Tago de homaj rajtoj – 10 decembro

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ, 10 DECEMBRO 2022

Venontan jaron, la 10-an de decembro 2023, la mondo festos la 75-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Estas antaŭvidata tutjara kampanjo de Unuiĝintaj Nacioj inter nun kaj tiam, sub la ŝildo “Digno, Libereco kaj Justeco por Ĉiuj!”

Sed jam en la jaro 2022 la Esperanto-movado festas propran 75-jaran homrajtan jubileon: nia organizo, la Universala Esperanto-Asocio, kunveninta, unuafoje post la fino de la Dua Mondmilito, en Berno, Svislando, en 1947, deklaris, ke “la respekto de la homrajtoj estas por ĝia laboro esenca kondiĉo.” Tiel ĝi anticipis la ekvalidiĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 per pli ol unu jaro; kaj tiel, de tiam ĝis hodiaŭ, ĝi subtenas la agadon de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por homaj rajtoj ĝenerale kaj lingvaj rajtoj tute aparte.

La sinteno de UEA koncerne homajn rajtojn, laŭ la rezolucio de 1947, “estas diktata de la ideaj celoj de la Esperanto-movado.” La movado por Esperanto ja rilatas al disvastigo de facile akirebla internacia lingvo por ĉies uzo, sed la idealo malantaŭ tiu movado estas eĉ pli vasta: pacigo kaj kunlaborigo de la homoj je tutmonda skalo.

En la rezolucio de 1947, Universala Esperanto-Asocio deklaris, ke ĝi “rilatas simpatie al ĉiuj movadoj, kiuj sur nepolitika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute aŭ parte kun la celoj de la Asocio.” Mallonge dirite: UEA laboras kun ĉiuj organizoj kiuj celas antaŭenigi la supremenciitajn “dignon, liberecon kaj justecon por ĉiuj.” Ni invitas ĉiujn tiajn organizojn al kunlaboro por la komuna bono.

Festante la 75-an jubileon de sia formala rekono de la homaj rajtoj, la Asocio alvokas al ĉiuj homoj kaj organizoj de bona volo, ke ili kunlaboru por la realigo de la bazaj homaj rajtoj kaj por ilia plilarĝigo por la prospero kaj daŭripovo de nia planedo.

UEA.org