Ekkonu Esperanto-Sumoon

Esperanto-sumoo – legu ni kune!

Esperanto-sumoo estas inteligenta ludo por plenkreskuloj, kiun ankaŭ infanoj povas ludi. Ne temas pri ia sporta agado, sed tamen pri lukto. Ĝi estas speco de legokonkurso – oni konkursas kun si mem. Se oni elektas malĝustan libron, nur tiam ĝi fariĝas pena lukto. Ĉiuokaze, Esperanto-sumoo estas bona distro, kiel oni ĉiam amuzas sin, legante bonan libron. Persistaj luktantoj-legantoj dediĉas tempon por tio po ses fojoj en jaro.

La ludreguloj estas simplaj. Vi devas alpreni la taskon, pri kiom da paĝoj de la elektita Esperanto-libro vi legos ĉiutage kaj ĉiutage vi devas plenumi la promeson, se vi volas superi vin mem. Neniu kontrolos vin: tio estas memdeklara sistemo kaj vi devas registriĝi ĉiujn kvin tagojn. La ĉiutaga venkinto ricevos bele desegnitan diplomon kaj se li verkas ankaŭ recenzon pri la libro, kio ne estas deviga, sed kutima, nu, tiam lia recenzo aperos sub lia elektita nomo. Tio estas ia movada nomo.

La listo de la libroj kaj recenzoj helpos vin elekti libron, aŭ simple plibonigi vian konon de Esperanto. Iam ajn estas bone trarigardi ilin. Esperanto-sumoo estis iniciatita de japana esperantisto Hori Jasuo en 2009. La legado-movado akiris tian gravecon, ke en 2018 li fariĝis Esperantisto de la jaro. Esperanto-sumoo ĝuas moralan subtenon de ILEI. Estas honoro kaj fiero aliĝi kaj bela defio skribi bonan recenzon. La recenzoj aperadas ekde Septembro de 2013 kaj estas disponigataj al ĉiuj en la retejo.

Hodiaŭ, la nombro de partoprenantoj varias ĉirkaŭ 300, kaj almenaŭ du trionoj de ili estas kutimuloj. La plej multaj luktistoj estis en Majo de 2017: 385. La rekordnombro de landoj estis en Marto de 2020: 38 landoj. Dum la pandemio ambaŭ, la nombro de la partoprenantoj kaj iliaj landoj estis super la averaĝo. La nombro de luktistoj falis lastatempe iom sub 300, sed tiu de la landoj restas super 30.

La unua hungaro kunlegis en januaro 2014, poste la dua aliĝis en 2018, en Majo de 2019 jam estis tri, sed nur unufoje, post Novembro de 2021 ni estas jam kvar konstante ĝis hodiaŭ, espereble ankaŭ en la nuna 78a E-sumoo. Tra la jaroj sep hungaroj partoprenis ĝis nun. La aŭtoro plej legata de hungaroj estas István Nemere, nun ankaŭ mi elektis lin. Mi starigis al mi la celon, legi la hungarajn klasikaĵojn kaj librojn de niaj vivantaj verkistoj — dezirante al Éva Tófalvy kaj Balázs Wacha multajn pliajn kreajn jarojn. Gyula Baghy estas neelĉerpebla fonto de ĝojo kaj penso. Ankaŭ ni hungaroj legu liajn verkojn, ŝatu lin, por ke la mondo ne forgesu, kiu estis Paĉjo. Se ni duobligus la nunan nombron de hungaroj, tio jam sufiĉus por la deka loko sur la rangotabelo inter landoj.

Oni povas legi tradukitan kaj originalan literaturojn, kaj fakte eĉ fakan literaturon, mi ne vidis limigojn pri tio. La partoprenantoj regule ricevos retan ekzempleron de Turka Stelo, mi montras la retadreson de la lasta numero. S-ro Hori Jasuo kolektas kaj dissendas la korespondaĵojn per Voĉoj el la Mondo, en kiu de kelka tempo oni parolas pri la ŝokaj spertoj de la milito en Ukrainio.

Legado, precipe originala Esperanta literaturo – ne necesas diri — estas unu el la ŝlosiloj de la sukceso de nia afero. Mi pensas, ke la sorto de ĉiu lingvo estas en la manoj de ĝiaj literaturistoj. Ni aĉetu ankaŭ tiajn librojn ĉe Esperanta eldonejo, de la libroservo, sed feliĉe ekzistas ankaŭ multe da libroj libere disponeblaj kaj elŝuteblaj en la interreto. Pruntado aŭ legado en legejo estas disponebla kaj havebla – pensu pri la kolekto Fajszi de la Nacia Biblioteko de Fremdlingvoj aŭ la kolekto de la biblioteko Somogyi en Szeged. La lastan fojon mi vizitis la publikan bibliotekon József Méliusz en Debrecen. Mi trovis tie sufiĉe da valoraj libroj – kovrilbildo de mia artikolo – por almenaŭ dek sumooj.

Komencantoj ankaŭ povas partopreni en la legado. Estas ankaŭ altkvalita literaturo por ili. Sufiĉas, se mi nur pensas pri Verda Koro, ili povas jam provi la romanon de Gyula Baghy; li skribis ĝin ĝuste por komencantoj.

La reteja adreso de la Esperanto-sumoo estas: http://www.esperanto-sumoo.pl/index.html

Pri aliĝo al la konkurso oni povas ekscii pli sur la paĝo:
http://www.esperanto-sumoo.pl/regularo.html.

La vikipedia artikolo troveblas ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Sumoo.

En la universitata edukado en Poznań inter la diplomoj troveblas altnivela studo ankaŭ pri ĉi tiu temo. Ĝi ĝisfunde diskutas la temon surbaze de diversaj statistikoj.

Arbuto

Kie trovi elektronikaj libroj? Jen:

libro.ee
E-librejo: literaturo.weebly.com
Esperanto-Klaus.de
Majkel.de – E-libroj