Nordbaltaj Tagoj

Nordbaltaj Tagoj

Oktobro 2021

Okazis tiel kvazaŭ mi atendintus la raporton de la gugla mapo resumi miajn travivaĵojn en Norda Baltujo. Ĝi montras kvardek tri kilomentrojn da piediro dum kvar tagoj.

Tallinn, Tartu kaj Helsinko

Kiel mi rakontu mian vojaĝon ĉu kiel fabelon ĉar ĝi estis fabela, aŭ prefere kiel mozaikon de memoreroj? Tien kaj reen en tempo kiel ĉio venas al mi en la kapon.

Memoroj freŝaj kirliĝas kaj intermiksiĝas – fariĝas sentoj…

Trabrilas ĉion vizaĝo de mia filino al mi jam forte mankanta. Ni vizitis ŝian universitaton. EKA – Akademio de Artoj kaj Metioj. Ĝuste la tagon kiam ni estis tie metiejoj kaj lernoĉambroj estis plenaj de studentoj. Studentoj junaj kaj belaj, sur vizaĝoj estis trajtoj de alvokiĝo, trajtoj de estontaj artistoj, artmetiistoj. Estonoj estontaj – por la vortludo! Ĉie okazis laboro diligenta, vigla kaj verva. Metioj estis ekipitaj moderne per metiiloj misteraj, okulplezurigaj. Pleniĝus la ĵurnalo se mi enlistigus la nomojn de la diversaj metioj. Teksarto mem havis metiejojn por ĉiuj specoj de teksaĵo kaj ĉiuj fazoj de teksado…

Estis jam la tria tago vespere kiam ni sidis kune kun Ester (Pütsepp) kaj Chris (Christopher James Kerr) en iu portugala restoracieto, post longa promenado serĉinte iun ajn lokon kiu pretis nin gastigi sen kovidpasporto. Ili ambaŭ manĝis ian fiŝpasteĉon, mi kustardan pasteĉon, kukaĵon portugalan, kiam subite Ester turnis sin al mi:

  • Ĉu vi scias István ke ni estas parencoj?

Eklumis rideto vasta sur miaj vangoj.

  • Jes, Ester, sed bonvolu ne ofendiĝi, vi estas la unua dum niaj tagoj en Tallinn kiu ekkonscias tion,

La leganto devas scii, ke mia unua frazo al la unua estono kiun mi renkontis sonis jam ekzakte tiel: mi estas hungaro, dirinte aŭ ne, sed certe implicinte la parencecon kaj post tio nature atendante sintenon kiu kutimas regi inter si en granda familio…

Kun Ester ni renkontiĝos venontsomere en Klaipeda, mi jam antaŭĝojas pri tio.

Chris komencos varbi subtenantojn por aprobi la proponojn esperantistajn al la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo. Li komprenas la virtualan spacon kiel programisto. Li estas nia espero ĉar se la epidemio longe daŭros ni ege bezonos spertulojn kiel Chris, ja reorganizi nian movadon efike ni povos nur en la virtuala spaco. Unuopa, sola esperantisto estas la plej malfeliĉa estaĵo sur la Tero.

Granda librovendejo ie en la centro de la historia urboparto:

  • Ĉu vi havas hazarde esperantaĵon iun ajn? – mi enpaŝis ĝin suben tra la sojlo.

La vendisto sen embaraso per memkompreneblaj paŝoj aliris al iu ŝranketo kun vitraj pordoj, malfermis serureton kaj fingromontris al deko da libroantikvaĵoj. Mi singarde eltiris libron: Antologio de Estona Esperanto Literaturo, eldonita en 1932! Oni havas esperantan libron de altvalora enhavo kaj gardas ĝin malantaŭ vitraĵo fermite per ŝlosilo. Bedaŭrinde mi ne povis permesi al mi aĉeti ĝin. Mi vidis ankaŭ gamon da libroj sur la rando de mia skribotablo obstine atendante la legonton.

Mi komprenis ke nia lingvo kaj sankta afero estas profunde enradikiĝinta en Estonujo. Tio impresis min forte.

Sakristano Kalle Vilbaste en la Preĝejo de Sankta Spirito, mia filino tuj realigis al si ke li estas esperantisto. Ŝi simple diris al mi, ke li aspektas kiel esperantisto. Pri kialoj nenion ŝi diris. Cetere ekzistas aferoj sen kialoj, kaj mi lasis tiel. Sakristano Kalle estis tre simpatia. Antaŭ tridek jaroj li esperantiĝis. Domaĝo ke ni ne povis paroli plu, neniu parolas tiel bele kiel li. Tempo ne sufiĉis al ni por viziti lian etan klubon. Sekvontfoje, mi promesas nun.

Intertempe ni komencis ŝanĝi mesaĝojn kun Saliko, po du-tri en tago, animon kaj menson inspirantajn. Betuloj kuris laŭ la reloj de nia trajno al Tartu, ĉiam pli kaj pli multe da betuloj fine formis nepenetreblan belan ĝangalon. Betuloj alternis je pinoj altaj, senbranĉe kalvaj, ruĝecaj supre kronitaj per verdaj kronoj.

La ĝangalo ruĝiĝis.

Nia pramo transflosis la Finnan golfon senŝancele, granda ŝipo kun naŭ ferdekoj… Ondoj Baltaj indulgis nin.

Raita Pyhälä je movada nomo Saliko atendis nin en la akceptejo de la hotelo kaj nia kuna aventuro komenciĝis. Ni jam konatiĝis pli frue kvankam ni ne vidis unu la alian.

Saliko, Ágnes, edzino mia kaj mi sidis ĉirkaŭ tableto en la kafejo Kappeli rigardante al Esplanade Park – kie la kafejo troviĝas. La parko en sia tuta beleco, la vasteco de la vitra verando kaj la eminenta staturo de la konstruaĵo kreis perfektan stilon kaj atmosferon.

Saliko demandis ĉu mi konas la nomon de la bero sur ŝia kukaĵo, kaj ŝi kontente konstatis ke mi nomis ĝin korekte mirtelo. Poste ni kune konstatis per la ekzemplo de vakcinio kaj vakcino kiom grandan diferencon donas nur unu „i”.

Mi forgesis demandi Salikon ĉu ŝi hazarde legis hungaran draman poemon „La Tragedio de l’ Homo” de Imre Madách tradukita de Kolomano Kalocsay, en kies sepa bildo tiu ĉi unu litero „i” ludas terure frenezan rolon….

  • István, vi estas filatelisto, ĉu ne?- diris Saliko kaj eltiris el sia saketo du kovertojn.
  • Mi heredigas ĉi tiujn al vi.

Sur la tablo kuŝis relikvoj – mi preskaŭ perdis spiradon. Letero de William Auld al Raita Pyhälä aprobante kaj instigante ŝin por verki plu. La alia letero estis kristnaskaj bondeziroj al ŝi de Marjorie Boulton. Ruĝgorĝulo sidas sur ileksobranĉo sur la poŝtkarto ricevita.

Saliko, ĉu vi estas preta por sendi ankaŭ al mi la „Paganan kontempladon” ŝatitan de William Auld ?

Nia promenado estis poste trempita de persista pluvo sen grandaj gutoj.

La hotelĉambro estis tiel malgranda ke ni apenaŭ povis ĉirkaŭiri la duoblan liton kaj pendigi mantelojn ien ajn por sekigi ilin.

Post naŭ horoj da dormo terura spasmo en dorso vekis min. Mi eĉ ne memoras la lastan fojon, kiam mi tiel daŭre kaj multe dormis. Mi sentis min punita pro tio.

Helsinko vekiĝis je sunbrila mateno, kaj en rekta, streĉa pozo, mi vizitis la ĉefajn vidindaĵojn kun mia edzino, pliigante la nombron de kilometroj, kiujn ni plenumis. Ankaŭ en Helsinko ni piediris ĉien.

Posttagmeze Saliko akompanis nin al niaj gastigantoj. Nebulo kribris, kaj densiĝis dum nia vojo. Ágnes fotis diligente kaj prenis foton pri mi kaj Saliko ĉe la statuo „Patrina amo estas la plej granda”. Ritva (Sabelli), Kristiina (Hautamäki) kaj Sakari (Kauppinen) atendis nin en sia hejmo kun teo, kukaĵoj kaj fruktoj, Saliko bakis por ni bongustan pastorulaĵon.

Mi rakontis ke miaj geavoj naskiĝis kaj vivis siajn tutajn vivojn en vilaĝo nomita Tapio, la dio de arbaroj en la finnaj legendoj. Mi jam sciis pri tio en mia infana aĝo, ĉar mia patro fiere rakontis al mi pri tio. Sed nun mi aldonas ke Tapio havas barbon el likeno kaj brovojn el musko kaj lia edzino estas Mielikki kiu devas esti belegulino.

Mi salutis niajn gastigantojn en la nomo de la nova prezidantaro de HEA kaj transdonis nian librodonacon titolitan Steloj de Eger – historian romanon okazintan dum la okupo de Hungarujo de la Otomana Imperio.

Mi parolis pri la kernelementoj de nia programo. Esperanto por Hungarujo gravas pro siaj propedeŭtikaj ecoj kiel multlingva akcelilo de lernado de fremdaj lingvoj en iu ajn aĝo. La alia eco estas tio ke pere de Esperanto oni povas efike kontribui al la disvolviĝo de kapabloj de lernantoj de la tria kaj kvara klasoj en bazaj lernejoj. Kreado, taksado, analizo, apliko kaj kompreno – en ĉi tiuj aferoj oni povas plibonigi – laŭvice kaj samtempe – la kapablojn de la lernantoj. Hungarujo ege bezonas plibonigon de la lingvoscioj de sia loĝantaro kaj ege bezonas malgrandigi la nombron de lernantoj sen bona tekstokompreno en la decida kvina klaso.

Mi eksciis ke similaj problemoj estas konataj ankaŭ en Finnlando.

Mi rakontis pri la kampanjo de eŭropaj esperantistoj rilate al la Konferenco pri Estonteco de la Eŭropa Unio. Enkadre de la kampanjo ni subtenas proponojn esperantistajn al la Konferenco kun la celo, ke la okcent civitanoj elektitaj el la civitanaro de la Unio pritraktu ilin pozitive kaj raportu pri tio korekte kaj plusendu ilin al la Eŭropa Parlamento kaj al la Eŭropa Komisiono.

Mi rakontis pri mia „sukceso” en la hotelo, kiel bone la akceptejistino interesiĝis pri nia lingvo, kaj mi deklamis al ŝi la komencon de Kalevala.

Mi ekemis deklami ĝin denove Esperante kaj mi deklamis ĝin hungare, kaj fine mi petis Sakari por deklami ĝin finne, kaj la

„melodioj moduliĝis”

Je mia granda honoro miaj gastigantoj donacis al mi Kalevala belege bindite .

Mia edzino prenis kelkajn fotojn ĉe niaj gastigantoj kaj multajn en Helsinko.

Mi forgesos nenion pri mia unua vojaĝo kiel prezidanto de HEA, kiu kondukis min feliĉe al niaj „parencoj”. Mi tre dankas al Sinjoro Ahto Siimson ĉefdelegito, estrarano de la Estona Esperanto Ligo kaj al Sinjorino Tiina Oittinen, sekretario de Esperanto Asocio de Finnlando por la organizado de miaj renkontiĝoj.

Mi forveturis al Norda Baltujo kaj mi alvenis al Esperantujo!

 

Szabolcs István
prezidanto de HEA