Recenzo pri romano de Vladimir Varankin: Metropoliteno

Vladimir Varankin: Metropoliteno
originala romano
Represita de la eldono Amsterdam, Ekrelo, 1933
Progreso 1992

Legado de la plej grandaj literaturaĵoj plenigas homojn per ĉiaj intensaj sentoj. Patoso kaj edifeco regos la personon. Kaj tuj poste – paradokse – ia malpleno, malpleniĝo. Ravegon sekvas despero. Dum tagoj mi ne povis eĉ imagi komenci legi novan libron. Ho Dio, kion mi legu poste?! Tio estis mia sento post legado de la libro.
Kiel kutime okazas en la rusa literaturo, eventoj akceliĝas en la lasta ĉapitro sur la lastaj paĝoj kaj fine, la plej bonaj verkistoj lasas la leganton – sola kun la fino.
Kompreneble, io estas sugestita, sed ne didaktike. La plej bonaj faras tion neniam. Ial, sed mi ne scias, kial mi ekhavis tian senton, kian mi havis legante „Doktoro Ĵivago” de Boris Pasternak. Post finlego. Mi pensas, ke estas preskaŭ tute neeble, ke Pasternak povus koni la verkon. Li komencis sian propran dudek jarojn poste.
Metropoliteno, la romano okazigas intrigon tuj antaŭ la ekesto de faŝismo kaj stalinismo. La plej ekscita epoko. Ĉio estas tia, kiam io fariĝas. Ĉiuokaze, laŭ sovetia-rusa historio, ĝi estas sufiĉe mankanta verko – almenaŭ por mi. Tiajn verkojn mi konas nur el pli posta epoko, kiel „Moskva – La Limo” de Jiří Weil (Moskva-hranice, 1937). Oni verŝajne relegu la „Moskva Rakonto” de Vasilij Aksionov. Ĉu la budapeŝta Literatura Mondo raportis pri la eldono de la romano? Se jes, kion?

(Fine de la 1920-aj jaroj, en la hungara libromerkato, sovetiaj verkistoj kiel Andrej Belij, Brjusov, Pilnjak, Katajev, Tarasov, Lidia Sejfullina, Babel, Leonid Leontov estis konsiderataj vera literatura specialaĵo. La mistera kaj profunda rusa animo, la rusa mondo, la fascino por ĝia ĉarmo speguliĝas ankaŭ en hungaraj verkistoj. Unu el la plej gravaj momentoj de la rusaj-hungaraj literaturaj rilatoj en la periodo estis markita per la publikigo de la antologio „Rusa Dekamerono moderna „, kun dek sovetiaj verkistoj, en 1935. La volumo eldonita de Nyugat – simila al Literatura Mondo, ja modelo por ĉi tiu – estas konsiderata la unua resuma verko en Hungario pri la sovetia literaturo.)

Komence de la verko mi estis kvazaŭ terurita de la sufoka stilo. Abundeco de epitetoj ekstraj, kuriozaj. Ĉio iel ajn ŝajnis tiel speciala – eĉ la simpla sunsubiro. Plursignaj strukturoj, nekutimaj vortoj kaj esprimoj – kiel en ĉiu rusa verko. Eĉ stratpriskribo preparas la eniron de karaktero, la karakterizadon kaj percepton de ies humoro. Tiam, ĉar la intrigo komencas disvolviĝi pli rapide, krome, en pluraj fadenoj, tiu ĉi skribmaniero ne plu funkcias tiele – ĝi bone kongruas kun la intrigo, kaj eĉ bezonas tion. Kaj la intrigo ĉiam pli boniĝas en la senco, ke ĝi akceliĝas. Multloke kaj multnivele.
Ni iras jen al Berlino, jen al Moskvo. Jen al urbo, jen al vilaĝo, jen al uzino-laboro, jen al protestoj. Jen amo, jen sangaj bataloj. Jen la edzino, jen la amatino. Jen la vivo, jen la morto.
En Berlino, la du laboristaj partioj mizerigas unu la alian anstataŭ alianciĝi kontraŭ la naskiĝanta faŝismo. Ni sciis pri ĝi, sed ĝis nun ĝi ne prenis ajnan formon en niaj imagoj. Simile, la revolucia transformo en Sovetunio. Do estis homoj kun vera nova moralo – ni sciis, ke ili estis bonaj, sed ni ankoraŭ ne povis imagi, kion tio signifas, kiel tio funkciis.
La multnivelecon donas la metodo fabelo en la fabelo. La verkisto mem kvazaŭ aŭtobiografias. La aŭtoro en siaj tridekaj jaroj prenas pozicion pri sufiĉe multaj aferoj: fideleco, perfido, perforto, korupto, samideaneco, murdo kaj vivo. Kion eniras la aŭtoro, ĉio estas sufiĉe ellaborita. Ne estas sento de foresto aŭ manko. La rakonto estas kohera. Atentokapta kaj alloga.

La fakto, ke lia lingvo Esperanto estas sufiĉe rusa, aŭ ke li malobservas gramatikajn regulojn en multaj okazoj, min tute ne ĝenas. Mi eble rimarkis kelkajn. Mi konscias, ke verkisto povas havi tiom da libereco. Ne hazarde William Auld enmetis ĝin inter la kvindek nepre legindajn Esperantajn klasikaĵojn. Kvankam mi estas en fazo, kiam mi bezonas legi verkojn gramatike perfektajn, por pliboniĝi en la lingvo, tamen mi tute ne bedaŭras la tempon, kiun mi pasigis por ĉi tiu ĉefverko.
Ekzistas bone ellaborita vikipedia paĝo pri la verko, kaj mi rekomendas la recenzon de Valentin Melnikov sub la titolo „Nova vivo de la “forgesita ĉefverko”. Post la verko nepre legu ambaŭ.

Melnikov laboris ankaŭ laŭ unu alia eldono de la libro :
Varankin, Vladimir Valentinoviĉ. Metropoliteno: Originala romano / Pref. N. Stepanov; Postpar. A. Korĵenkov. – 3a eld. – Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. – 264 p.
Li skribas: ”A. Korĵenkov kaj liaj kolegoj faris grandegan laboron, verkinte specialan postparolon pedante, laŭ maniero de R. Ŝulco aŭ B. Golden, listigis ĉiujn korektojn. Post la zorga redakto la teksto jam aspektas multe pli impone.”

Jen mallonga eltiraĵo de la verko:

„Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino ne en Varsovio. Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina karno. Ĝi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l’Sovetoj! La elegantaj virinoj en silkaj jupetoj kaj arĝentkoloraj ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj naŭziga lando!
Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma, Kaj pli simpla. Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj,kvazaŭ faritaj el ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l’vento, preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj. Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj kaj trikoloraj, socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn, sed jen komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo. En fino de la strateto, tintas travagono. Sub la viadukto trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof.
Kelke da ŝtuparoj, kelke da koridoroj, vigla germanlingva parolado, grandega lumanta dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi vidas mian respegulon. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento da homoj. Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la modelo-ludilo, donacita iam al mi de mia avino. Ronda vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano. Rekte sur la placo giganta litero U. Per la dekstra flanko ĝi seninterrompe englutas homĉeneton, per la maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero. Tio estas „Untergrundbahn”, la metropoliteno.”

Bonvenon, kara leganto al la Metropoliteno!

Arbuto

Kio estas Esperanto-Sumoo?