Salutleteroj okaze de 120 jariĝo de HEA

Ni estas profunde dankemaj pro la bondeziroj!

Estimata Sinjoro Prezidanto de HEA, kara István, karaj geamikoj!

Mi ŝatus sincere gratuli la Hungarian Esperanto-Asocion pro la 120-a datreveno de ĝia fondiĝo, kaj deziri al vi sukcesan kaj ĝojplenan feston la 10-an de aprilo.

Hungario okupas ŝlosilan lokon en la historio de la Esperanto-kulturo kaj komunumo. Via bela lando produktis la literaturan genion de Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy, de István Nemere kaj de multaj aliaj unuaklasaj verkistoj. Kiam rolo ie ajn estas proponita por Esperanto la ĉefa argumento de la kontraŭuloj estas ke „ĝi ne havas kulturon”. Ni, Esperanto-parolantoj, scias, ke tio malveras kaj ege maljustas. La plej efika maniero kontraŭbatali tiajn nepravigajn atakojn kontraŭ Esperanto estas la oficiala agnosko, fare de sendependaj ŝtatoj, de Esperanto kiel parto de la nemateria kultura heredaĵo de pli kaj pli da eŭropaj  landoj, kaj de Eŭropo.

Pollando (2014) kaj Kroatio (2019) jam faris tiun ĉi paŝon, kiu egalas al oficiala agnosko de Esperanto kiel lingvo de kulturo. Aliaj EU-landoj, kiel Litovio, Ĉeĥio kaj Slovakio laboras en la sama direkto. Sukcesa oficiala agnosko de esperanto en Hungario donus grandegan akcelon al nia lingvo. Ĉi tio estas nia unua prioritato. Mi ege ĝojas pro la unuaj jam konkretaj , oficialaj paŝoj esperplenaj , faritaj de vi kiel prezidanto de HEA al la deklarigo de tradicioj Esperantistaj kiel Nacian Kulturan  Trezoron de Hungario. La vojo estos longa kaj malfacila kaj ĝi postulos fortan unuecon de la tutlanda hungara movado, kaj de ĉiuj hungaraj Esperantistoj. 

Mi deziras al la Esperanto-movado en Hungario daŭran sukceson, kaj mi certigas al vi la fortan subtenon de EEU por ĉiuj viaj laboroj por Esperanto kaj por lingva justeco en Eŭropo kaj en la tuta mondo.

Samideane via.
Seán Ó Riain    
Dr Seán Ó Riain
Prezidanto de EEU

HUNGARIA ESPERANTO-ASOCIO
BUDAPEŜTO la 5-an de aprilo 2022

Karaj geamikoj,

Okaze de via 120-jara jubileo bonvolu akcepti tre korajn bondezirojn el Kroatio. Ni levas glason al via jubileo kaj deziras ke revenu la gloraj tempoj al la hungara Esperantujo. Vi estis por ni inspiro ekde la jaro 1907 kiam la hungara barono en Rijeka staris ĉe la lulilo de la kroata Esperanto-Movado. (Li fuĝis baldaŭ al Ido, sed la impulso mem tre gravis.)

Ni deziras al vi sukceson en tre grava afero pri kiu nun zorgas via prezidanto: klopodi protekti Esperanton kiel enlandan nematerian kulturan heredaĵon, tiel kiel tion faris poloj kaj ankaŭ kroatoj en 2017. Ni bezonis tri jaroj da konvikado ke pli ol cent jaroj da buŝa kaj skriba tradicio transdonita de generacio al generacio meritas eniri la nacian liston de la protektita kultura heredaĵo. Se Hungario atingus ion similan, ni povus fariĝi la triopo kiu petos la similan tutgloban protekton de Esperanto ĉe UNESCO. Ni bezonas vin por partneroj en tiu klopodo. Nur slavaj popoloj ne povas tion elbatali.

Permesu aparte danki al tiuj hungaraj esperantistoj kiuj voĉdonis ĉe la aktuala „Konferenco pri la estonteco de Eŭropo“ pri la propono ke Eŭropo ne estu nur anglalingva, sed multlingva. Per tio vi donis vian voĉon al nia kroata projekto „Multlingva akcelilo“, la ilo kiu helpu atingi plurlingvecon.
Antaŭen, karaj hungaraj esperantistoj, al via nova jardeko!

Tre kore,
Spomenka Štimec
Prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo

120 jaroj de Hungaria Esperanto-Asocio >>

Kovrilbildo de rawpixel.com