Arkones 36, Poznań

Arkones – Poznań inter la 23a kaj la 26a de Septembro

Organizantoj de la ĉi-jara Arkones invitis min, por enkonduki kaj gvidi debaton pri la temo „Kion ni faru post la milito” kune kun István Ertl kaj Pascal Dubourg Glatigny. Plej verŝajne – mi tiel konjektas – la invito estis sekvo de mia kontribuo en la Ko­mitato en Montrealo, kie mi parolis pri simila temo kaj faris proponon. Same titolita artikolo de Pascal aperis en Libera Folio.

Laŭ peto de la organizantoj, por la enkonduko de la debato, ankaŭ mi publikigis arti­kolon en Libera Folio sub la titolo : Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio.

Antaŭ niaj artikoloj aperis jam kontribuoj kun fajra, arda kaj pasia tono, kiel por ek­zemplo tiu de Grigorij Arosev sub la provoka titolo Neŭtraleco – ĉu nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? La afero mem estas tre komplika kun tiklaĵoj , traplektita per antauaĵoj, ŝarĝoj de la jarcentoj. En la teksto de la invito staris la jena instrukcio:

La celo ne estu pridiskuti la veron kaj malveron de nunaj okazaĵoj, sed imagi kiel ni rekonstruos la dialogon inter Rusianoj kaj Ukrainianoj, ĉu ni esperantistoj havas ion specifan por transdoni, kiel ni rekreos esperon?

Mi klopodis respondi al la postuloj de la defio, mi serĉis kaj trovis literaturajn kaj his­toriajn bazojn por subteni la moralan aliron al la temo.

La sekva ĉefa ideo de la artikolo estis evoluigita kun mia kolego Jozefo Horvath. Li ankaŭ kontrolis kaj korektis ĝian lingvan kaj stilan ĝustecon. Dankon pro tio.

Jen eltiraĵo el la artikolo:
„Ni devas lasi malantaŭ ni la antaŭajn formojn de patriotismo, patrujamo, sed an­kaŭ tiujn de internaciismo, ĉar ni vidis kaj daŭre vidas, ke ili povas facile konduki al tran­ĉeoj. Ni vidis kiel la socialdemokratoj kondutis antaŭ la Unua Mondmilito. Ili prome­sis malhelpi la militon kaj poste ili rapidis voĉdoni ĝin en siaj parlamentoj.
Mi es­peris, ke esperantistoj ne falos en tian kaptilon kaj povos montri al la mondo novan esperantisman internaciismon Zamenhofan: ni diras ”jes” al ĉio, kio estas bona por ĉiuj nacioj kaj ”ne” al tio, kio estas malbona por iuj nacioj. Ni diras ”jes” nur al tia patriotismo, kiu profitigas sian landon sen damaĝi la landojn de aliaj nacioj. 
Ni ne povas resti neŭtralaj en la mal­nova senco ĉe tiuj grandaj paradigmoŝanĝoj. Jen grava demando pri tio, kion faru esperantistoj post la milito. Estas aferoj, kiuj repre­zentas solidan fundamenton kaj ne estas kutime kaj bone konstrui, detruante ilin. Mi ja ne rekomendas tion.

Estas instituci­oj kaj mekanismoj, kiujn la homaro jam inventis, ni bezonas nur trovi nian lokon en ili. Kaj ni povas krei kelkon novan. Ni komencis fari signifan progre­son en ambaŭ direktoj. Sed ni ne transprenu aliulajn rolojn – en evidentaj aferoj. Mi pensas pri la sukcesa laboro komencita en UN kaj ĝiaj institucioj.

Laŭ mi estas bone, ke UEA  kondamnis la militon plurfoje, forlasinte sian neŭtral­econ antaŭ longe, kaj nomis ĝin laŭnome, vidu la jenajn konstatojn: 

”Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion, iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homa­ro suferis jam mult­ajn mortojn de senkulpaj homoj ‒ interalie infanoj kaj virinoj – kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj…” (citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1026).
Mi povas memorigi pri la „Mesaĝo al UN pri la Rusa-Ukraina Disputo” (milito, laŭ UN-terminoj), farita de la Estraro de UEA pere de sia reprezentanto ĉe UN. 
”Kun konsterno Universala Esperanto-Asocio, notante la eksplodon de mi­lito inter Ru­sio unuflanke kaj Ukrainio aliflanke, sin demandas, kial la monda ordo starigita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 por interalie la paca solv­ado de interŝtataj disputoj ne sufiĉis en tiu ĉi okazo…” 
Ni estas post la sesa monato de la milito, kaj esperantistoj, ilia universala organizo, sukcesis konservi la ĉefajn valorojn de sia movado. Ili estis inter la unuaj, se temas pri preno de klara pozicio kontraŭ la milito. Kiam ili devis, ili riskis perdi sian rusan membroorganizon por fari deklarojn, eĉ  en la okazo de la ĉefdelegito, ili ankaŭ riskis la unuecon de la movado, sed savis ĝin rapida agado per la rezolucio. 
Tamen, vidante la ardajn, akrajn kaj eĉ malamajn debatojn, antaŭintajn nian kongre­son, mi teruriĝis, kio okazus, se la neamika ekstera, ekstermovada gazetaro havus ali­ron al ili. Ĉi tio eĉ povus detrui nin kaj la ideojn,
Multaj aliaj cirkonstancoj indikas, ke ni frontas al promesplena kaj bonaŭgura futuro. Kaj en Klaipeda kaj en Montrealo, la prezidanto de UEA, Duncan Charters, parolis pri la graveco de la ideoj de Lapenna: seriozigo, in­formado, interpaciĝo. La intelekta akcepto de niaj lingvo kaj ideoj estas survoje, pre­cipe kun la ĉiam pli agnoskata ag­ado ĉe UN kaj ĝiaj membroorganizoj, sed ankaŭ aliloke. Informado ekster la movado kaj informado de la ekstera mondo ŝanĝis sian ritmon, iĝis pli rapida.  Nenio estos ta­men atingebla, se Esperantistoj ne povos esti en paco ĝuste inter si. 
Pripensinte ĉion ĉi en la komitatkunsido, mi faris do la jenan proponon: ”ni sekvu la sintenon de UN pri militoj kaj paco kaj ni sintenu en maniero, kiu ne pliigas la milit­emon sed favoras pacajn solvojn”

La tri gvidantoj enkondukis la debaton, pri kiu kameraisto s-ro Johano Skonieczka
faris filmeton, spekteblan en Jutubo ĉi tie:

En mia enkonduko mi klopodis demonstri la komplikecon de la temo per pliaj historiaj ekzemploj – ankaŭ personaj –, kaj esprimis miajn esperojn pri la baldaŭa paco, kaj kiel esperantisto mi direktis la atenton al lingvopolitikaj aferoj.

Ne estis akra debato, ĉar regis la ŝoko kaj malĝojo, kiujn kaŭzis la hororoj de la lon­gedaŭra milito… Ĝi fariĝis sufiĉe abstrakta konversacio – pri tio, kion esperantistoj efektive povas fari kaj kion ili ne povas. Mi opinias, ankaŭ surbaze de la du artikoloj, ke ni eblis trovi respondojn principajn.

La varsovia radio elsendis la sekvajn pri Arkones:

Kompletaj kaj ĝisfundaj informoj haveblas ĉe la interreta adreso sube. Mi tre re­komendas aŭskulti la muzikprogramerojn. La listoj de partoprenantoj kaj de la prele­goj estas interesaj: http://www.arkones.org/eo/spektakloj

La 36-a Arkones estis aranĝita post trijara paŭzo – kun sukceso, mi atestas. Bedaŭr­inde, la urbocentro estis preskaŭ detruita pro riparo kaj refaro de publikaj servoj (ka­nalaro) kaj la laboroj ne estos finitaj ĝis la sekva jarfino, sed post du jaroj mi revenos!

SZABOLCS István, Komitatano A