6a Danuba Esperanto-Rendevuo en Budapeŝto

Fajszi Amika Rondo invitas vin al la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo en Budapeŝto 17an-20an de majo 2024 –

Revenas la bona tradicio de la Danubaj Esperanto-Rendevuoj ekde Budapeŝto, kie ili naskiĝis fine de la pasinta jarcento. Dum la pentekostaj tagoj ni diskutos pri relative nova scienco – andragogio. Certe malpli antikva ol pedagogio, la edukado de adoltoj ricevis novan elanon ekde la 1970aj, kiam la bezono de profesia reciklado kaj la neceso integri eksterearopajn enmigrintojn fariĝis konstantaj prioritatoj. Fakuloj kunlaborantaj ĉe Konsilio de Eŭropo gvidos la studgrupon.

Paralele disvolviĝos literatura studgrupo, dum kiu oni interparolos kun gravaj esperanto-verkistoj. La vesperoj proponos du koncertojn kaj lundon ni ekskursos kamparen. Okazos jubilea omaĝo al István Szerdahelyi (naskita en 1924).

Elŝuti la aliĝilon >>