Gastoprelego de Erzsébet Székely en Budapeŝto

La Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 „Jaro de Tibor Sekelj”. Ĉi-okaze la Hungaria Esperanto-Asocio aranĝis festan kunvenon la 22-an de februaro 2012, honore al la centa datreveno de lia naskiĝo.

La kunveno okazis en la Budapeŝta Esperanto Klubo de Onjo Eva (Sinjorino Eva Farkas-Tatár (1088 Budapest, 9 strato Gyulai Pál). La invititan gaston kaj la kunvenintojn salutis Imre Szabó, la prezidanto de HEA. Li transdonis al s-ino Sekelj la librodonacon kaj la dulingvan Memorpaĝon de HEA.

La unua duono de la neformala prelego prezentis la imponan vivovojon de la senpare multflanka festito, ekde Spišská Sobota / Szepesszombat la tuta mondo gis Subotica / Szabadka, ilustrante ĝin per liaj parte ankaŭ hungarlingve aperintaj libroj. Specialan atenton meritis la kopioj de kelkaj paĝoj el la terenaj notkajeroj de Tibor Sekelj, ĉar ili  plejparte estas skribitaj esperante (etparte hispane).

En la sekvinta, pli subjektiva parto de la prelego ekparolis la dua edzino, la vidvino kaj la prizorganto de la Sekelj-heredaĵo gardata en Senta / Zenta (Vojvodino, Serbio).

Estis multaj demandoj, kaj pluraj ĉeestantoj rakontis pri siaj renkontiĝoj kun Tibor Sekelj, unua-loke Onjo Eva mem.
La ĉeestantoj ricevis du-paĝan esperantlingvan informfolion pri la memortabulo en la naskourbo de Tibor Sekelj, pri liaj loĝlokoj en Eŭropo, pri liaj vojaĝoj tra la mondo, kaj pri liaj multenombraj talentoj de polihistoro.
Pri la aranĝo estas farita video.

Endre Dudich

Tibor Sekelj: La facilanima virino >>