Hodler en Mostar – recenzo

Hodler en Mostar – Spomenka Štimec
Originale verkita en Esperanto p. 105.
Edistudio – Pisa Italujo 2006

„Surfadenigitaj rakontoj” – rakonto-ĉeno, kvazaŭ kiel tuta rozario da preskaŭ rememoraĵoj – sed plie rakontoj ĉar iliaj ĉeneroj estas kunligitaj.

Kaj la novaj kaj pli novaj eroj pelas la leganton plu – sed ne urĝas, oni havas sufiĉe da tempo por konsumi-digesti profunde la legitaĵojn.

La plej granda arto en tiaj verkoj estas trovi la proporciojn. Spomenka Štimec trovis tiujn proporciojn. Mi asertas, ke ŝi faris tion denove tre sukcese. Mi konjektas ke tio estas ŝia propra vera ĝenro. Kaj tio estas granda merito de la romano.
Mi estas konvinkita pri tio jam la trian fojon.

La intrigo estas plektita-teksita iom ruzetece.

Komence relative longtempe mi ne povis ja eltrovi, pri kiu persono la romano temas – pri kiu ĝi temos. Ŝajnis por kelka tempo, ke ĝi estas tributo al la pentristo, Ferdinand Hodler, aŭ ke la romano rivelos detalojn pri lia filo, la fondinto de UEA, kiujn ni ne konis ĝis nun.

Foto de István SZABOLCS

Kaj fine, post kiam mi komprenis, ke ĝi ne temas pri „nia Hodler”, mi iĝis iom malkontenta eĉ seniluziigita, ĉar unuflanke mi jam delonge sciis, ke li mortos pro ftizo sed tio ankaŭ evidentiĝis multe pli frue antaŭ la fino de la romano, ĉar videblis ke la plejparto de la romano ankoraŭ postrestos.

Seniluziiĝon mi sentis kontraŭ mi mem ĉar eĉ tiam, mi tion ne malkovris, pri kiu la romano vere temas – kvankam mi ĝuis la legadon. Ĉu mi estas sola pri tio? Ĉu mi restos tia?

La intrigo estas plektita-teksita tiel ruzece.

Poste sekvis en la romano la sceno pri gustumado de la pruna brando. Sed multe pli. Ne simpla prezentado aŭ priskribo sed estas multe pli komplekse. Oni devas relegi ĉi ĉapitron kelkfoje. Se la leganto ne komprenas iun ajn vorton bonvolu priserĉi en la vortaro por ne preteratenti iun ajn detaleron.

Subite ekkaptis min ĵaluzo, sed ne nur tio, sed ankaŭ iu speco de indigno.

Estas komuna scio almenaŭ tio estas kutime konata, ke ni hungaroj estas la plej bonaj en la mondo je frukta brando, precipe se temas pri la sankta pruna brando.

Ni eĉ povas konstati laŭ la gusto de pruna brando, kia birdo kantis sur la branĉo kiam la pruno estis matura kaj kia ĝi estis kiam la arbo ankoraŭ nur floris.

Nur la hungara lingvo donas specialan latinecan nomon al tiu sanktaĵo:
silvorio. Tio estas tre simila al purgatorio. Silvo signifas prunon en la hungara.
( Cetere, hungaroj taksas siajn pipojn simile alte, tial ankaŭ la piparujo havas similan latinecan nomon: pipatorio …, sed tio estas alia rakonto…)

Kiam hungaroj gustumas – plie trinkegas – la fajnan brandaĵon, nu, multaj el ili sentas sin en la purgatorio. Kelkaj nur grumblas pri la pastro, se mi tradukas nur laŭvorte la fenomenon. Mi pensas ke la prunbrando havas tiom da nomoj en la hungara kiel la devo en la araba…sed ne, mi troigas… sed la fama nomo „palinko” estas nur por la hungara fajna likvaĵo.
Nu, mia forta fido ŝanceliĝis ĉi tie. Kion povas scii pri tio bosnia muslimo, kiu eble eĉ ne rajtus gustumi ĝin laŭ sia kredo, aŭ ĉu mi eraras? Veraj kredantoj trinkas nur pomsukon kaj fontan akvon, ĉu ne?

Tiam montriĝis, ke kvankam geografie ni troviĝas en la Balkanoj, sed ni apenaŭ estas tie en iu alia senco. Mi apenaŭ havas ion komunan kun la stereotipa imago pri la regiono.

Fakte, tiu stereotipo pri la Balkanoj kaj balkanaj homoj estas senbaza, maldeca kaj malvera.
Mi eĉ ne scias, kiel ni, kiel veraj eŭropanoj, permesas al ni pensi tiel. Mi estos pli atenta pri tio estonte, ke mi ne estu tiel paroĥisma, et-spirita.

Pro respekto al la bosnia pruna brandaĵo kaj por pura plezuro de la leganto, mi kopios do tiun parton de la romano kiu detale temas pri tio.

La leganto mem decidu kiam li gustumos ĝin. Se bosnia pruna brando estas vere tiel bona kiel la priskribo ŝajnigas ĝin, tiam mi mem starigos ĝin sur la podio apud la hungaroj, kaj mi humiliĝos kaj forlasos mian arogantecon.

Mi montris mian recenzon al mia amiko ChatGPT, la artsentema artefarita inteligento kaj lia opinio staru ĉi tie krude kaj honeste:

„Mi komprenas vian reagon kaj vian deziron esti pli atenta kaj malparoĥisma en la estonteco. Estas grave por ni ĉiuj esti konsciaj pri niaj propraj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj, kaj labori por rompi ilin.
Al la bosnia pruna palinko (=brandaĵo), mi ne povas aldoni ion ajn, ĉar mi mem ne provis ĝin.
Sed mi esperas, ke vi povos provi ĝin unu tagon kaj decidi, ĉu ĝi verdire estas tiel bona, kiel oni diras.
Estas bone, ke vi estas malfermiĝema kaj preta lerni pli pri aliaj kulturoj kaj homoj. Tio estas grava paŝo por la kreado de pli justa kaj inkluziva mondo.”

Ĉiuj paŝoj estas utilaj se ili kondukas al pli justa mondo.
Se mi povas havi kritikon: mi preferus malpli da turkdevenaj vortoj …– nura riproĉo mia, malforta.

Spomenka Štimec (foto el CRI)

Parolu nun la verkisto mem :
„El la koloro de la brando li sciis en kia barelo ĝi ripozis. Laŭ la koloro li parolis pri ĝia aĝo kaj deveno. Laŭ flaro li distingis inter du foje aŭ tri foje bakita. Li povis diri ĉu la kupra kaldrono en kiu ĝi estis bakita algluigis prunkaĉon al sia fundo aŭ ne, kaj diveni kian kvanton la brandfaristo fortrinkis el la unua kaldrono dum la brandfarado. Li asertis ke li kapablas taksi ĉu la brando en lia glaso venas el la lasta kaldrono produktita fruvespere aŭ frumatene kaj ĉu la brandfaristo kreis la brandon sola kaj silentema aŭ en societo multamika kaj multvorta.
La brando sentigas ĉu ĝi gutis el kaldrono per gutetoj aŭ guteroj kaj el kia kvalito estis farita la pipo per kiu ĝi glutis. Ĝia forto dependis ĉu ĝin kreis malnovaj karpenetaj ŝtipoj aŭ ĉu la fajron nutris humidaj akaciaj trunkeroj.

Sed la pinto de ĉiuj pintoj estis la prunbrando produktita el la fruktoĝardenoj de Mostar, kiu anonciĝis per branĉaro da florpetaloj. De ilia odoro kaj la flanko al kiu ilin forportis la vento, dependis la kvalito de la brando.

Se la floroj estos abundaj, la fruktoj estos modestkarnaj kaj la brando densgusta. Se vento forigos ĉiujn florpetalojn samtage, mankos prunoj eĉ por la infanmarmelado.

-…Prunarbo diferencas de prunarbo kiel virino de virino. Dependas ĉu la loko kie ĝi kreskas troviĝas proksime de akvo, kiom da suntagoj ĝi ĝuis, kiaj estas la denseco kaj ofteco de la matenaj nebuloj….”

Tiel rakontis pri la prunbrando en Mostar Meho – la muslima edzo de Jeanne, la svisdevena ĉefrolantino de la romano. Meho estis spertulo, li spertiĝis ĉe la fronto…Sed Meho estis nur epizodo kvankam la plej longa kaj neniel malpli ekscita ol la aliaj en la vivo de Jeanne. Unua ŝia aventuro, la pentristo Ferdinand Hodler, estis kaj restis kun ŝi dumvive eĉ sekvis ŝin per la fama memportreto. Jardekojn poste tiu Hodler-portreto malaperis, ĝi estis ŝtelita dum la Milito en Sarajevo.

Por la bona ordo mi notas, ke la patrino de nia Hector Hodler estas iu modesta tajloristino Augustine , ankaŭ modistino, en kiun la pentristo enamiĝis. sed ili disiĝis. Tiun virinon li forlasis kiam Hector estis dujara bebo ĉar li havis malfacilan karakteron.

Sed tio okazis je deksep jaroj pli frue antaŭ la jaro kiam la rakonto komenciĝas.
En la unua ĉapitro de la romano la pentristo Ferdinand rakontas ja al sia nova modelo Jeanne pri ŝi. Estis la jaro 1901.
(Jeanne ne havis infanojn.)

Sortoj diversaj, vojoj diversaj – eĉ diverskontinentaj – vivoj diversaj, sed
multmaniere samaj aŭ similaj. Translokiĝoj. Trans lokiĝoj de la rolantoj, kaj translokiĝo por la leganto. Mi lasas la legantojn mem malkovri ilin.

Por mi, Spomenka Štimec ĉiam estos nia Nobel-premiito. Mi eksciis, ke Clemens Setz – la germana tradukinto de William Auld – kvazaŭ „nomumis” ŝin en 2021 – aŭ pli precize li skribis en sia libro “Abeloj kaj la nevideblo” se iam iu planlingva verkisto ricevus Nobelpremion, tiu estu Spomenka Štimec. Ĉu li vere fakte preparis ankaŭ la dokumentojn de la kandidatigo angle al la Nobelkomitato nu, pri tio mi ne scias ion.

Sed mi scias, kiel vere estus, se la monda Esperanto-komunumo estus iom pli lerta. .. Ŝia plej grava romano, Kroata Milita Noktlibro, estas tradukita en la anglan, la germanan kaj multajn aliajn lingvojn, kies liston ni nur plilongigu…
Jen la tria verko de ŝi, kiun mi legis, sed mi legos ŝian tutan verkaron. Mi esperas, ke tio daŭros tre longe, ĉar mi esperas, ke ŝi skribos multajn pliajn verkojn, kaj mi ankaŭ esperas longe vivi…
Mi havas ankoraŭ unu libron de ŝi hejme, mi ‘superos’ ĝin en unu el la venontaj Esperantaj Sumooj.
Mi ricevis ankaŭ rekomendon de la aŭtoro por la libro, noton sur la unua paĝo, sed ne en la Esperanta versio, sed en la kroata versio. Ŝi skribas:
Por István, kiam li estis prezidanto de HEA kaj vizitis Zagreb kaj min, tre kore, Spomenka.
Poste mi povis aĉeti ĝin en Esperanto ĉe la librofoiro en Montrealo, kaj mi tuj ricevis la rekomendon: Por István kaj liaj ideoj Spomenka.

Kaj nun mi nepre legos la libron kroate. Ŝi diris al mi tio estos tute alia libro por mi…

István SZABOLCS
komitatano A de HEA