Vojaĝo en la landon de Pruntitaj Veroj

Anstataŭ kutima resuma prezento, mi entreprenis alian manieron por servi la leganton kiu kun plezuro faras eksterordinarajn ekspediciojn en la mondo de la literaturo, en la mondo de originalaĵoj. Mi elektis el la novelaro la noveleton titolitan : „Pruntitaj veroj”. Ĝi estas nur kelkajn paĝojn longa tamen preskaŭ la plej kompleksa novelo, kiun mi iam ajn legis. Mi povas priparoli nur miajn sentojn kaj pensojn pri – kaj parte pruntitajn el – la novelo Pruntitaj Veroj, ĉar mi eble ne malkaŝis ĉiujn „tavolojn” de ĝi.

Pruntitaj Veroj

Post ĉirkaŭ dek kvin longoj ĉio evidentiĝis, »ljubica« signifas »violo«, sed ne sole. Mi naĝis surdorse kiel ĉiam, mi sentis jam ties mankegon de tri semajnoj. En la pasinteco, mi eĉ mezuris la daŭron de la tempo per naĝlongoj. Mi ĉiam demandas min, ĉu mi jam naĝis tian distancon kemi povintus atingi la Nigran Maron. Mi venas ĉi tien de dudek jaroj, po kvindek fojoj en jaro, sed nun ĉi-foje mi finfine seniluziiĝis ekkonsciinte, ke mi eble eĉ ne atingis Titelon, kie la akvo de Tibisko estas absorbata de Danubo.

La naĝejo estis nekutime varma. Ĝia surfaco vaporis kiel la varma akvo en lia taso sur la teraso de la kafejo. Mi ne vidis kio estis en ĝi, ĉu kafo aŭ teo. Mi naĝis plu surdorse kiel ĉiam. Lakta blankaĵo nebulis super mi. Profunda, fekunda ĉielfundo. Nenia mistero estis kirliĝanta en ĝi, nur la homogena materio interplektita en unu dimension. Mi iĝis ekspansiema kun la materialo. Tiam ankaŭ ekpluvis iom. Akvo ĉirkaŭprenis min de ĉiuj flankoj, kiel en utero. Fingroj blinde sed pensoj rekonante palpadis.

– ‘Gospodjo’ (Sinjorino), se validas io, ĉio iras kun pasio!

Mi frapetis en la akvon kaj tiris ĝin malantaŭen forte per ambaŭ brakoj. Jen mi naĝis kiel velŝipo. Mi ne povis vidi la horloĝon kaj mi ne plu kalkulis la longojn. Eta miopa donaco, oni vidas nur aferojn proksime al si. Ĉio iĝis proksima. Post dek kvin longoj ĉio klariĝis. Kaj mi estis sur la teraso de la kafejo, kaj en la naĝejo. Mi malfaldadas la stakojn da tavoloj, ĉiujn fadenojn unu post la alia, ĉiujn sekretojn kaŝiĝintajnkaj kaŝitajn en la sakon, kiu estis tiel terure profunda …

– Gospodjo, dankon pro la Sadler-poemo! Mi ne renkontis ĝin antaŭe kaj mi bonŝancis trovi rete kelkajn pliajn kune kun iliaj tradukoj.

„… Vi feliĉigas min, kiam ajn en mia hejmo vi demetas la ŝuojn, kvazaŭ vi serioze planus resti. Kaj, kiam vi tamen pluvojaĝas, vi sendas kartojn, kvazaŭ vi kredus, ke disde vi mi efektive ekzistas…”

Ĉiuj sekretoj en via sako kaj en la vaporo super lia taso. Fingroj blinde sed pensoj miaj rekonante palpadis, foliumante kaj sekciadante plu.

– Gospodjo, ĉu »ljubice« signifas »mia kara«?! – krom vokativo …

„…Vane mi volas vin plenatenti. Io devigas min daŭre silenti.

Difektita, pro frua tordo, Amflustras mi al fermita pordo.

Ek, presprovaĵoj! Jen optativo. Demandosigno.

Kaj malkursivo. Ĉi tie devus esti minusklo.

Fermitas fenestro. Grizas krepusko.”

„Gospodjo, vi nomas lin murdinto, »ubice« ! – pro la malfermita de li fenestro pri kies ekzisto vi ne konjektas, ĉu ne?”

Ne la violo, sed la karulo rimas kun la murdinto, »ljubice kaj ubice”, kaj la pruntita vero farfinas kaj finfaras. Vi lasas lin kredi pri la violo…

Mi lasas miajn pensojn vagadi, barakti kaj improvizi kiel ili rilatas al la temo aŭ gvidate de la humoro kaj etoso, ne ĝenante min kiam interrilatoj striktaj ne ekzistas, nur sentoj kuntenas ĉion. Mi apartenas do al du lingvoj. Al ambaŭ lingvoj. Al ĉiuj lingvoj. Mi kutimas lerni lingvojn komence sole per lernolibro. Post olmi prilernis kelkajn efektajn esprimojn, uzatajn ne tro ofte tamen ĉiutage, kiel ‘uzalud’ (=vane) kaj ‘katkad’ (=fojfoje) mi tuj komencis provi ilin ambiciante ion multe pli.

– Gospodine, dobro je jer Hrvatski jezik je najljepši jezik na svijetu! (=Sinjoro, estas bone, ĉar la kroata estas la plej bela lingvo en la mondo!) Jen kiel oni laŭdis min ĉe mia unua provo.

Oni vivas el pruntoj – kaj el pruntitaj veroj. Mi apartenas nun al ĉi tiuj ‘oni’.

-Gospodjo, estis bone lasi la ammortiginton iri al sia insulo!

Li prialmozis sian liberon, kaj tuj li forveturas.

Por la loĝantoj de la „ĉeftero”, kiuj vivas en ambaŭ lingvoj, kaj eble en pli ol du, restas sole vidi aferojn proksime kiel miopuloj povas bone vidi ilin.

Maldika kablo kuranta en vasta izolaĵo inter la ĉeftero kaj la insulo eĉ povas liveri mesaĝojn de realaj veroj. Interŝanĝe.

Morgaŭ denove iros en lernejon por instrui mia edzino, longe malsana en la aŭtuno, kiel ververa virviro sen provbuŝplena odoro mi atendos ŝin per kiso enporde.

Libro titolita „ Vojaĝo al disiĝo” – 22 noveletoj de Spomenka Ŝtimec.
Verkita meze de la okdekaj jaroj antaŭ ŝia ĉefverko : Kroata Milita Noktolibro.
Sed jam en tuta rego de la lingvo kaj plene armita, kiel matura verkisto.
Mi demetis la libron satsate plena de literatura travivaĵo.

István Szabolcs

La libro aĉeteblas ĉe retbutiko de HEA >>

Esperanto-Sumoo kaj recenzoj (klaku la bildon)