Impresoj en Hungario

IMPRESOJ EN HUNGARIO

Laŭ la invito de d-ro Márkus Gábor, nia komitatano en la UEA, la korea redaktorino de
„LA LANTERNO AZIA” vizitis Hungarion kun ŝia edzo kaj ili kune ĉeestis la kunvenon
en la Szegeda Esperanto Rondo. Jen la impresoj de la redaktorino pri Szeged.

Unuafoje post mia esperantistiĝo, kun granda antaŭĝuo mi kaj mia edzo (JEON
Daebong) el Koreio vojaĝis al Eŭropo, por helpi la laboron de Interkultura Centro
Herzberg (ICH) en Germanio kiel volontuloj dum 3 monatoj (3.2~5.29, 2015). Je la okazo
feliĉe mi povis viziti la belan kaj klasikan urbon Budapest, Hungario por 20 tagoj
(3.25~4.13), dank’ al la bonvenigo kaj la gastigo de d-ro MARKUS Gabor, konata jam
antaŭ jaroj. Kaj dum la restado mi estis invitita de JO Zefiro, estro de Sudhungara Szegeda
Esperanto-Rondo (SZER) en la 11-a de aprilo. Do mi havis ŝancon sperti alian urbon.

En la bela vetero kun brila suno, mi kun mia edzo kaj la familianoj de d-ro MARKUS
kvinope veturis per trajno, ĝuante la printempan pejzaĝon ekster la fenestro. La urbo
Szeged estis kviete bela kun la rivero Tisza kaj la fama Szeged Universitato estis tre
fierplena kun du famaj statuoj. Unu estas la sciencisto SZENTGYÖRGYI Albert,
eksprezidanto de la universitato kiu ricevis medicinan Nobel-premion pro la invento de
vitamino C. La alia estas la statuo de la fama poeto JÓZSEF Attila, kies naskiĝtago estis
ĝuste tiu tago.

En Hungario mi aŭdis pri tri poeto-statuoj en tri lokoj: Parlamentejo en Budapest,
Szeged Universitato kaj Balaton-Lago, kaj poste eksciis, ke tiuj tri statuoj estas nur pri la
poeto JÓZSEF Attila. Estis mirinde, kiom amata kaj respektata de hungaroj estas tiu
poeto!

Je la 2a p.t.m. la kunsido de SZER komenciĝis en la provinca biblioteko de Szeged.
Unue d-ro MARKUS prelegis pri sia unujara vivo en Koreio kun fotoj, inkluzive la
sperton instrui Esperanton en la universitato Indramang en la monto Jiri. Rigardante ilin,
mi, forestanta jam ĉ. 40 tagojn, momente enfalis en la sopiradon al Koreio. Sekvis
voĉlegadoj pri la belaj poemoj de JÓZSEF Attila, eble rememore lian naskotagon, kaj s-ino
Zsofia Korody prezentis pri ICH, en kiu ŝi laboras kiel ĝenerala sekretario. Poste estis
mia vico. Mi kiel redakciano de la revuo ‘Lanterno Azia’ de Korea Esperanto-Asocio
prezentis, kiel KEA kaj la redakcianoj klopodas eldoni la revuon ĉiumonate, kaj emfazis
ĝian regulan eldonon, ĉar tio mem restos kiel la historio de la Esperanto-movado. Kaj mi
ankaŭ menciis pri la manko de junuloj en la movado, kaj samtempe kun ĝojo trovis
kelkajn junulojn tie, kiuj fariĝos esperoj de hungara Esperantujo. Mi esperas, ke ili mem
povos konduki la Esperanto-movadon de Hungario en proksima estonteco, kaj ke SZER
multe progresos kun ili.

CHO Myung-ja (Ĝoja) / prez. de KEA-redakcio