Letero de Prezidanto de UEA – eklaboro de Veronika Poór

Karaj kolegoj,

hodiaŭ, la 4a de januaro, estis la unua labortago en Roterdamo de Veronika Poór, kiun ni elektis por sekvi Osmo-n kiel Ĝenerala Direktoro.

Laŭ la kontrakta interkonsento kun Veronika, ŝi laboros ĝis la fino de aprilo kiel Vica Ĝenerala Direktoro, kaj ekde la 1-a de majo kiel plena Ĝenerala Direktoro. Ŝi kaj Osmo proksime kunlaboros en la venontaj monatoj pri la transdono de scioj kaj respondecoj. (Mi estas tre feliĉa, ke ili jam sufiĉe multe kunlaboris en la aŭtunaj monatoj, kiam Veronika restis plurajn semajnojn en Roterdamo.)

Feliĉan novan jaron al ĉiuj!

Mark Fettes, prezidanto de UEA