Raporto pri la 107a UK en Montrealo

Mi plenumas mian formalan devon per mia raporto pri la 107a UK, okazinta en Montrealo inter la 6a – 13a de aŭgusto 2022. Mia raporto estas publika kaj aperas en la retejo de HEA en la rubriko „La komitatano A vojaĝas”, informante tiel ankaŭ la tutan hungaran esperantistaron. Kompreneble, mi estas oficiale reprezentanto nur de HEA. En la Komitato oni tamen konsideris min kiel reprezentanton de Hungario. Mi partoprenis jam la Duan Virtualan Kongreson, kvankam ĉeeste la montreala estis mia unua, ankaŭ kiel komitatano A.

La protokoloj de la kunsidoj de la Komitato ĵus estas kompletigitaj. Tiuj estas publikaj kaj haveblaj en la retejo de UEA en Komitata Teko. Oni povas vidi kiom da laboro faris la Komitato kaj kiel granda tasko estis prepari ĉi tiujn protokolojn en tia kvalito. Ni danku al Aleks Kadar, aliaj provlegintaj estraranoj kaj al s-ro Roeb Moerbeek. En la lasta tago, en la lasta horo, estis ankaŭ ĥaosaj momentoj – kompreneble pro la temo, tamen, la laboron de la Komitato karakterizis ĝuste la malo. La Komitato kunvenis kvarfoje, ĉiuj daŭris ĉirkaŭ 3-4 horojn, kaj poste okazigis kvar forumojn po 2-3 horoj, ĉiu pri jenaj temoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo.

La kunordiganto de la forumoj estis Sara Spanó, ŝi solvis la taskon tre efike kaj lerte – la kunvenoj finiĝis kun rezultoj, kiel la protokolo bone montras tion. La ofichavantoj estis elektitaj dum la unua kunsido. Duncan Charters iĝis denove prezidanto, liaj respondecoj estas: Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado. Ni elektis du vicprezidantojn ĉi-jare: Fernando Maya kun respodecoj: Centra Ofico, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko kaj Amri Wandel kun respondecoj: Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko. Aleks Kadar denove fariĝis ĝenerala sekretario kun respondecoj: Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj, (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo. Aurora Bute fariĝis estrarano respondeca pri la Eŭropa Movado kaj ILEI-rilatoj, aliaj estraranoj: So Jinsu respondeculo por Eldonado, Azio kaj Oceanio, Jérémie Sabiyumva por Aktivula Maturigo, Afriko, Francis Lo Jacomo por Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urbo .

Unu el la plej gravaj decidoj de la UK estas la anonco pri la ĉi-jara okazigo de la 3a Virtuala Kongreso, kiu okazos la 24-27-ajn de Novembro.

Mi ĉeestis ĉiujn kunsidojn. En la grupa laboro de la forumoj mi hazarde estis kune kun la prezidanto. Mi jam laboris kun li en Klaipeda pri letero adresita al Csaba Kőrösi, la novelektita Prezidanto de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. La kunsidoj de la Komitato okazis hibride, ĉ. duono de la membroj ĉeestis fizike kaj la aliaj estis perzume. Tiuj, kiuj estis kun ni tra la ekranoj, povis ankaŭ komenti senĝene, kaj ili partoprenis ankaŭ la sekretajn voĉdonojn. Ĉi tio povas esti ankaŭ ekzemplo de la estonta funkciado de HEA. Verŝajne, pro la tempodiferencoj, niaj malproksimorientaj samideanoj ne multe dormis. Mia ĉina samideano S-ino Chenji, ekzemple, kiu partoprenis aktive preskaŭ ĉiujn renkontiĝojn…

La prezidanto de UEA gvidis la kunsidojn preskaŭ ĉiam. Li plenumis sian taskon senriproĉe kaj estis edife, kiel li atentis ĉiujn ĉeestantojn kaj fizike kaj sur la ekranoj, por ke ĉiuj povu esprimi siajn opiniojn pri iu ajn temo seninterrompe, li neniam reprenis la vorton. La parolantoj estis disciplinitaj en siaj klopodoj eviti troan tempouzon. Mia parolado, kiel debutanto, montriĝis iom pli longa.

La nuna Kongreso estis posten-renoviga: ĉies mandatoj eksvalidiĝas, kiam la postenoj estas reelektitaj, inkluzive de ĉiuj komitatanoj, estraranoj de la antaŭa ciklo, same la mandatoj de la ĉefdelegitoj. Tiel ankaŭ mia statuso kiel komitatano A oficialiĝis je tiu momento kaj validas por tri jaroj. Post la Kongreso jam antaŭ la fino de Aŭgusto la nova Estraro prezentis al la Komitato sian raporton pri la afero de la ĉefdelegitoj. Ĝi estas disponebla ankaŭ en TEKO, ĝi estas ege interesa kaj grava legaĵo, mi rekomendas viziti ĝin.

La aranĝaĵoj de la kongreso okazis en la ejoj de la Universitato de Montrealo kaj en proksima teatro. Du haloj estis nomitaj laŭ hungaroj: memore al Vilmos Benczik kaj György Nanovszky. En la malferma ceremonio de la Kongreso la delegitoj bonvenigas la ĉeestantajn esperantistojn kaj, tra ili, la esperantistojn de la mondo nome de siaj landoj. Nun tamen tio okazis en alia sistemo ol antaŭe. Reprezentantoj de kontinentoj po unu faris tion. En la prezidantaro de la malferma ceremonio de la Kongreso sidis sur la scenejo ankaŭ Katalin Kováts kaj Mónika Molnár, kaj ambaŭ ili povis alparoli la publikon. Krom ili ne estis aliaj „fremlandanaj” hungaroj. El Hungario krom ni estis nur du esperantistoj. La hungaraj esperantistoj influas la movadon eĉ hodiaŭ decideme, mi menciu Zsófia Kórodi kaj Stefan MacGill, kiujn mi gratulas ĉi tie kaj ĉi tiam, ĉar ili estis elektitaj al la posteno de komitatano C. Krome mi devas mencii István Ertl pro lia elstara laboro en la beletristikaj konkursoj , ekde ties komenco li jam tralegis kaj juĝis pli ol tridek mil paĝojn da fikciaj konkursmaterialoj. Mi devas mencii katedrestron prof. Ilona Koutny, kiu gvidas unu el la du katedroj universitataj en la mondo. La nomoj de Literatura Mondo, Kálmán Kalocsay kaj Gyula Baghy estis menciitaj tagon post tago, sed ni devas flegi ilian memoron. Ĉiam malpli da homoj ja scias, kiu estis Paĉjo! La agado de prof. István Szerdahelyi estas vaste konata kaj aprezata, li havas simile elementan efikon ĝis hodiaŭ. Mi ne kuraĝas pliprofundiĝi en la temo, ĉar mi devus listigi multe pli da nomoj.

La ĉeftemo de la Kongreso estis: Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Samtempe, surstrata festo: en la centro de la urbo okazis ankaŭ la Festivalo de Indiĝenaj Popoloj, kie ankaŭ okazis nia kongreso. Oni povas trovi multajn filmetojn pri ties etoso ĉe Jutubo ĉe ĉi tiu adreso: Festivalo Présence Autochtone Montréal Indigenous Peoples Festival.

La ĉeftemon de la kongreso reĝisoris s-ro Mark Fettes. Ĝi estos la temo de la sekva Tria Virtuala Kongreso – tie mi povos pli bone sekvi ĝin. Mi reliefigas malgrandan parton de lia artikolo, verkita en la revuo Esperanto en la septembra numero:

Alia koncepto pri lingva diverseco.

En la enkonduka sesio pri la kongresa temo, mi resumis la celojn de la Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj, sed ne trovis tempon dum la semajno por pli profunde diskutigi ilin. Notindas, tamen, ke unu el la kvar ĉefaj celoj estas “centri lingvan diversecon kaj multlingvecon en la streboj al daŭripova evoluigo.” Jam de jaroj, UEA kaj TEJO flegas aliancojn favore al egaleca multlingveco kun aliaj neregistaraj organizoj kaj kun respondeculoj pri parencaj temoj en la sino de UN kaj Unesko. En ĉi tiu senco la atento al indiĝenaj lingvoj estas simple daŭrigo de jam firma tradicio. Kaj tamen… kiel jam aludite, indiĝenaj lingvoj ne estas nur “lingvoj kiel ĉiuj aliaj”. Indiĝenaj popoloj mem emfazas, ke la lingvoj mem apartenas al la teroj, kie ili kreskis; ke la sonoj, vortoj kaj esprimrimedoj de ĉiu lingvo estas profunde interplektitaj kun la loka ekologio, kaj ke la lingvo ne povas plene vivi, se ĝi estas apartigita de la vivoj de la bestoj kaj plantoj kaj rokoj kaj akvoj kaj ventoj, ne en ĝenerala senco, sed en ilia tre specifa kaj konkreta manifestiĝo en tiu teritorio.

En ĉi tiu perspektivo oni povas vidi indiĝenajn lingvojn kiel komplementon de Esperanto. Tiu ĉi estas konceptita kaj certagrade jam funkcias kiel tutmonda lingvo, sen tro specifa ligo al unuopaj lokoj kaj kulturoj; la aliaj prezentas plej puran, koncentritan formon de tiu specifeco. Fakte la okcidentaj konceptoj pri “lingvo” jam malhelpas nian komprenon: oni devas imagi la lingvan pejzaĝon kiel integritan kun la pejzaĝo de homoj-en-naturo, ambaŭ en konstanta dinamika evoluo. Ĝuste tial mapoj pri lingva kaj biologia diverseco montras grandan geografian kongruon inter ili, ne nur je la skalo de popoloj kaj ekoregionoj, sed ankaŭ multe pli subtile. Jen ekzemplo: oni lastatempe malkovris, ke la subspecioj de griza urso apud la marbordo de Brita Kolumbio dividiĝas precize ĉe la limoj inter najbaraj lingvoj….”

La IKU-libro nun estas senpage elŝutebla, kaj ĝi ankaŭ montras la altkvalitajn sciencajn prezentaĵojn pri diversaj temoj. Oni povas senpage elŝuti ĝin, krome pliaj informoj troveblas ĉi tie: http://iku3.trovu.com/

Mi aĉetis la libron en Montrealo, por subteni kaj agnoski la senlacan, dediĉitan laboron de la organizantoj kaj partoprenantoj, kaj precipe tiun de Amri Wandel. Mi jam spertis tion en Klaipeda ĉi-jare dum la Baltaj Tagoj, kie li same ĉeestis.

Merkrede, la ekskursan tagon, kiel kutimas, eksvarmis perbuse la partoprenantoj al tri diversaj direktoj. Plej multis la usonaj kaj kanadaj partoprenantoj, sed estis homoj el la tuta mondo, feliĉe por mi estis tre miksita grupo en mia buso.

Granda sukceso de Katalin Kováts estis la C2-nivela KER-ekzameno, kvankam nur unu persono partoprenis ĝin, sed sukcese; laŭ li ĝi estis malfacila.

Mia edzino lernis la lingvon kun ŝi la tutan semajnon…

La arta programo de la kongreso verŝajne restos la plej memorinda. Almenaŭ du prezentadoj ĉiunokte kun tre prestiĝaj prezentistoj, kronita de la teatraĵo „1910” pri

la vizito de Zamenhof al Ameriko ‒ mirinda verko de unu el la lokaj organizantoj ‒

mi rekomendas legi la intervjuon kun la aŭtoro mem, Ĵenja Amis: „Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera”. Trovu ĝin ĉi tie >>

Pri la vojaĝo de Zamenhof en Montreal:

Ondo de Esperanto publikigis aliajn artikolojn pri la kongreso, kiel ĉi tiu:

La kongreso estis pritraktata ankaŭ en la septembra numero de la revuo Esperanto, kies aŭdoversio ankaŭ haveblas ĉi tie >>

La tuta materialo de la Kongreso, inkluzive la „Dua Libro”, elŝuteblas ĉi tie: https://uea.org/kongresoj/UK/2022

Mi kaptas la ŝancon, por danki oficiale kaj persone al LoKoKo kaj mi adresos pri tio per persona mesaĝo prezidanton de LoKoKo, s-ron Normand Fleury, por lia elstara laboro, kiu ebligis aranĝi kaj teni tre sukcesan kongreson, kaj kiu ĝojigis ankaŭ min per neforgeseblaj travivaĵoj – la unuan oni certe neniam forgesos.

Mia parolado okazis en la tria strategia kunsido de la Komitato, kiun mi detale prezentos sube, kaj post tio kiel ĝi estas registrita en la protokolo.

Kiel nova komitatano mi debutis kun sep proponoj al la diskuto pri la strategia plano

1. Ni volas pensi pri ni kiel veraj reprezentantoj kaj enkorpigantoj de la estonteco en la nuntempo, de la paca estonteco de la homaro.

Kion ni donu al la membraro por gvidi ilin en konfliktoj naskiĝantaj aŭ jam eksplodintaj? Oni povas starigi la demandon tiele:

Ĉu ni preferu patriotismon al iu speco de internaciismo ĉar patriotismo facile kondukas al tranĉeoj en internaciaj konfliktoj?

Ni ne povos eviti priatenti komenciĝantajn konfliktojn interŝtatajn, interpopolajn.

Esperantistoj kune devas atentigi kaj averti la sociojn kaj la gvidantojn de la rilataj ŝtatoj kie ili loĝas-vivas – kune ni devas protesti jam en la frua fazo, sed ne partopreni en la konfliktoj!

Kion fari kiam la konflikto jam eksplodis? Mia konsilo: neniel partopreni en la akrigo-intensiĝo de la konflikto!

La socialdemokratoj promesis malhelpi la militon antaŭ la Unua Mondmilito kaj poste ili hastis voĉdoni por ĝi en siaj propraj parlamentoj…dejà vu

Ni sekvu la sintenon de UN pri militoj kaj paco kaj ĉefe sintenu en maniero, kiu ne pliigas la militemon sed favoras pacajn solvojn!

2. Merkateca evoluo de Esperanto 

Esperanto estus motoro de la merkatekonomio. Mi jam „vidas” titolojn de artikoloj en ĵurnaloj: pli esperanto – pli dungiteco ktp.

La komitato kaj ties estraro devas esplori kaj prilabori la gvidprincipojn kaj regulojn kaj institucian fonon por tia evoluo. Estu farota subkomisiono porcele kiun mi povus partopreni, komencu ni la laboron je la komenco de la sekvonta jaro !

UEA subtenu la laboron de la fakaj asocioj, kiuj okupiĝas pri ekonomia agado cele al utiligo de Esperanto en la praktikan vivon!

3. Interkontinentaj rilatoj – se ĉiniaj samideanoj petas iun subtenon bonvolu preni tion pli serioze , pluse probable organizi kunajn eventojn, agadon!

UEA strebu iĝi vere monda organizaĵo kun ligoj kaj agadoj en ĉiuj kontinentoj!

4. 25 procentojn de la aproboj de niaj proponoj liveris la hungaraj Esperantistoj en la Konferenco pri Estonteco de Eŭropo. Inter tiuj voĉdonoj estis pli ol 6 procentoj de simpatiantoj-subtenantoj.

Ni devas doni apartan emfazon al informado  AL NEESPERANTISTOJ pri Esperanto kaj ĝiaj idealoj!

5. Kuna politika agado de najbaraj asocioj , duflankaj – triflankaj – multflankaj.

Parlamenta laboro tra la Komisionoj pri Eŭropaj Aferoj. Kunaj delegacioj.

UEA revivigu la iaman Parlamentan Agadon!

7. „UNESCO lernejoj/mezlerneoj”- Ekzistas dekoj kaj dekoj da tiuj lernejoj kiuj kunlaboras kun UNESCO. Organizo de Esperanto leciono-tago en tiuj lernejoj eblas- sub la aŭspicio kaj egido de UNESCO . Ni pritraktu tion kun UNESCO!

8. La sukcesa ERASMUS+ programo – „Multlingva akcelilo” estu ripetita en la UNESCO lernejoj! 

UEA subtenu ILEI-n pri la kampanjoj „Unu leciono pri Esperanto por ĉiuj lernejanoj” kaj „Multlingva Akcelilo”!

9. Virtuala spaco: komencu ni evolui retan regularan televidan „elsendon” 

multflankan – speco de „arte” , Tio devas esti regiona ĉar la najbarlandanoj ege malmulte scias unu pri la alia.

Ni estas popolo de la estonta tempo nun

Tio staras tiel en la protokolo :

„SZABOLCS citas ke “Ni estas popolo de la estonta tempo”, kaj diverse konsideras pri historio kaj aktualo pri paco kaj ni, pri tio, ĉu ni estu patrujamantoj aŭ internaciistoj, pri merkateca agado, pri subteno al laboro de fakaj asocioj, pri sia laboro kun gravuloj en Hungario kiu indas imiton alilande, pri laboro kun najbaraj asocioj, pri revigligo de parlamenta agado, pri la laboro kaj la akiritaj spertoj rilate la Konferencon pri la Estonteco de EU, pri subteno al ILEI rilate la Multlingvan Akcelilon kaj “Unu Leciono por ĉiuj”, pri Uneskeca laboro, pri retaj televidoj, pri interkontinenta kunlaboro.


CHARTERS opinias ĉiujn punktojn konsiderindaj.”

Multaj pliaj miaj samlandanoj certe akompanos min al la kongreso en Torino. Kun la supraj spertoj mi preparas min por ĝi. Mi ĵus iniciatis tion, la hungara Esperanto-societo entreprenas prelegi pri Lajos Kossuth en la urbo, kie li longe vivis en ekzilo kaj poste mortis. Mi estas certa, ke la lingvopolitikaj opinioj kaj agadplanoj de Kossuth, esprimitaj en Danuba Unio en 1862 meritas atenton de la kongresanoj. Tiuj ĉi pensoj estas perfektaj antaŭaĵo de tio, kion ni Esperantistoj pensas pri ili hodiaŭ. Kompreneble tio estas la libereco kaj respondeco de la prelegonto, determini precize, kio estos inkluzivita en lia prezentaĵo ‒ se ĉi tiuj ne estosinkluditaj, tiam mi komentos en tiu ĉi senco. La prelego eble povus okazi kiel parto de la scienca programo, la limdato por kandidatiĝo estas la 31-a de januaro kaj la kondiĉoj videblas ĉi tie:

UEA invitas proponojn prelegi en IKU 2023 en Torino >>

Kadre de la 108-a UK en Torino okazos la 76a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario amri@huji.ac.il plej laste la 31-an de januaro 2023. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo – estas facila fareble per la reta liĝilo: uk.esperanto.net/2023.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 EUR. Por Scienca Kafejo – 120 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto.

SZABOLCS István, Komitatano A de HEA