AMO 100 en Hungario kaj tra la mondo

AMO 100 en Hungario kaj tra la mondo

La 20-a de junio heroldis la centan seminarion de la AMO-programo. La ĉeesta parto okazis en la hungara urbo Tiszafüred, kun la partopreno de la prezidanto sinjorinoj Perlo Miela (Gyöngyi MÉZES) kaj Lilla DOMSITS, vic-prezidanto de HEA, kaj la komitatano por Hungario ĉe UEA, sinjoro István SZABOLCS. La virtuala parto de la seminario allogis ĉ. 15 personojn el sep landoj. La kvin-tema skemo por la seminario estas delonge dissendita. Tiuj temoj estas la kulturo, la landaj asocioj, la faka agado, niaj kongresoj kaj niaj komunikaj rimedoj. Diskutinte laŭ tiu skemo, la celo estis formuli rekomendojn por la estonta progreso de la movado. Kvankam limigita nombro da homoj partoprenis, altis la nivelo de diskuto kaj la multaj tre ambiciaj rekomendoj. Se eĉ duono el ili realiĝos, la centa seminario povos esti taksata sukceso.

Surbaze la raporto de Stefan MacGill. Legu ĝin:

Kio estas EKO kaj AMO? Musklaku ilin kaj legu!