Tibor Sekelj: Facilanima virino

TIBOR SEKELJ: FACILANIMA VIRINO
A novella magyarul >>

— Ĉu vi scias, Eleonora, kiam mi la unuan fojon aŭdis paroli pri vi?

Ne, ŝi ne povis eĉ imagi. Ne nur ĉar mi mendis jam la trian botelon da vino, sed ankaŭ ĉar la cirkonstancoj estis iom strangaj. Eble mi faris la demandon iom pli laŭte ol mi devis, ĉar ankaŭ la kelnero dormetanta malantaŭ la verŝtablo subite levis la kapon por subaŭskulti la interparolon de la solaj gastoj en la angulo de la kela drinkejo.

— Estis tio en la mezamerika urbo G., kie mi apartenis al iu literaturamanta rondeto.

Dum kunveno unu el la membroj de la rondo  priparolis la vivon de loka poeto M., kiu estis diplomato de tiu lando en Eŭropa ĉefurbo.

— Nu, jes, mi komprenas ke ligite al li vi aŭdis ankaŭ pri mi. Li ja estis mia edzo,

 — diris Eleonora, klinante la glason kun ruĝvino, eĉ ne levante la rigardon al mi.

Mi daŭrigis la temon.

— La rakontanto faris longan parentezon koncerne la poeton, kaj larĝe parolis

pri vi al la aŭskultanta rondeto.

“Laŭ li, vi venis en tiun ĉi urbon kiel deksepjara knabino, por viziti vian onklon G., ankaŭ diplomaton, vivantan ĉi tie kiel fraŭlo. Li kondukadis vin al diplomataj festoj, fiere vin prezentadis kiel sian nevinon, kaj vi ĉarmigadis la ĉeestantojn per via beleco kaj la juneca vervo. Sed, kompreneble, neniu kredis je simpla onkla-nevina rilato”.

Mi ekrigardis mian amikinon por vidi ĉu mi eble ofendis ŝin, aŭ eble tuŝis malagrablan detalon de ŝia vivo. Sed nenion tian mi rimarkis. Kontraŭe, ŝajnis al mi, ke ŝi iomete ĝuas la rakonton pri ŝi mem. Kuraĝigite, mi daŭrigis:

— En unu el la kunvenoj vi konatiĝis kun la juna poeto M., al kiu vi iom poste edziniĝis.

— Korekte li estis informita. Mi fariĝis lia edzino.

— Sed post kunvivado kiu ne daŭris eĉ du jarojn, li mortis.

Tamen, via vidvineco — laŭ lia diro — ne estis tre soleca. Kiam vi restis sola, vi pakis viajn valizojn kaj foriris al sunoplena marbordo por gasti ĉe la poeto D., sub la preteksto de ordigo de iuj financaj rilatoj inter li kaj via mortinta edzo… Ĉu korekte?

— Jes, certe, — diris Eleonora duonfermante la okulojn dum ŝi ellasis la cigaredofumon tra la naztruoj. — Nur daŭrigu.

— Tiu vizito daŭris ses monatojn, kaj, kompreneble, al ĉiuj estis klare ke ne temis nur

pri financaj diskutoj. 

Voĉoj aŭdiĝis de la ŝtuparo, kiu de la strato kondukis en nian kelon. Estis du ebriuloj, kiuj, vidante la preskaŭ malplenan volban kelon tuj restumblis la ŝtuparon supren.

Denove ni restis solaj en la angulo de la humida medio de tiu mezepoka volbaĵo, kun profunde enmasonigitaj fenestretoj.

— Kelnero, bonvolu alporti pluan botelon da ruĝa vino.

Kune kun la vino alvenis ankaŭ telero da manĝaĵetoj.

— Kiam vi revenis, kompreneble, vi ne elfalis el la diplomata rondo. Oni diras ke troviĝis tie sufiĉaj manoj, kiuj de tempo al tempo estis pretaj etendiĝi por akcepti perditan ŝafidon.

— Kaj kio okazis poste? —Nora, kiel mi intime nomis ŝin — instigis min al plua rakontado.

— Poste? La situacio jam fariĝis pli klara kiam vi edziniĝis denove, ĉi-foje al la piloto S.

Nun jam restis nenia dubo, ke vi trovis la ĝustan vivoparon por vi, kaj malgraŭ lia ofta foresto, vi vivis feliĉan geedzan vivon. Pri tio mi konvinkiĝis plej bone, aŭskultante vian prelegon pri lia personeco en la mezamerika urbo kie ni konatiĝis.

Post lia mistera morto vi restis vere sola, kun sakopleno da impresoj kaj spiritaj travivaĵoj neripeteblaj.

— Neripeteblaj kaj neforgeseblaj. Li estis pli ol piloto, kiel vi diris. Lia spirita kreivo estis nekredebla.

— Post tiu periodo ŝajne mia informanto perdis vian spuron, ĉar li nenion pluan povis diri pri via posta kaj nuna vivo.

— Mi mem ne scias kiel mi travivis tiujn militajn kaj postmilitajn jarojn! Mi kaŝadis min ĉe provincaj parencoj, pri kio mi cetere verkis libron, kiun vi konas. Jaroj devis pasi antaŭ ol mi povis komenci normalajn homajn rilatojn.

— Kiam ni renkontiĝis en Mezameriko, ŝajnis al mi strange, ke vi post nur unuhora interparolo invitis min gasti ĉe vi, se mi hazarde venos al Eŭropo. Kaj jen mi jam la duan fojon “hazarde” estas via gasto, kaj ne nur gasto, sed ankaŭ via admiranto.

— Nu, ne mirigu vin mia rapida invito. Ĝi ne estis hazarda. Via ŝaŭmeca spirito, libera kiel papilio, kiu ankaŭ reflektas vian vivmanieron, ege memorigas al mi mian mortintan edzon. Kaj la senmortan knabon kies figuron li elpensis.

Pasis jam la dua horo post noktomezo. Mi levis la kapon kaj rigardis direkten al la kelnero. Kaj li estis certe seniluziiĝinta, kiam mi anstataŭ pagi, diris per distra voĉo:

— Ankoraŭ unu botelon kaj teleron da manĝetoj, mi petas.

Iun tempon ni silente ŝmacis kelkajn bagatelaĵojn. Mia amikino ŝajnis plene envolvita en siajn rememorojn. Mi sentis la momenton oportuna por starigi la demandon, kiun mi formulis iom timeme:

— Kara Nora, ĉu vi konsentas kun la komentoj de mia informanto? Ŝajnas al mi, ke vi povus aldoni aŭ rektigi kelkion.

— Jes, kelkion… certe…

Anstataŭ pluaj demandoj mi kovris per mia manplato la pli malvarman manon de mia amikino. Ŝiaj verŝajne artefarite blondaj bukloj ĉirkaŭis la delikattrajtan vizaĝon, kun ekestantaj sulketoj, apenaŭ kaŝeblaj. Post kelkaj minutoj ŝi ekparolis:

— Jes, multaj pensis, ke mi estis amatino de mia onklo G., ĉe kiu mi gastis dum longa tempo. Kaj se iu tion sugestis, nenian kontraŭargumenton mi havis. Tamen la vero estas, ke tia problemo neniam aperis. Mia onklo prezentadis min kaj invitadis al la kunvenoj, por iel rejunigi sin mem. Kvazaŭ li portus rozburĝonon en la butontruo. Sed pri sekso li neniam faris al mi aludojn.

“Tial li kun plezuro konsentis, ke mi edziniĝu al la poeto kaj diplomato M.”

“Ankaŭ mi ĝojis. Sed mia ĝojo estis mallongdaŭra. Ĉar pasis tagoj kaj noktoj, pasis semajnoj, kaj mia edzo eĉ ne tuŝis min. En mia embaraso mi klarigis la situacion al mia plej bona amikino, ankaŭ diplomatedzino, pli aĝa kaj pli sperta ol mi. Ŝi donis al mi konsilon kuraĝan, sed ŝajne akcepteblan: ‘vespere, kiam li enlitiĝas, vi senvestigu vin tute, kaj eniru lian ĉambron. Tiam vi vidos kio okazos’.”

“Tiel mi faris. Li sidis en sia lito okupita per la korektado de iu presprovaĵo, kiam mi aperis en la pordo, nuda kiel mi naskiĝis. Unue li rigardis min surprizite super la okulvitroj, poste depreninte

ilin, li diris per milda voĉo: ‘Kolombino mia, kio okazas? Cu vi ne povas dormi? Venu rapide en mian liton’. Mi, kompreneble, volonte obeis, kaj li post kelkaj delikataj karesoj kaj kisetoj resendis min en mian ĉambron. Post jaro kaj duono li mortis. Eble li antaŭsentis ion, kaj ne volis komenci amvivon, kiu baldaŭ devos finiĝi.”

La sciigo ke Eleonora eliris el ŝia geedza vivo kiel virgulino, vere frapis min. Mi sentis la bezonon diri ion ke la rakonto ne haltu ĉe tia morna momento.

— Sed ne diru ke vi restadis ses monatojn ĉe la marborda poeto nur por ordigi financojn aŭ legi liajn poemojn!

— Tion certe mi apenaŭ faris. Sed ne kredu, ke multe pli ol tio okazis. Eĉ ne venis al mi la ideo ekkuŝi kun tiu ekzaltita sifilisulo. Jes, mi gastis ĉe li ses monatojn, sed samtempe gastis ankaŭ aliaj, kaj li tute ne estis okazo por mi.

La iom pli longan silenton denove mi interrompis:

— Sed ne diru al mi ke vi atendis la alvenon de la piloto kun via knabina virgeco!

— Tio fakte okazis. Mi ne estis preta por eksperimentado.

— Nu, sed fine vi enflugis kun la piloto en trankvilan kaj normalan aerhavenon…

— Aerhavenon, jes. Sed nek trankvilan, nek normalan. Amo abundis. Pasia kaj sindona. Ambaŭflanke. Ekscitiga, aventuroplena vivo. Ĉio. Jes, preskaŭ ĉio. Mankis tamen io… io eble esenca.

— …?

— Ĉu vi vidas tiun botelon sur la fenestro?

En la fenestra niĉo de la dika brikmuro, preskaŭ super nia kapo, staris unulitra verda boteio. Kapjese mi agnoskis ĝin.

— Tia estis lia aparato. Neeble komunikiĝi. Estis teruraj tagoj…noktoj… monatoj,

ni estis malfeliĉaj, senesperaj. Ni travivis ĉiujn fazojn de la purgatorio kaj de la infero…Ĝis kiam fine, nia amo estis tiel granda, ke ni forgesis kie estas la buŝo, kie la kubuto, brusto, akselo… ni simple kunfandiĝis en unu amason…

“Sekvis fantazie feliĉaj tagoj, kvankam strangaj rigardataj de ekstere. S. estis pli da tempo survoje, ol hejme. Sed subite li telefonis el alia kontinento: ‘Venu morgaŭ al Kazablanko, ni pasigos tie unu tagon kune’. 

Kaj mi flugis tien en mia sporta aviadileto, kaj ni vivis en paradizo plenan tagnokton. 

Alian fojon la invito flugigis min al alia mondparto. Sed mi estis ĉiam preta. Por tiaj tagoj mi vivis… Ĝis la katastrofo kiu lin forportis.

Eleonora restis longe daŭrigante senvoĉe la rememorojn, tiel ke ŝi eble eĉ ne rimarkis kiam mi mendis taksion. Poste ni suprenstumblis la ŝtuparon kaj silente hejmenveturis.

Ni estingis la lumojn, sed la dormo ne volis alveni. Ankaŭ ne la apetito por maldormo.

Eleonora en mia imago plene ŝanĝiĝis el facilanima virino en sanktulinon.

Kaj mi? Tiun nokton mi estis iom la fiera onklo, iom la malsana poeto, iom la senespera piloto.

Sed neniel mi sukcesis esti mi mem… kiun ŝi tiel avide sopiris.


© Publikada rajto de tiu ĉi verkaĵo validas nur por la retpaĝo de Hungaria Esperanto-Asocio. Reproduktado de la verkaĵo eblas nur per la permeso de la rajtoposedanto (la heredanto), Erzsébet SZÉKELY.

Hungaria Esperanto-Asocio 2022 – El ĝentileco de s-ino Erzsébet SZÉKELY kaj s-ro István SZABOLCS