Recenzo pri la libro de Mark Haddon: La kurioza incidento de la hundo en la nokto

Mark Haddon: La kurioza incidento de la hundo en la nokto (2003)

Esperantigis Simon Davies
Eldonis en 2022 Esperanto-Asocio de Britio esperanto.org.uk

La tekston provlegis kaj lingve kontrolis Edmund Grimley Evans kaj Sten Johansson, kaj enpaĝigis Tim Owen

La matematikisto Eŭklido, en la III-a jarcento a.K., malkovris kaj pruvis bazajn trajtojn kaj ecojn de perfektaj nombroj. La fakto mem estas jam sufiĉe spirohaltiga – mi ne volas rompi la bonan etoson de la recenzo por ĝeni la legontojn per ’alta’ matematikaĵo. Sed estu preta renkonti kelkajn tiajn en la libro – ĉar ili formas nemalhaveblan parton de la rakonto…

Certas, ke por la 15-jaraĝa Kristoforo Beno – ĉefrolanto de la romano – kiu havas Asperger-sindromon kaj ŝategas ja matematikon – (tio estas la klarigo de la matematikaĵoj nemalhaveblaj, akompanantaj la intrigon) – , tio ne haltigus la spiron, kaj probable li ne estus tiel ekscitita kiel mi, li ne agitiĝus kvankam perfektaj nombroj estas rando-afero al primoj, sed ne aparte utilaj krom esti belegaj – kaj maloftaj kun multaj interesaj konjektoj pri iliaj ecoj – kiujn probable homoj malkovros neniam ( interalie tion ĉu ekzistas nepara perfekta nombro…)

Kvankam multe da aferoj estas misteroj, tamen por la racia Kristoforo evidentas: „Sed tio ne signifas ke ili ne havas solvon. Temas nur pri tio ke sciencoj ankoraŭ ne trovis la solvon. …”

Sed kelkfoje mistero ne estas mistero.

Scienculoj (R.May, G. Oster kaj J. Yorke) malkovris kial kaj kiam cikliĝas la bestonombro.

Malantaŭ la fenomeno – foje la bestoj fariĝas ĉiam malpli multaj kaj formortas aŭ post pligrandiĝo restas stabilnombraj aŭ la bestonombro fariĝas ĥaosa – kaŝiĝas ege simplaj matematikaĵoj.

„Tio signifas ke kelkfoje afero estas tiel malsimpla ke ne eblas antaŭdiri kion ĝi faros poste, sed ĝi nur sekvas ege simplajn regulojn. Kaj tio signifas ke, kelkfoje, tuta aro de ranoj aŭ vermoj aŭ homoj povas formorti nenial ajn, nur ĉar jen kiel funkcias la nombroj.” Kajf!

„… kaj la vivo ekzistas sur la Tero pro hazardo… kaj por ke tiu hazardo okazu en tiu aparta maniero, necesas 3 Kondiĉoj.

1. Aferoj faru kopiojn de si (oni nomas tion Replikado)

2. Ili faru etajn erarojn kiam ili faras tion (oni nomas tion Mutacio)

3. Tiuj eraroj daŭru same en la kopioj (oni nomas tion Heredado)

kaj tiuj kondiĉoj estas tre maloftaj, sed ili eblas, kaj ili kaŭzas la vivon. Kaj tio simple okazas. Sed ĝi ne nepre rezultigas rinocerojn kaj homojn kaj balenojn. Ĝi povas rezultigi ion ajn. …

Kaj al kredantoj je Dio ŝajnas ke homojn surterigis Dio, ĉar al ili homoj ŝajnas la plej bonaj bestoj, sed homoj estas nur bestoj kaj ili evoluos ĝis alispecaj bestoj, kaj tiuj bestoj estos pli inteligentaj kaj metos la homojn en bestoparkon, kiel ni metas ĉimpanzojn kaj gorilojn en bestoparkon. Aŭ ĉiuj homoj estos trafitaj de malsano kaj formortos aŭ ili kreos tro da poluo kaj mortigos sin, kaj poste ekzistos en la mondo nur insektoj kaj ili estos la plej bonaj bestoj.” Kajf!

Kristoforo aranĝas la mondon ĉirkaŭ si tute racie, objektive. Ĉu fantazio mankas al li – mi dubas , sed definitive tio ludas ian alian rolon.

Li havas fotografistan vidon kaj memoron – ĉiam ĉie li certigassin sciante ĉion pri la ĉirkaŭaĵo kaj cirkonstancoj – por ekzemplo li ’fotas’ la nubojn, la ĉielon kun steloj kaj aldonas komparajn bildojn por rememori – ĉar rememori estas probable unu el la plej gravaj aferoj por li kaj li ĉiam bezonas scii ankaŭ la precizan horon pro tio neniam lasas iun ajn forpreni de li la brakhorloĝon.

La imago estas kunligita ĉefe kun sciencaĵoj. Li ŝategas la vidbendojn pri la sekretaj lokoj de la supraĵoj de la Tero, malfacile atingeblaj kiel la marfundo, „kaj mi ŝategas imagi ke mi trovas min tie kelkfoje, en sfera metala submarŝipo kun fenestroj 30 cm dikaj por ke ili ne implodu sub la premo. Kaj mi imagas ke mi estas la sola persono en ĝi, kaj ke ĝi estas tute ne ligita al ŝipo, sed ĝi kapablas funkcii per la propra energio kaj mi povas regi la motorojn kaj moviĝi sur la marfundo ien ajn kien mi deziras, kaj oni neniam trovos min.” Kajf!

Ankaŭ mi havas vidon de fotisto, almenaŭ tion mi pensas pri mi mem, kaj mi ekkalkulas ĉion. Pro rutino, kutimo aŭ io alia, mi ne plu scias. Mi ankaŭ praktikaĉas. Mi vidas konstruaĵon kaj mi povas diri kiom da fenestroj ĝi havas nur rigardante ĝin. Aŭ kiom da vagonoj havas la vartrajno rapidege preterveturinta— ĉiukaze, mi estas ŝatanto de trajnoj de mia infanaĝo kaj la nura bruo, kiun mi povas elteni, estas la klakado de la trajnaro sur la reloj krom la ondoj de la maro kiel ili impetas marborden. Nun mi havas senpagan bileton, mi povas vojaĝi per trajno kiam ajn mi volas. Tamen Kristoforo ne kalkulas tiel kaj ankaŭ ne ŝatas la trajnon, ĉar li ne povas elteni multajn homojn ĉirkaŭ si en sama malgranda spaco.

Kristoforo havis en sia poŝo svisarmean tranĉilon kun 13 elementoj inter kiuj estis dratnudigilo kaj segilo kaj dentopikilo kaj pinĉileto.

Kiam li sentis sin en danĝero li ŝovis la manon en la poŝon kaj forte tenis la tranĉilon – tiam malfermite – eventuale por defendi sin.

Li malŝatis se iu tuŝis eĉ prenis lian brakon. Ĉefe se tio okazis en fermita malvasta spaco.

Kristofero ne ekkalkulas aferojn, li nur kalkulas. Kompreneble, ne simple. Li kalkulas potencon aŭ rangigas nombrojn, aŭ eble li revivigas la sinsekvon de nombroj Pi en sia cerbo, ĝis kvardek pozicioj post la komo, eble eĉ pli longe ol kvardek, multe pli longe… kaj li kalkulas ofte por malstreĉiĝo.

La kurioza incidento de la hundo en la nokto estas krimromano.

Ĉiuj ĉeestas: viktimo, murdinto, detektivo (Kristoforo mem), kiu similas al Ŝerloko Holmso kiu „havis, ĝis tre rimarkinda grado, la povon laŭvole malkroĉi sian menson”.

Kaj ankaŭ kiel krimromano ĝi bonas.

Mi ŝatas krimromanojn – diras Kristoforo „En krimromano pri murdo iu devas malkovri kiu estas la murdinto, kaj poste kapti tiun homon. Temas pri enigmo. Se temas pri bona enigmo, oni kelkfoje povas malkovri la solvon antaŭ la fino de la libro.” Kajf!

Nu , sincere mi ne povis eltrovi la finon de la romano, sed, jes, la enigmon. Plie mi dirus, tio ne estis vera enigmo, kaj la krimromana parto finiĝas multe pli antaŭe ol la fino de la rakonto, sed ne la aventuroj de Kristoforo.

Tamen la romano ne estas ‘proprasenca.

Kristoforo diras: „Mi ne ŝatas proprasencajn romanojn. En la proprasencaj romanoj homoj parolas jene: „ Mi estas vejnita per fero, per arĝento kaj per strioj el ordinara koto. Mi ne povas kunpremiĝi en la fortan pugnon, kiun firmigas tiuj, kiuj ne dependas de stimulo.”Kion tio signifas? Mi ne scias, Nek Patro. Nek … Mi demandis ilin…” Kajf!

Kara Legonto!

Mi nepre montru tri pliajn fragmentojn.

Iu samstratulino volas gastigi Kristoforon per iu kuko:

„Mi ne scias kio estas batenbergo.

Ŝi diris: Ĝi estas speco de kuko. Ĝi havas kvar rozajn kaj flavajn kvadratojn en la mezo kaj ĝi havas marcipanan glazuron ĉe la rando.

Kaj mi diris: Ĉu ĝi estas longa kuko kun kvadrata transversa sekco dividita en samgrandajn kvadratojn alterne kolorigitajn?

Kaj ŝi diris: Jes, mi supozas, ke oni povus verŝajne priskribi ĝin tiel.” Kajf!

La alia estas iu konversacio inter Kristoforo kaj najbarino.

„Ĉu vi diras la veron, Kristoforo?

Kaj tiam mi diris: Mi ĉiam diras la veron.

Kaj ŝi diris: Mi scias, Kristoforo. Sed kelkfoje ni malĝojas pro io kaj ni preferas ne diri al aliaj homoj ke ni malĝojas tiukiale. Ni preferas ke tio restu sekreta. Aŭ kelkfoje ni malĝojas sed ni ne vere scias kial ni malĝojas. Do ni diras ke ni ne malĝojas, Sed ni ja malĝojas…” Kajf!

Kaj la tria:

„… kiam la polico eltrovis ke ŝi ( la najbarino ) mensogis, ŝi iros al malliberejo. Ĉar diri mensogojn pri homoj nomiĝas Kalumnio.”

Jes, sed Kristoforo veŝajne ne konsideris la pezon de la eldiritaĵoj, oni devus do konstrui malliberejojn se oni komencus– konsekvence – enprizonigi obstinajn, kutimajn, ĝisostajn, senkompatajn, malkompatajn kaj malbenitajn kalumniulojn.

Patro de Kristoforo kutimas diraĉi, aldonante preskaŭ al ĉiuj siaj sentencoj: Fek!

Por la celo de la recenzo mi ekŝatis kontraŭbalanci tion per la multe pli deca : Kajf! Por esprimi senton de plaĉo, ĝojo, kontentiĝo, sento de bono kaj belo. ( la vorteto devenas el la rusa lingvo ) Priatentu! Io kiel ’malkajf’ ne ekzistas!

Oni diras, ke se estas malgranda infano aŭ hundo en la filmo, tiam tio jam estas garantio de sukceso, tio jam estas duono de la sukceso. Nu, estas hundoj ĉe la komenco kaj ĉe la fino de ĉi tiu libro, kaj iliaj kontribuoj al la rakonto estas signifaj.

Mi plenkreskigis tri infanojn, ili estas nun jam pli ol tridek jarojn aĝaj, mi pensis, ke mi nun povas jam havi hundon, sed tiam mi decidis favore al la Esperanto-movado kaj mi fariĝis movadulo. Eble mi devintus ja akiri plie hundon?!

Arbuto

42 – kiel vaste konata – tio estas la respondo al la demando pri la vivo, la universo kaj ĉio.Kaj probable prave, ĉar antaŭ nelonge novaĵoj aperis en scienca ĵurnalo ke fakte la nombro 42 ĉeestas en multaj sciencaj fundamentaĵoj de la vivo. Sed tio povas esti falsa novaĵo kiel tiom da aferoj hodiaŭ. Ĉiuokaze estus bizare ĉar laŭ la antaŭdiroj kiam oni trovos ĝin – la respondon, la Mondo tuj detruiĝos kaj pereos…

Iel ajn mi preferas tamen 27. Jes, dudek sep, kiu ne estas perfekta nombro ĉar por esti perfekta nombro mankas unu, ĉar 28 estas jam perfekta nombro, 27 do ankoraŭ ne estas perfekta, kaj la nombro 28 estas la dua – post 6 – en la vico de perfektaj nombroj….

En matematiko, aŭ pli precize en aritmetiko, perfekta nombro estas tiu pozitiva entjera nombro n, strikte pli granda ol 1, kiu estas precize la sumo de la nombroj per kiuj ĝi estas dividebla, krom la nombro mem. Ekzemple 28 krom si mem estas dividebla per: 1,2,4,7 kaj 14 kaj se vi adiciastiujn nombrojn la sumo estas: 1+2+4+7+14 = 28 t.e. la nombro mem, kaj pro tio oni nomas ĝin perfekta.

Sed mi ŝatas la nombron 27 interalie ankaŭ pro tio ke la plej bona temperaturo de la maro estas ĝuste 27, kaj ĝi atingis tion ĝuste kiam mi skribas la recenzon… – kajf!