Mondo-kuirarto: Stufita kokido

Stufita kokido (Jamaiko)

Produktoj:

1000 g da kokido, pecigita
2 supkuleroj da citronsuko
2 kafkuleroj da salo
pinĉo da pulvoro de nigra pipro
4 ĝis 5 supkuleroj da faruno
3 ĝis 6 supkuleroj da oleo
2 cepoj, tranĉitaj
250 ml da kokida supo (el saketa aŭ kubforma ekstrakto)
1 tomato, hakita en pecojn

Salu la kokidajn pecojn, gutigu sur ilin la citronsukon, poste kovru per la faruno. En varmega oleo fritu bone la kokidajn pecojn je ambaŭ flankoj, kune kun la cepoj, poste surversu la supon kaj surmetu la tomaton. Pipru, kovru per kovrilo, kaj stufu je plej malalta varmeco dum 40 ĝis 50 minutoj, aŭ ĝis moligo.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: jamaicancookery.com