Via nomo – Plena filmo en Esperanto

Jen informigo pri bonega iniciato: animacia filmo en Esperanto, Via nomo.

Micuha estas knabino, kiu plendas pri la kampara vivo, kiun ŝi havas apud sia fratineto, sia avino kaj sia patro, severa urbestro kiun ŝi malofte vidas. La folkloraj vivkutimoj de la familio malplaĉas al ŝi, pro ke ŝi revas pri la mirinda grandurba vivstilo.

Aliflanke, Taki estas lernejano trafita de la monotoneco de sia urbo, Tokio. Li loĝas kun sia patro kaj pasigas sian liberan tempon umante kun amikoj kaj laborante duontempe en itala restoracio.

Unu matenon Micuha vekiĝas en la korpo de Tokia junulo, kaj Taki vekiĝas kiel mezlerneja ino, kiu loĝas en montara urbeto nekonata por li. Kiu sekreto kaŝiĝas malantaŭ la interŝanĝoj de du nekonatoj, kiuj serĉadas unu la alian?

Informiĝi pri la filmo, spekti aŭ elŝuti ĝin >>