Universala medicina interpretisto, tradukhelpilo per Esperanto

Jam pasis unu jaro ekde la komenco de la nuna rusa-ukraina speciala operacio, kaj neniu vidas la finon de tiu ĉi milito. Por helpi la ukrainiajn rifuĝintojn kaj ĉiujn medicinistojn, kiuj prizorgas ilin, nia internacia laborgrupo pretigis la esperantan-slovakan-ukrainan, esperantan-portugalan-ukrainan kaj albanan-esperantan-ukrainan medicinajn interpretistojn / tradukhelpilojn, kiuj belege demonstras la neŭtralan ponto-lingvan rolon de Esperanto.

Nia karega, flandria amiko ĵus pretigis ankaŭ la flandran-esperantan-ukrainan version.

Dankegon al li kaj al ĉiuj niaj karaj samideanoj, kunlaborantoj!

Ni proponas tralegi la postparolon sur la lasta paĝo.

Ĉi tiuj medicinaj interpretistoj / tardukhelpiloj, kiel donacoj de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, pretiĝis surbaze de la eminenta libro de kolegoj d-ro Gert Hoyer kaj d-rino Uta Hoyer: Ärztlicher Dolmetscher, 2., erweiterte Auflage, Johann Ambrosius Barth, Leipzig.

Dankegon al la grandanimaj aŭtoroj, kiuj permesis al ni la uzadon de la esperantlingva teksto!

La libro – eble ankoraŭ – estas aĉetebla helpe de musklako ĉi tie.

La angla, araba, bulgara, ĉeĥa, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, pola, rumana, rusa, sveda, serbo-kroata kaj turka tekstoj de la supre menciita libro kaj de ties 3-a eldono: Ärztlicher Dolmetscher, Praktische Übersetzungshilfen für Ärzte in 16 Sprachen, 3. Auflage, Springer-Verlag, Berlin-Heidelberg, 2016., ebligas la uzadon de la aldonitaj medicinaj interpretistoj / tradukhelpiloj en plej multaj landoj de Eŭropo.

Ni rekomendas rigardi la sekvajn retejojn: Amazon, Springer.

Kiel ni, por-esperantaj agantoj povus helpi tiujn medicinistojn, kies lingvoj mankas el la 2-a kaj 3-a eldonoj de la Ärztlicher Dolmetscher? Nia laborgrupo povus helpi la kreadon de tri-lingvaj interpretistoj / tradukhelpiloj por la danaj, estonaj, eŭskaj, finnaj, irlandaj, islandaj, katalunaj, latvaj, litovaj, maltaj, nederlandaj, norvegaj, skotgael-lingvaj, slovenaj, valenciaj, kaj … medicinistoj. La solvo estas facila: oni povas anstataŭigi la slovakan, portugalan, albanan aŭ flandran tekstojn en la modifebla Word-dokumento per la dana, estona, eŭska, finna, irlanda, ktp., ktp. tekstoj.

Ärztlicher esperanto-slovaka-ukraina
Ärztlicher esperanto-portugala-ukraina
Ärztlicher albana-esperanto-ukraina
Ärztlicher flandra-esperanto-ukraina

Ĉi tiuj 8 paĝoj sur 4 folioj estas printite kunporteblaj eksterlanden, kaj okaze de malsaniĝo oni povas montri ilin al la tiea medicinisto. Eĉ se li/ŝi ne parolas Esperanton, post elŝuto de la libro Ärztlicher Dolmetscher li/ŝi povas pridemandi la anamanezon/malsanhistorion, se li/ŝi konas unu lingvon el inter la tie aperantaj 16 lingvoj. Se iu medicinisto posedas ankaŭ la ĝis nun pretiĝintajn, kvar tri-lingvajn versiojn li/ŝi povas pridemandi la anamnezon/malsanhistorion jam entute en 21 diversaj lingvoj.

Novaj volontuloj – parolantaj tiujn ĉi lingvojn – estas serĉataj.

Nia laborgrupo petas vin, bonvolu disvastigi la medicinan interpretisto / tradukhelpilo-programon.

Altestime kaj plej amike salutas vin

D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas
Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo