Vojoj al la pinto de Fuĵi-monto – nova libro de dr-o Gábor Márkus

Jen nova, elstara libro de d-ro MÁRKUS Gábor: Vojoj al la pinto de Fuĵi-monto (Kiu religio estas la vera kaj kia estas Dio, se estas Dio?) – En la serio Esperantlingve ĉirkaŭ la mondo.

Won Daewon (圓大圓): Vojoj al la pinto de Fuĵi-monto
ISBN 978-963-571-506-0
Ĉiuj rajtoj rezervitaj! © Dr. Márkus Gábor, 2024
Lingve kaj enhave kontrolita de 최대석 (Ŝtonego)
Eldonis Hungaria Esperanto-Asocio, 2024
Presis: Vareg Hungary Kft., Budapest

D-ro Márkus prelegas en Koreio

D-ro MÁRKUS Gábor, la aŭtoro de la eseo, diplomiĝis en hungara universitato dum la komunisma periodo. En tiu tempo, li studis ateismon kaj dialektikan materialismon, ĉar tiuj estis devigaj temoj en ĉiuj universitatoj en orienteŭropaj landoj. Li poste faris esploradon kiel parto de sia doktora programo en Nanzan Universitato, katolika universitato en Nagoja, Japanio. Post doktoriĝo, li instruis eŭropajn kulturon kaj lingvojn en Indramang Daehak, privata universitato fondita de 1200-jara korea budhisma templo. Li ankaŭ prelegis ofte ĉe Oomoto, ŝintoa organizo en Kameoka, Japanio, kaj ĉe multaj konferencoj en Jerusalemo/Israelo, same kiel en Aŭstralio kaj multaj aliaj landoj en Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Azio.

Ekde 2012, li estas regula parolanto ĉe la internacia meditada renkontiĝo de la ŭonbulana religio en Koreio, kaj en 2023 la Granda Darma Majstro de la organizo donis al li la nomon WON Daewon. Ekde 2022 li estas membro de la Revizia Komitato de IKUE (Internacia Katolika Esperanto-Asocio). Dum siaj vojaĝoj tra la mondo, li ekkonis la pensmanieron, mondkoncepton kaj religiajn tradiciojn de diversaj popoloj. En ĉi tiu eseo, li resumas siajn spertojn kaj provas respondi la demandon: kiu estas la vera religio? Indas legi.

Budapest, December 28, 2023
D-ro MOLNÁR Lajos

Vi povas legi la libron sube, aŭ vi povas elŝuti ĝin el la serviloj de

Hungaria Esperanto-Asocio
Verkoj.com

Legi la libron ĉi tie:

Interna harmonio kaj ekstera paco – de d-ro MÁRKUS Gábor >>