István Nemere: Sur kampo granita
Originala romano pp. 125.
Eldonejo: HEA Budapest, 1987
„Estis jam malfrua posttagmezo, kiam antaŭ lia aŭto aperis la montoj.”
Estas teoremoj, laŭ kiuj legi aŭ ne legi libron oni decidas laŭ la unua linio. Ĉi tiu estas bone plenumita frazo unua kaj ankaŭ simbola. La montoj baldaŭ aperos antaŭ ni kaj en fizika kaj en figura sencoj.
Mi legis la libron preskaŭ dum unu sido. Po naŭhoraj trajnveturoj tien kaj reen al la rumania kongreso de esperantistoj. Poste mi decidis relegi la libron dum la sumoo.
Mi promesis, ke mi finlegos ĝin. Mi denove legis ĝin rapide, tamen zorgeme kaj ekscitite. Ĝi ne estas krimrakonto, kiun mi kutimas legi tiele, se mi foje prenas ĝin en la manojn. Plie ion de George Simenon… Tamen ĝi faras similan influon.
Se mi rakontas la historion, mi senigas la leganton de la ekscito. Eble ĝi ne estus malbona afero, sed mi tiam ankaŭ senigas lin de turmentoj, kiujn ankaŭ mi travivis kune kun la ĉeffiguro. Ne pro tio, ke mi simpatiis kun li. Nek mi nek la verkisto faras tion. Kvankam li foje-foje donas ŝancojn al sia protagonisto. Tamen la verko havas volvon kaj vervon kaj feliĉe trovas la atenditan, sed ne didaktikan – finon.
La ĉefa demando estas, kiel trakti militkrimojn. Por la kriminto, por la viktimoj travivantaj, pluvivantaj kaj por ni, la ĉeestantoj aŭ observantoj el malsama erao.
(Similaĵoj ja okazas bedaŭrinde ankaŭ en la nunaj militoj.)
Ni nek ricevas respondon al ĉi tio, nek ni ricevas iun solvon. Ĉiu devas decidi tion por si mem! La aŭtoro sukcesis sufiĉe bone konservi ĉi tiun streĉiĝon. La simboloj ankaŭ funkcias sufiĉe bone. Sed ne ĉiuj turnoj konvenas en la rakonto, kelkaj povus esti preterlasitaj ‒ la apero de la filo, ekzemple.
La aŭtoro ankaŭ atentigas, ke ne ĉiuj militkrimoj estas malkovritaj, malkaŝitaj – sed ili apenaŭ eskapos senpune –, ĉar la krimintoj neniam akiras trankvilon kaj ilia sorto estas kaj restas malglata. Almenaŭ tion ni volas esperi! Ne ekzistas pardono sen iu formo de puno. Konfesi ne sufiĉas. Post pento venas indulgenco malfacile. Ĉe la Helmutoj – cetere ‒ ne indas malŝpari niajn pensojn kaj tempon. Tio plie estas demando ol aserto, ĉar la aŭtoro rezignis pri ili, ĉar ni eĉ implicite ne ekscias, kio okazis al ili post la milito.
La verko ekscitis la imagon de multaj, almenaŭ ses recenzoj legeblas pri ĝi, kiuj priskribas la intrigon, detale, dissekcite. Oni povas facile trovi ilin, ekzemple en la ret-butiko de Hungaria Esperanto-Asocio aŭ de Flandra Esperanto Ligo.
Lasu mi ja la aŭtoron paroli!
‒ Strangaj estas la vojoj de la homoj – ekparolis subite Tasca. Sub lia korpo ekgrincis la seĝo, vundita dombesto – Se via superulo estus vin tiam direktinta ne al Lavello, sed al alia vilaĝo, eble vi neniam estus renkontinta la partizanojn, vi ne estus fariĝinta militkrimulo…
Martin tuj kaptis tiun pseŭdo-savzonon:
‒‒ Ankaŭ tio pruvas, ke la homo origine ne estas kulpema vivaĵo. Ĉiuj estas bonaj, nur pro la cirkonstancoj ili fariĝas malbonuloj…
Tasca samvoĉe daŭrigis-kontraŭdiris:
– … vi malpravas. Tio ĝuste pruvas, ke preskaŭ ĉiu homo estas malbonulo; nur tiu estas bonulo, kiu malgraŭ la cirkonstancoj scipovas resti ekster la rondo de krimoj.
Juĝi pri la malgrandaj aferoj estas tasko de la juĝistoj, sed en la pli ampleksaj aferoj oni devas juĝi kun pacienco kaj mizerikordo. Por mi tio ne sukcesadas.
Ĉu por vi karaj legantoj?
Arbuto