Artikolo pri „La tragedio del’ homo” en la gazeto Sunday Times of Malta

La tragedio del’ homo – 5-a de marto 2023 The Sunday Times de Malto p.22. – gvida ĵurnalo en Malto. Artikolo en la angla, aŭtoro: Alfred Palma, poeto, tradukisto.

Imre Madách (1823-1864) estis aristokrata verkisto, poeto, advokato kaj politikisto kaj La tragedio del’ homo, drama poemo de ĉirkaŭ 4,000 linioj, estas lia ĉefa verko. Inspirita de ideoj el Goethe Fausto kaj Miltona Paradizo Perdita, ĉi tiu kolosa poemo estis ĉefe provokita de la tragikaj eventoj rezultintaj el la malsukcesita hungara liberecmilito de 1848/49, en kiu Madách suferis proprajn problemojn, malsukcesojn kaj familiajn perdojn. Hodiaŭ kiel ĉiam, ĉi tiu drama poemo estas en la centro de la hungara teatro. La tragedio del’ homo havas tri gravajn karakterojn: Adamo, Eva kaj Lucifer. Ĉiuj tri vojaĝas tra turniĝoj de homa historio kaj Lucifer senĉese provas konvinki Adamon, ke la vivo estas sensignifa kaj la homaro estas kondamnita.

Adam obstine persistas kaj, senzorge, pli kaj pli enprofundiĝas en gravaj historiaj eventoj, kun Lucifer fine aganta kiel servisto kaj konfidanto. Eva eniras pli malfrue en ĉiun scenon, ĉiuj 15 el ili, dum la dramo evoluas en kaj tra 10 historiaj epokoj.

Per sia traduko It-Tragedja-tal Bniedem, Carmel Mallia, poeto, aŭtoro kaj escepta esperantisto, montras sian bravecon kiel tradukisto. Ĉi tiu granda verko estis tradukita al Esperanto el la origina hungara de Kalman Kalocsay kaj el Esperanto al la malta de Mallia; ja, tio estis ne malgranda tasko.

Ĉi tiu poemo estas tre malfacila, kiel literatura verko mem, ankaŭ kiel teatra verko. Ĝi estis skribita en la 19-a jarcento; do, modernaj maltezaj vortoj devis esti sendanĝere tenitaj for, pro la konservado de historieco kaj teksta harmonio, atente evitante la arkaikece malmodernan stilon. La tradukisto plue havis la malfacilaĵon emfazi la cinikan kaj tre draman subtonon de Madách, ĉiam zorgante teni viva la tutan dramon en ĉiu linio, ĉiu vorto batas kaj frapas senkompate kaj senĉese en la originala teksto.

Kaj Mallia eliris el ĉio tio kun honoro. Vere, ĉi tiu drama kaj tre malfacila poemo estas unu el la ĉefverkoj de ĉiuj tempoj. Kiel ĉiuj aliaj verkoj, ĝi reflektas la homaron en ĝia frapa realo, en ĉiuj ĝiaj aspektoj, precipe en la tragikaj: iluzia flugo, sonĝo, nomata vivo, kiu alternas inter la korpa kaj la spirita, malĝojo kaj ĝojo, malespero kaj espero, fine kondukante al la neevitebla fino, lasante nur esperplenajn kaj konsolajn aspiradojn pri tio, kio eble (verŝajne) sekvos poste.

Pri la aŭtoro: Alfred Palma. Elstara malta poeto kaj tradukisto, kiu tradukis en la maltan la „La Dian Komedion” de Dante Alighieri. „ … ĉi tio estas verko farita kun granda zorgo kiu, konservante la klasikismon de la originala verso, vere elmontras en la malta la belecon de la originalo.” Profesoro Oliver Friggier.

’The Tragedy of Man’ – March 5, 2023 The Sunday Times of Malta p.22. Imre Madách (1823 – 1864)

Traduko de István SZABOLCS

Niaj pluaj artikoloj en la temo:

La tragedio de’l homo – dramo de Madách en la malta lingvo >>
La tragedio del’ homo – mesaĝo-raporto de Komitatano A de HEA >>