Romano de Attila Salga: Esperiganto

Originala titolo: A reménygyújtogató
Tradukis el la hungara: Jozefo Horvath
Ĉiuj rajtoj rezervitaj, inkluzive ĉiajn multobligojn, kopiojn kaj publikigojn

Eldonis: Hungaria Esperanto-Asocio
Respondeca por la eldono kaj redakto: Jozefo Horvath

ISBN 978-963-571-499-5

© Salga Attila, 2020
© Hungaria Esperanto-Asocio, 2020

Hungaria Esperanto-Asocio, 2020
Magyarországi Eszperantó-Szövetség
Presis: Milaprint Kft., Győr (Hungario)

Pri la aŭtoro, Attila Salga >>

Esperiganto okazas en dek landoj, kie la ĉefheroo disvastigas esperon pri riĉigo, kapitalo, naftoproduktado kaj aliaj…
– Do mia nomo – laŭ la vizitkarto – estas Tasilo Melĥioro Horváth de Beöháza. Mi estas brazila-hungara-rumana aristokrato, devenas el grafa familio. Mi studis en Parizo, Londono, Novjorko, Romo juron, ekonomikon, prospektoradon, financojn, komercon kaj diplomation. En Rumanio, Ploiești mi kun mia onklo, grandduko Ghyka posedas ĉiujn naftoputojn ĉe la Nigra Maro. En Brazilo mi posedas signifajn kafo- kaj tabakplantejojn, prilaborajn fabrikojn, eĉ lastatempe mi fariĝis posedanto de naftokampoj en Gran Chaco. En la ŝtato Rio-de-Ĵanejro mi fondis kune kun la registaro bankon. Niajn akciojn ni vendas en la tuta lando. Ivar langoklakis kaj kontente komplimentis.
– Jen, jen! Bone vi faris! En tio estas estonteco! El mia teko mi elprenis tri ornamitajn akciojn, kies valoro estis po 1.000.000 milrejsoj.
– Kara amiko! Permesu al mi, ke signe de mia alta estimo mi donacu al vi ĉi tiujn akciojn. Konsideru ilin kiel signon de simbola respekto, ja la veran oni ne povas, nek eblas esprimi per mono. Ĝin oni devas senti. Ĉi tie, interne…
Mi montris al mia koro. Ĉi tiu grandpeca dikulo emociiĝis proporcie al sia pezo.
– Negoco kaj amikeco kune! Malofte ili kuniras. Dankon.
Ni intertintigis la glasojn. Poste li akceptis la aĉetprezon por la du gazetoj.

Enhavo

  1. Heredo kaj renaskiĝo
  2. Riĉiĝo
  3. Rio-de-Ĵanejro*
  4. La sentalenta aktorino
  5. Nafto estas kaj malestas
  6. Simio, mono, virinoj
  7. Aresto kaj sanatorio
  8. Postlasaĵo de la infantino
  9. Kompano de la alumetfabrikisto
  10. La flamo de espero flirtas

*Rio-de-Ĵanejro estis la plej sopirata sonĝo de nia ĝisnuna vivo.
Ni alvenis en la regnon de eterna somero. La tropikoj signifis por
ni la Paradizon – la surteran edenon, kie forestas zorgoj, kaj kie
oni ĝoje kaj ridetante plenumas memvolan laboron. Ni esperis,
ke surbaze de mia prestiĝa rango kaj nia riĉo multaj riverencos al
ni. Kompreneble, ankaŭ ni riverencadis; aparte kiam ni kontaktis
homojn, kiuj helpus nin ĉiam pli alsupri la rangoŝtuparon.

3. Rio-de-Ĵanejro

Vi povas ekhavi/elŝuti la romanon de Attila Salga senpage
– el la servilo de Hungaria Esperanto-Asocio esperante, klaku ĉi tien >>
– el la servilo de Hungaria Elektronika Biblioteko hungare (A reménygyújtogató), klaku ĉi tien >>