centa Germana Esperanto Kongreso en Braunschweig, 26-29 Majo 2023.
Postkongreso – 2 Junio 2023.

Raporto de István SZABOLCS, Komitatano A de Hungaria Esperanto-Asocio (Kovrilbildo: Karnevalo en Herzberg).

Kun John Magessa antaŭ la Volkswagen fabriko en Wolfsburg (dekstre)

Inkluzive la paralelan junularan renkontiĝon partoprenis en la kongreso pli ol 200 esperantistoj el 13 landoj, inter ili UEA-prezidanto Duncan Charters kaj vicprezidanto Amri Wandel, el Hungario estis nur mi, kvankam el Poznańo ĉeestis kaj prelegis Ilona Koutny.

Ulrich Brandenburg – post la statuta maksimumo de ses jaroj – forlasis la prezidantecon. Nova prezidanto fariĝis profesoro Martin Haase, bone konata al multaj el Germanaj kaj Hungaraj Esperantistoj kaj el GEJ kaj el TEJO.

Mi aldonas la malferman paroladon kaj gazetartikolon de Ulrich Brandenburg, ĉi-lastan kompletan raporton pri la tuta kongreso. Fine de ĉi tio, mi aldonas la ligilon al la la tuta programo kaj la ligilon al la abunda fotomaterialo, ankaŭ al la retejo de la kongreso. Vi ankaŭ povas trovi la liston de partoprenantoj ĉi tie (iom sube).

Mi rigardas ĉiujn tiajn kongresojn el la vidpunkto, ke mi povu «sperte» kontribui al la organizado de iu Hungara enlanda kongreso. Mi ankaŭ partoprenis en la kunsido de la Germanaj Esperantistoj kiam ili reelektis la estraron kaj la funkciulojn , mi gratulis kaj la eksiĝintan kaj la elektitan novan prezidanton nome de HEA.

En la ferma tago de la Kongreso mi prelegis posttagmeze, kvankam povis partopreni nur tiuj, kiuj restis por la postkongresaj aranĝoj.

En la Dua libro de la kongreso la subaj aperis pri la prelego :

Fluo ekirinta ĉesos sole en la sino de la maro

Sándor Petőfi (Ŝandor Petefi) – montopinto de la mondliteraturo de la popoleca stilo, sed ne nur….

En 2023 la mondo memorfestas la ducentjaran datrevenon de la naskiĝo de la granda hungara poeto Sándor Petőfi – poeto de la popoleca stilo sed multe pli…
Liaj poemoj estas abunde tradukitaj Esperanten ĉefe de Kolomano Kalocsay, kiu donacis nian komunumon per libro da poemoj, bind­ita en „Libero kaj Amo”, eldonita por la cent kvindeka jariĝo.
La prezentado baziĝas sur zorge elektitaj poemoj kaj eltiraĵoj el ĉi tiu volumo.

La preleganto koncize resumas la vivvojon de Petőfi kaj la historian epokon, en kiu la poemo naskiĝis kaj la poeto verkis, pere de ilustraĵoj, kiel mapoj, manuskripto, ekstrakto el kinofilmo, fotoj, kaj sonregistraĵoj.

La preleganto entreprenis traduki poemon La Juĝo, elverkitan en heksametroj, kiu ĝis nun ne estis formfidele tradukita. La „finprodukto” de la arttraduko estas malkovro, aŭ remalkovro, ke Esperanto perfekte taŭgas por la heksametroj samtempe plenumante la postulojn kaj de la antikvaj grekaj kaj de la Esperantaj reguloj. Heksametro estas ja lulilo de la Eŭropa kulturo.

Estas ne mapli grave ke ĉi tiu traduko baziĝas sur la Fundamento – Esperanto „konas” la heksametrojn de sia naskiĝo ekde „La Unua Libro”, – heksametroj estas kvazaŭ enkoditaj.

La epoko en kiu Petőfi vivis kaj verkis, kaj lia vivovojo mem estas specialaj, maloftaj edifaj momentoj por la homaro – la epoko de reformoj , vivovojo de revoluciulo.

La poeto mesaĝas al la mondo pere de la nuna Esperanta traduko, kaj tiu mesaĝo estas aktuala. Aparte interesa estas kiel, kiamaniere mesaĝas la poeto.

Pere de la sekvontaj poemoj mi prezentis la poeton :

Vaniĝinta plano
La Ebeno ( fragmento )
Johano la Brava ( fragmento )
Birdo ĝin surflugis…
Penso mia ĝenas per ĉagren’… ( fragmento )
Se viro, estu viro ( fragmento )
La poetoj de la XIX. centjaro ( fragmento )
La amo kaj liber’
Nacia Kanto ( fragmento )
Ribelis muĝe maro ( fragmento )

Mi dankis al Antono Samak, kunautoro de la traduko kaj por la helpo mi ricevis de István Ertl, Blazio Vaha kaj Renato Corsetti . Ĉiuj rajtigis min paroli kaj subskribi la tradukon sola.
Mi tradukis kaj deklamis ankaŭ la poemeton Vivo, morto .

Mi pensas, ke la prezento estis bona, John Magessa, unu el la ĉeforganizantoj de la sekvontjara tanzania UKo, estis tie interalie, kiu laŭdis ĝin poste eĉ en Torino. Mi provis libere prezenti la bildojn prefere ol voĉlegi ilin. Tiu ĉi prelego ĉefe temis pri la Poeto kaj liaj poemoj.

Jam en ĉi tiu kongreso, mi renkontis multajn el tiuj, kiuj poste estis ankaŭ tie en Torino, kaj mi povis interparoli vid-al-vide kun Duncan Charters, la prezidanto de UEA, pri niaj planoj kaj la helpo, ni bezonos havi liaflanke.

La temoj estis:

  • potenca Hungara oficiala subteno de la iniciato che Unesko pri la Mondtago de Esperanto,
  • memoreventoj pri Sándor Giesswein – okaze de la centjariĝo de lia morto ( 15. Novembro 1923 ) Sándor Giesswein estis membro de la Lingva Komitato interalie,
  • taskoj sur la agendo en la kunlaboro kun Csaba Kőrösi, la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN.

El la postkongresa programo mi substrekas, ke granda nombro de la partoprenantoj de la postkongreso vizitis la Esperanto-urbon Herzberg, kie okazis ĝenerala demonstracio-karnevalo.

Mi restis pli longe ol la aliaj, ĉar mi renkontiĝis kun Zsófia Kórody, kiu detale montris al mi la Esperanto-arkivon kaj centron.
Mi estis ĉi tie la unuan fojon kaj mi estis ege impresita de tio, kion mi vidis kaj aŭdis.

La kongreso de germanaj esperantistoj estis organizita je la nivelo de monda kongreso kaj lauprograme kaj laŭkondiĉe, laŭcirkonstance.

La movado kaj organizo de la germanaj esperantistoj montris ampleksan kaj potencan bildon, ni trovis pliajn ŝancojn por kunlaboro en la kampo de Ĝemelaj Urboj, ni plue disvolvis la ideon poste en Torino.

Ili serĉas esperantistojn en Szeged – mi esperas, ke ni povos trovi ilin kune, pri tio ni devas pensi ne nur enkadre de HEA.

Jen la retaj ligiloj

Programo >>
Kongresejoj >>
Galerio >>

Ĉio pri la jubilea 100a Germana Esperanto-Kongreso >>

Malferma parolado de Ulrich Brandenburg

Bonvenon al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso en la naskiĝloko de Germana Esperanto-Asocio!

Antaŭ 117 jaroj ĉi tie kunvenis Esperanto-amikoj el germanlingvaj landoj por formi „Germanan Esperantistan Societon”, kiu poste fariĝis Esperanto-Federacio. Lokaj socioj ekzistas en Germanio ekde 1888. Estis tempo de rapida prospero. Tiutempe okazis ankaŭ la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno en 1908 kun 1500 partoprenantoj. La 10-a Universala Kongreso planita por 1914 en Parizo tiam devis esti nuligita pro la milito.

Post la perdoj de la Unumondo-Milito okazis nova ekesploro. Preskaŭ 5 000 partoprenantoj venis al la monda kongreso en Nurenbergo en 1923 meze de la inflacia periodo. Ĉie formiĝis Esperanto-rondoj kaj asocioj – inkluzive de forta laborista movado, kiu estis la unua dissolvita post la „potencpreno” en 1933. Kio restis el la Esperanto-organizoj, devis ĉesi funkcii plej malfrue post la malpermeso de 1936.

Rekonstruado post 1945 estis tre baldaŭ dividita en Orienton kaj Okcidenton – kvankam en Oriento la malpermeso trudita de Stalin daŭre efikis dum longa tempo. Hodiaŭ ni traktas malpli dramajn defiojn. Tutmondiĝo kaj novaj amaskomunikiloj kreas diversajn Komunikaj ŝancoj kaj pliigi la bezonon de internacia kompreno. Ni spertas demokratiigon de komunikado: ŝancon ankaŭ por Esperanto, kiun eble ne ĉiuj rekonis.

Artikolo de Ulrich Brandenburg. La 19a de Junio 2023.

La centa Germana Esperanto-Kongreso

Esperanto-vivo en Germanio komencis organiziĝi jam relative frue: la klubo en Nürnberg (antaŭe volapükistoj) adoptis Esperanton jam en 1888, unu jaron post apero de la „unua libro“. Sed la fondiĝo de tutlanda asocio daŭris ĝis la jaro 1906, kaj sian hodiaŭan nomon la Germana Esperanto-Asocio ricevis nur en 1909.

De la fondiĝo en Braunschweig ĝis hodiaŭ pasis 117 jaroj, kaj tamen estis « nur » nia 100-a kongreso. Pri la mankantaj jaroj kulpas la du mondmilitoj kaj la malpermeso de ĉia Esperanto-agado dum la nazia periodo. Kiel naskiĝurbo Braunschweig konservis apartan rolon por la germana Esperanto-movado. Tie okazis ankaŭ la 50-a GEK, la centa datreveno de la asocio kaj nun do la jubilea kongreso. Jubileoj estas okazoj por festi, en ideala kazo ankaŭ por lerni el la historio kaj por fari planojn. Estis bona kongreso, kaj mi revenis el Braunschweig iom pli optimisma ol antaŭe.

Inkluzive la paralelan junularan renkontiĝon partoprenis en la kongreso pli ol 200 esperantistoj el 13 landoj, inter ili UEA-prezidanto Duncan Charters kaj vicprezidanto Amri Wandel. Por la inaŭgura kunsido ni gastis en la festsalono de la antikva urbodomo: digna kadro, kiun ni eĉ sukcesis plenigi. Aliaj programeroj okazis en la salonoj de la junulargastejo (ĝin komplete okupis la kongresanoj) kaj en proksima salono de la ĉefa loka gazeto.

Post inaŭguro kun salutvortoj de urbo kaj UEA la enkondukaj prelegoj pritraktis la asocian historion kaj unu tre gravan aktualan aspekton de Esperanto. Pascal Dubourg Glatigny parolis pri la reapero de esperantistoj en Germanio (el kiuj pluraj aktivis en la rezisto kontraŭ la nazia reĝimo) post 1945, kaj Ilona Koutny pritraktis interkulturan komunikadon en Esperanto. La sukceson de ŝia instruprogramo en Pozna´n ilustris ne laste la grupeto de ĉinaj gestudentoj, kiuj partoprenis en la junulara parto de la kongreso.

Necesus ĉi tie nun listigi ĉiujn aliajn programerojn de la 100-a GEK, sed mi ne povus mem raporti pri ĉiuj. La kongreso – inkluzive ĝian plilongigan parton, kiun GEA unuafoje organizis kaj por kiu restis ĉirkaŭ 60 kongresanoj – daŭris tutan semajnon.

Sed multegaj eventoj okazis paralele, kaj mi aŭdis iom da bedaŭro ke ne eblis sekvi ĉiujn. Ĉiu tamen povis ĉeesti la du festvesperojn : sabaton kun koncerto de kantistino Kjara el Italio, kaj dimanĉon kun prezento de loka dancgrupo (gajninto de pluraj naciaj konkursoj) kaj koncerto de Kimo + Radio Mondo. Bonŝance la loko sufiĉis por ankaŭ dancigi la kongresanojn, el kiuj multaj restis ĝis longe post noktmezo. Dum la postaj tagoj en iom pli malgranda rondo koncertis kaj kabaredis Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipovi´c, ambaŭ bone konataj en Esperantujo.

Kompare al pasintaj kongresoj ege abunda estis la ekskursa programo : kvar gvidadoj tra la historia urbocentro, ekskursoj (ankaŭ biciklaj kaj boataj) al aliaj vidindaĵoj en la urbo, partopreno en urba festo de la « Esperanto-urbo » Herzberg dum kongresa dimanĉo. La plilongigo al tuta semajno ebligis pliajn ekskursojn : al la VW-fabriko en Wolfsburg, al la mezepoka urbo Goslar kun sia imperiestra palaco kaj al la apuda Wolfenbüttel – loko de kastelo kaj fama biblioteko, kiun iam estris Gotthold Ephraim Lessing. Bonŝance por ni la suno brilis dum preskaŭ la tuta semajno.

Por la Germana Esperanto-Asocio la centa kongreso ankaŭ estis okazo fari iom da statuta laboro. La « Federacia Asembleo » (jarĉefkunveno) i.a. elektis novan estraron – ankaŭ novan generacion de estraranoj. Mi mem post la statuta maksimumo de ses jaroj forlasis la prezidantecon. Nova prezidanto fariĝis profesoro Martin Haase, bone konata al multaj el ni el GEJ kaj TEJO. La estraron forlasis ankaŭ nia trezoristo Matthias Hecking kaj mia edzino Barbara, kiu prizorgis la administradon. Pri kontinueco zorgos Andreas Emmerich kiel vicprezidanto, Andreas Diemel, Nils Brinkmann, Franz Kruse kaj Michaela Stegmaier. Novaj estraranoj estas Reinhard Pflüger (jam duan fojon kiel trezoristo), Jean-Paul Kuhfahl kaj Steffen Möller. Nova reprezentanto de GEJ en la estraro (antaŭe Michael Vrazitulis) nun estas Jonas Schulz. Por resumi mian sperton dum ses jaroj : estis multege da laboro, sed plej ofte valoris la penon. Kaj estis kuraĝige kunlabori kun teamo de simpatiaj kaj fidindaj gekolegoj. Al la posteuloj mi deziras sukceson !

Mi revenis el Braunschweig iom pli optimisma ol antaŭe, ne nur ĉar mi esperas nun havi pli da libertempo. Du impresojn mi volas aparte mencii, ĉar ili pli ol antaŭe evidentiĝis dum la nuna kongreso. Unue la junularan aranĝon KEKSO (mi ĉiam forgesas kion signifas tiu akronimo) kun aparta programo, sed nur kelkajn cent metrojn for de la kongresejo. Ĝi nun kreskis al pli ol tridek partoprenantoj – inkluzive la ĉinojn el Pozna´n, kiuj tie konatiĝis kun la koncepto de amasloĝejo.
Por niaj kongresoj, kiuj ofte similas al kunvenoj de la tria aĝo, estas bone ke junularo kaj meza generacio fariĝas pli videblaj. Due : jam dum pasintaj kongresoj ni ofertis Esperanto-kursojn por surlokaj komencantoj, sed kutime venis nur malmultaj. En Braunschweig la tutsemajnan kurson partoprenis 20 personoj el la tuta federacia lando Malsupra Saksio (kiu eĉ agnoskis ĝin kiel elekteblan por « kleriga libertempo ») : tiom, ke necesis fari du grupojn kaj trovi plian instruiston.

Kongresoj nur estas momentoj en la vivo de asocio, sed ili donas la ŝancon montri ke Esperanto restas aktuala. Ke tiu momento bone sukcesis, tion ni dankas antaŭ ĉio al la Loka Kongresa Komitato, preskaŭ la sama kiel lastjare en Oldenburg. Pri la centa nun ankoraŭ memorigas la specialaj poŝtmarkoj (jes : ili ankoraŭ validas kaj estas mendeblaj ĉe GEA) kaj paketo da jubileaj keksoj (minusklaj), kiujn ni konservas por taŭga okazo. La 101-a GEK en 2024 estos komuna : ni jam antaŭĝojas pri la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Strasburgo.

Pli ol 130 jaroj de la Esperanto-lingvokomunumo
Kreskanta disvastiĝo de Esperanto en la mondo
Deklaro de la Germana Esperanto-Asocio okaze de la 100-a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig, Pentekosto 2023

Unua versio de traduko el la germana, 2023-07-13; originalo ĉi tie >>

Kreskanta tutmonda disvastiĝo de Esperanto

136 jarojn post la apero de la unua Esperanto-lernolibro la internacia lingvo Esperanto disvastiĝis tutmonde. La internacia esperantlingva komunumo nun estas reprezentata en pli ol 120 landoj de la mondo.
La pola okulkuracisto Ludoviko Zamenhof kreis la bazon de la internacia lingvo en la 1870-aj jaroj kaj publikigis la unuan Esperanto-lernolibron
en Varsovio en 1887. Unu jaron poste formiĝis la unua Esperanto-grupo de la mondo en Nurenbergo kaj du jarojn poste aperis la unua Esperanto-revuo kun baldaŭ proksimume 500 abonantoj. Ekde 1904 ekzistas infanoj kreskantaj kun Esperanto kiel unu el siaj gepatraj lingvoj.

Vivanta lingvo kaj gepatra lingvo

En la nun 136 jaroj de sia ekzistado la internacia lingvo Esperanto evoluis al viva kaj vigla lingvo, kiu estas uzata en preskaŭ ĉiu imagebla kampo de la vivo, de multaj homoj eĉ ĉiutage. La nombro de homoj, kiuj parolas Esperanton, estas taksata je kelkcent mil ĝis pluraj milionoj;
por proksimume 1 000 ĝis 3 000 el ili Esperanto estas unu el la gepatraj
lingvoj.

Vikipedio, Duolingo, ChatGPT, libroj, piedpilkoj de la Monda Pokalo

La Esperanto-Vikipedio enhavas pli ol 330 000 artikolojn, pli ol kvar milionoj da homoj komencis kurson de Esperanto per la lingvolernada aplikaĵo Duolingo (en la angla, hispana, portugala aŭ franca), la Guglo-tradukilo tradukas esperantlingvajn tekstojn, la nova babilroboto ChatGPT legas kaj respondas en Esperanto, proksimume 10 000 Esperanto-libroj estas publikigitaj ĝis nun, Esperanto-kantoj estas facile troveblaj en la interreto. Esperanto estis unu el la lingvoj uzataj sur la pilkoj de la Monda Pokalo en Kataro. (1)

Esperanto estas agnoskita kiel kultura heredaĵo en Pollando kaj kiel kultura havaĵo en Kroatio

Pollando kaj Kroatio agnoskis Esperanton kiel nematerian kulturan heredaĵon kaj kultúran posedaĵon kaj registris tion ĉe Unesko; en Hungario, Esperanto estas egalrajta fremdlingvo en multaj lokoj.
La liturgiaj tekstoj por mesoj en Esperanto estas agnoskitaj de la Vatikano ekde 1990, la Esperanto PEN-Centro estas membro de la verkista asocio PEN Internacia ekde 1993.

Esperanto kiel komplemento al la angla

Iom disvastiĝinta estas la supozo, ke la angla sufiĉas por la tutmonda komunikado. Tamen Esperanto estas multe pli rapide lernebla kaj certigas pli grandan kultúran egalrajtecon kaj lingvan justecon. Tio plu estas esencaj avantaĝoj.
La celo de la Esperanto-komunumo restas ebligi al kiel eble plej multaj homoj en la mondo rekte komuniki trans lingvaj limoj, en relative mallonga tempo kaj kun kompare malmulta lernado.

Paco

Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof por ebligi al homoj rekte komuniki kaj tiel servi al interkompreniĝo inter la popoloj kaj al la paco. En la esperantlingva komunumo homoj konatiĝas kaj aprezas unu la alian ankaŭ trans ideologiaj limoj. La konvinko, ke en internaciaj rilatoj — laŭ la preamblo de la statuto de UN – oni rezignas pri perforto kaj militaj atakoj, ke oni konservas la pacon kaj akceptas la landlimojn kiel ili disvolviĝis, tio ekde ĉiam estas esenca ideo de la esperantlingva komunumo. Do ne estas mirinde, ke fruaj pacifistoj kiel Alfred Hermann Fried (Nobel-premio pri paco 1911) parolis Esperanton kaj aliaj subtenis ĝin. Dum la Malvarma Milito la Esperanto-asocioj estis inter la tre malmultaj, kiuj havis komunajn internaciajn asociojn de Oriento kaj Okcidento, per kiuj homoj el ambaŭ potencosferoj en regulaj renkontiĝoj lernis kompreni unu la alian.

Subpremado kaj Persekutado de Esperanto

Ekde 1933 Esperanto estis subpremata kaj persekutata en Germanio kaj en deko da aliaj landoj. Esperanto-organizaĵoj estis malpermesitaj. En Sovetunio granda proporcio de la Esperanto-parolantoj fariĝis viktimoj de la persekutoj de Stalin. Esperanto-laboro estis denove permesita nur dum la 1950-aj jaroj.

Unesko jam ekde 1985: Subtenu Esperanton!

Jam en 1985 la 23-a Ĝenerala Konferenco de Unesko petis siajn membroŝtatojn „subteni la enkondukon de studprogramo pri la lingva problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj altlernejoj”. Ni proponas sekvi tiun ĉi Unesko-iniciaton kaj starigi esplorojn pri Esperanto kaj ĝia lingvokomunumo ĉe altlernejoj.(2) Almenaŭ unu leciono pri Esperanto estu ofertata al lernantoj en lernejoj. Ni elkore invitas vin veni al internacia Esperanto-aranĝo kaj mem vidi la Esperanto- praktikon (kalendaro ĉe eventaservo.org 3).

La aldono enhavas pli detalajn informojn pri Esperanto, pri la Esperanto-praktiko, la stato de la angla kaj pri malĝustaj onidiroj.

Germana Esperanto-Federacio r. a. Kontakto:
Lu Wunsch-Rolshoven, gazetara reprezentanto,
lu.wunsch-rolshoven@esperanto.de

1.https://uepo.de/2022/12/16/esperanto-eine-von-sechs-sprachen-auf-spielbaellen-der-fussball-1weltmeisterschaft-in-katar/

  1. UNESCO, Records of the General Conference. Twenty-third Session. Sofia, 8 October to 9 November
  2. Volume 1. Resolutions, Abschnitt 11.11 Celebration of the centenary of Esperanto https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000068427
    https://eventaservo.org;

Aldono

Enhavo

  1. Esperanto-uzado hodiaŭ 5
  2. Kresko de la esperantlingva komunumo 5
  3. Pli rapida lernebleco de Esperanto 7
  4. Pli da kultura egalrajteco kun Esperanto 8
  5. Esperanto kiel komplemento al aliaj lingvoj 9
  6. Scienca esplorado pri Esperanto kaj ĝia lingvopraktiko. Esperanto
    kiel objekto de lingvistiko 9
  7. La stagnado de la disvastiĝo de la angla en la mondo 10
  8. Malegala distribuo de la kono de la angla 12
  9. Esperanto kaj aliaj lingvoj aldone al la angla 13
  10. Propedeŭtika utilo 13
  11. Sugestoj kaj petoj 14
    11.1.Sciencaj pruvoj por asertoj pri Esperanto 14
    11.2.Esperanto kiel natura lingvo ene de lingvistiko 14
    11.3.Esperanto kiel libere elektebla komplementa lingvo 14
    11.4.Lerneja leciono pri Esperanto 14
Kim HENRIKSEN kaj István SZABOLCS

Raportis István SZABOLCS, Komitatano A de Hungaria Esperanto-Asocio