Recenzo – La Granda Aventuro

La Granda Aventuro – kaj aliaj noveloj de Ferenc Szilágyi aperis la unuan fojon en Stokholmo en 1945. La duan fojon en 1989 ne longe antaŭ la sistemŝanĝo en Hungarujo aperis la dua eldono en la serio de Esperantaj klasikaĵoj dank’ al Oszkár Princz kaj ĉefe Vilmos Benczik. la motoro kaj organizatoro de la libro eldonado en la socialisma Hungario. En tiu ĉi periodo HEA aperigis pli ol 130 librojn .

La aŭtoro skribas en la mallonga antaŭparolo: „El la sekvaj rakontoj du aperis en mia antaŭa libro „Trans la Fabeloceano” . Mi kredas, ke ilia pli ĝusta loko estas en tiu ĉi libro…. La humoro de tiuj rakontoj – kelkfoje veraj, kelkfoje fantaziaj – estas varia: bonhumora, malgaja, satira aŭ tragedia. Ankaŭ la vivo estas tia.”

La postparolon skribis karmemora Vilmos Benczik, en la ĝenro de la recenzo io tia estas montopinto.
Mi devas longe citi el tio:

„La Liberiĝo de la juĝisto – ĝenerale oni konsideras , ke ĝi estas unu el la plej bonaj noveloj, iam verkitaj en Esperanto. Tiu ĉi novelo …. komenciĝas grize: mezaĝa juĝisto ekiras al la tribunalo, lasante hejme grumblantan edzinon. Dumvoje li ekhavas la ideon ne iri al la teda laboro, sed fari ion alian. Li iras al la stacidomo, de tie telefonas al kolego, petante lin pro anstataŭo, kaj aĉetas fervojbileton al konata banloko. En la trajno sekvas konatiĝo kun juna virino , poste komuna promenado tra la banloko ĝis la pluvo pelas ilin en momente ne loĝatan vilaon, kaj ili ludas, petolas sinforgese. La viro jam deziras fermi ŝin inter siajn brakojn kaj meti la kronon al sia „granda aventuro”, sed la hazardo intervenas kaj lia deziro ne plenumiĝas.

Same okazas ankaŭ al Karlo, protagonisto de la novelo La granda aventuro. Ĝi – la aventuro – ne plenumiĝas kvankam li havas ŝanceton por ĝi, sed li ne ekiras post la strangan virinon, kiu per sia suspektinda konduto ekincitis lian fantazion. Io malhelpas lin; tial por li , kiel por la juĝisto , restas la teda vivmuelilo.”

Benczik konstatas: „La ĉefaj trajtoj de lia verkista mondrigardo: indulga, prudenta humanismo kaj forta etikismo. …
Multaj kritikistoj konsideras lian stilon la plej valora kontribuo de lia verkaro al la Esperanta literaturo….
La koncizeco de lia stilo estis hardita jam komence de la verkista kariero per ega poezitraduka fortostreĉo, ĝis natureco per sennombraj, zorge preparitaj prelegoj. Tiu duflanka trejnado ne ĉesis ĝis la fino de lia vivo ,, kaj lia seniterrompa redaktora aktivado ankaŭ devigis lin koncepti multegajn esperantlingvajn frazojn.

Dum ĉe iuj esperantistaj verkistoj la vivoverko, destinita al la eterneco, praktike egalas kun la sumo de la frazoj iam skribitaj aŭ diritaj en Esperanto, ĉe Szilágyi la verkaro reprezentas nur ties onon: li konstante uzis la lingvon por ĉiaj celoj, kio multe fortigis la naturecon de lia stilo. La verkoj de Szilágyi apartenas al la plej temprezista parto de nia kulturo”.

Citaĵoj

„…la dek-sepjara gracia knabino el la apuda loĝejo. Ŝi mirinde ekfloris dum la pasinta duonjaro.
Ŝi iomete „katumis” kun li, dufoje ili rigardis filmon kune,sed poste ekonomiaj malfacilaĵoj kaj io alia interrompis la bone ekirintan romanon. De kelkaj semajnoj ŝi rigardas arogante preter li, kiam ŝi vagabondas sur mallarĝaj stratetoj de la antikva kvartalo kun tiu ruĝvanga, pomadita minesciaskiu. Estus agrable lin facile, superece nokaŭti, malfermi la pordon de eleganta Hispano-aŭto, alporti ŝin ĉi tien ( vi vidas, kiel eleganta virĉambro fariĝis el la malnova banĉambro ) kaj postuli de ŝi la kompletigon de la komencita, sed interrompita ludo. Ŝiaj friponetaj vangoj nun estas purpure ruĝaj, ĉu vi vidas la junan vivsopiran figuron, ĉu vi aŭdas la sensincitan ridon. Sed nun mi ludos kun vi, museto –li pensas.”

„Sed Karlo havas ian kriplan ribelemon en sia interno. Pri la grado de tiu ribelemo oni ankoraŭ nenion povas diri, ĉar la plej granda parto de tio estas kaŝita ec al li mem kaj konkretiĝas nur en sonĝoj kaj en la mistera kaprico , distreco kaj misagoj, en kies labirinto eĉ profesoro Freud malfacile povus trovi elirvojon, almenaŭ Karlo kredas tion.”

Alie:

„Kial pensi pri zorgoj ĝuste hodiaŭ, hodiaŭ ĉio estas tiel ridema tiel agrabla, ne .. ŝi ne rajtas per sia grumblado forfajli la klaran serenon de la sunriĉa kaj printempon revokanta oktobra tago….
Li preterkuris la domzorganton, kies farizean vazalhumilon li reciprokis per bonhumora afableco….
La benzinvaporo , la polvo brilis kaj bonhumore dancigis la petolajn bakteriojn en flava aŭtuna aŭreolo de la ŝaumanta metropolo….
Li konfesis ĉiujn siajn herezajn pensojn, parolis pri la ne kontraŭstarebla ludemo kaj pri sia fuĝo el la ĉefurbo de la filistra ordo…..
La juĝisto saturiĝis de melankolio…. La motorboatoj pafpafas”

Kara Leganto, mi rekomendas al Vi la grandan aventuron!

Arbuto

Kio estas Esperanto-Sumoo?