Adolesko – recenzo

Kara Leganto,
se mi ne venus al la Centra Biblioteko, kie oni jam havis ekzempleron de la libro unu plusan eluzitan, kiun oni volis forigi kaj tiele ĝi atendis min tie pacience, kaj oni lasis min adopti ĝin kaj alporti hejmen al mi, tiele mi savis ĝin de malapero. Mi jam estis leginta iom da paĝoj, kiam la nova Sumoo-legado estis komenciĝonta, kaj mi volis aliĝi denove, jam la trian fojon. Mi do nomis ĉi libron en la konkurso, kiu nature estas speco de tio, kaj pro tio ĝi estas ĉiufoje ekscita.
Ĉar mi jam iom legetis ĝin, mi tamen anoncis min kun ĝi, kvankam mi eble iom trompaĉis, sed neniu demandis ion, kaj do tiel okazis, kaj mi tuj ekhavis iom da kulposento, sed iel mi laciĝas ankaŭ pro tio. Krom miaj fizikaj difektoj, tio jam akumuliĝis abunde ĝis 64 post mia naskiĝo. ( p. M.N.)
Estas vere, ke la historio komenciĝis tiel, ke se mi ne irus al renkontiĝo de la Amika Rondo de Literaturo en pala, griza novembra vespero, mi ne estus renkontinta tie Miranda, kiu laboras en la Centra Biblioteko, kaj mi ne komencus korespondi kun ŝi. Nu, ŝi havas ja tiel belajn okulojn, kaj estis ĵus ekinta en Esperanto, kvankam la historio komenciĝis iom pli malfrue, ĉar se ni ĉiuj ne estus en maskoj, nu, mi ne rimarkus – ho, terure! –, kiel belaj estas ŝiaj okuloj. La historio fakte reiras en la tempo, tut-reen ĝis la gastejo de aŭstra skiparadizo, sed se ni fosas pli profunden en la tempo, ni venas al la bazaro en Vuhano, kaj tamen se ni retroiraĉas obstine en la tempo, ni povus ankaŭ ekscii, kial Eva, la eterna, ne deŝiris la frukton de la alia arbo, aŭ de ambaŭ samtempe. Ĉar mi paralele legas ankaŭ la libron de Paĉjo Baghy. Ĉu nun mi transiras de fabelo al realo post naŭdek paĝoj? La sonĝo ŝajnas al mi finiĝi tie, ĝuste nun sur la rando de esti kaj ne esti: „nek vivi kaj nek morti povos vi jam. ETERNA ESTO ĉesas ja – neniam…. Ĉi tie en sentempa pac’ ni estas.”

Ho, ve! Huegas.

Mi veturas per trajno
En mian infanaĝon
Dorse al la direkto
Ĉu ĉiam nun jam ajno
Povas esti difekto
Ne ŝanĝas la naĝon.

Mi veturas per trajno
En  landon idealan
Pelas plu la perfekto
Ĉu iam nun jam ajno
Ekster la homa sekto
Trovi mondon realan.
Mi veturas per trajno
En batalon venontan.
Vera vira elekto
Ĉu tiam nun jam ajno
Protektas interplekto
Landon la virtualan.

Mi veturas per trajno
En sonĝon aktualan
Venos nova erekto
Neniam nun jam ajno
Ravas reva selekto
Faras amon banalan.
Mi veturas per trajno.
Al bonodora vilaĝ’.
La radoj glitsusuras
Ĉu kiam nun jam ajno
Trompa ŝajno futuras
En fora-fora junaĝ’.






Post 64 p. M.N. Arbuto

Al la Aŭtoro.

Kara Blazio,
Via romano, ni nomu ĝin hipoteze romano, kiel tomatologo mi diras al vi, sed foje mi enrompas ankaŭ en la sciencon de stomatologio *, do kiel mi nun rigardas ĉi tiun aferon, ĝi reprezentas grandan eksplodon – furoron en la hungara literaturo kaj hungaroj kiel tiaj povas senti senigitecon denovan multfojan. Ĉar tre malmultaj povas ekkoni ĝin, kelkaj same kiel unu el la (s)tomatologoj, eble nur unu, sed ni lasu prefere ankaŭ tion, nu en la ĝenro de la hungara literaturo io tia estas montopinto. Mi fine, finfine eldiris ĉi tion ĉi tie ĉi tiam, kaj nun la feliĉo de la elparolo penetras kaj trairas min. Aŭskultu min simile al mi kun feliĉo, kaj daŭrigu aŭdi tion tiel tiam tra tempo ĝis nomtago – tio estas, li eltenu dume.
Tamen kaj Amen.
Arbuto

*Post paŭzego pro seriozaj okupoj mi ekinteresiĝis pri la interfakaj trajtoj kaj interrilatoj – ĉefe literaturaj – de tomatologio kaj stomatologio, konstatinte, kiel grandan diferencon donas ununura “s”.

Adolesko – aŭtoro estas Blazio Vaha, esperantigo de Balázs Wacha. Nekutima kvazaŭ aŭtobiografio – en historia fono de la tiama Hungarujo de la 1950–60aj jaroj.
Mi kundividas centprocente la literaturistan fakan opinion, donantan altvaloran pritakson, de Minnaja-Silfer al la verko en „Historio de la Esperanta Literaturo, eldonita de LF-koop en 2015, sed mi ne volas citi aŭ ripeti ĝin. Mi preferis supre plie kundividi miajn impresojn, sentojn, pensojn vekiĝintajn dum la legado.

Mi esprimas mian admiron kaj respektegon al la inĝenieco de la verkisto en vortbildoj kaj vortkunmetoj, plie en vortuzo kaj en kreiva uzo de ebloj de la baza, fundamenta vorttrezoro de nia lingvo – permesante al si ankaŭ la modestan sed necesan uzon de neologismaj epitetoj, kiuj hodiaŭ jam tute ne sonas tiele. Abundo sen redundo.
„…la leganto ne povas imagi heroon prezentatan nur deinterne; …nepre estas necese vidi lin kvazaŭ el ekstera vidpunkto, do prezentatan de iu alia. Kompreneble oni povus trakti la aferon formale, kaj uzi simple anstataŭ la pronomo mi la pronomon li, trompante la leganton aŭ almenaŭ havigi al li la impreson de objektiveco. Sed li diras, ke ankaŭ literaturo estas ilo de ekkono de la mondo, kaj ekkoni la mondon oni povas, se oni vere havas diversajn vidpunktojn (komprenu: diversajn okulparojn), kaj ne nur ŝajnigas tion. „
Mi apartenas al „leganto kun admirinda pacienco, kiu sukcesis tramaĉi tiom da animaĵoj…” kaj mi ege rekomendas al ĉiu, kiu estas sentema kaj akceptema al lingvaj, literaturaj bongustaĵoj; kun altnivela sento de stilo, kiu deziregas kunbaraktetadi
en specialaj originalaĵoj. Se la a romano aperos iam ankaŭ hungarlingve mi antaŭvidas ties furoran sukceson.

István Szabolcs
prezidanto de HEA

Kovrilbildo de s-ro Hori Jasuo