Pri Sándor Petőfi en la hungara gazeto Népszava

Esperanto kaj la heksametrojAz eszperantó hexameterekről Petőfi Sándor verse okán

Profeto (= vidanto , vidisto) en Esperanto

Freŝa, fidela esperantigo de la poemo „La Juĝo” de Sándor Petőfi estis kompletigita okaze de la ducentjariĝo, fare de István Szabolcs.

Ĵurnalisto: Emma Rosznáky Varga Népszava 25.03.2023 (ne bone sukcesita privata foto, pligrandigebla >>)

Tekstoj metitaj ĉirkaŭ la foto de la tradukinto – István Szabolcs:

1. István Szabolcs verkis pli ol dudek versiojn de la poemo de Petőfi „La Juĝo” , en Esperanto, ĝis li finfine atingis la finan version. (Legu la poemon esperante >>)

2. La skota poeto William Auld, kiu estis nomumita trifoje por la Nobel-premio, ekkonis la hungaran kulturon per „La Tragedio de l’ Homo”.

3. Poemo de Petőfi kaj ties traduko. La traduko de István Szabolcs aperigas individuajn momentojn de la poemo de Petőfi ankaŭ sur la sonnivelo.

La esperantaj kaj hungaraj versoj estas metitaj unu apud la alian kiel foto, klare aranĝite, Sándor Petőfi, lia portreto estas pala kvazaŭ malantaŭe, kaj la koloroj de la nacia flago, kun ruĝ-blank-verdaj penikstrekoj kiel la fono, paŝtelsimilaj, sen ĝeni la legadon.

ENKADRITE  en blua koloro, sur la dekstra flanko supre:

Novaj verkoj sur la tablo

La tradukado de la hungara literaturo en Esperanton daŭras. József Horváth ĵus finis verkon de Karinthy kaj verkon de Gárdonyi, li tradukis „Kredu min S-ro Instruisto” kaj „La nevideblan homo”-n. Kaj la rakonto de Mór Jókai, „La du salikoj de Nagyenyed”, estas rete legebla de kelkaj jaroj, tradukita de László Vizi – ankaŭ ĉina portalo reklamas ĝin.

La artikolo

Li ne estas literaturisto, li venis de la banka sektoro kaj antaŭ kelkaj jaroj li iĝis grava ambasadoro de Esperanto, kun István Szabolcs ni parolis pri la malfacilaĵoj de la traduko de la poemo „La juĝo” de Sándor Petőfi en Esperanton, kaj pri la grava rolo de la poeto kaj Imre Madách en la kultivado de la lingvo.

„Mi trovis la taskon fakte por mi mem – ridetante diris István Szabolcs – mi ŝatintus, ke ni Esperantistoj tutmonde festu laŭmerite Sándor Petőfi kaj Imre Madách, ĉar ili ambaŭ havas sian ducentjaran datrevenon ĉi-jare, kaj inter la verkoj legitaj de la Esperantistoj „Johano la brava” kaj

„La tragedio de l’ homo” certe okupas elegantan lokon.

Antaŭ iom pli ol kvindek jaroj Kolomano Kalocsay, unu el la plej gravaj figuroj de Esperanto-lando, publikigis cent tridek tradukojn de poemoj de Petőfi, inter ili „Johano la Brava” (tiu versio servis kiel bazo de ties ĉina traduko). La titolo de la libro estis „Libero kaj Amo”.

En ĉi libro la poemo „La juĝo” jam aperis, sed la giganto de Esperantistoj sekvis la metrikajn regulojn alimaniere, ĉar la poemo de Petőfi estas antikhelenmetrika: skribita ja en heksametroj. ️

Jen kaj jen mi kompreneble ne sukcesus sen la traduko de Kalocsay, mi transprenis ekzemple la epiteton „sovaĝarda”, unu el la epitetoj plej esence karakterizantaj la stilon de la Poeto, sed Kalocsay solvis la poemon en heptametroj, do en sep verspiedoj, sed mi faris aferon je formfideleco kaj mi tradukis ĝin en heksametroj” – diris István Szabolcs.

La heksametro estas poezio bazita sur la regula interŝanĝo de daktiloj kaj spondeoj en versoj; en la daktila verspiedo la longa silabo estas sekvita de du mallongaj silaboj, dum la spondea verspiedo konsistas el du longaj silaboj. La scienco de la „primezurado de la silaboj” nomiĝas prozodio.

Esperanto kapablas perfekte kunagordi la antikvan-helenan poezion bazitan sur tempomezuro de la longeco de la silaboj kun la poezio bazita sur ties akcentoj t.e. la akcentoj de la vortoj de tiuj lingvoj, en kiuj la vortoj havas akcentojn kaj al kiu grupo apartenas ankaŭ Esperanto mem. La akcento en Esperanto sen esceptoj falas ĉiam sur la antaŭlastan silabon. Male al la hungara lingvo, Esperanto  nek perdas ĉi tion en la heksametro, kie en la antikva-helena tempomezura poezio la akcentita silabo ĉiam estas longa silabo, kaj oni povus diri, ke tio estas ĉio.

„En mia propra traduko mi observis kaj obeis la antikvajn helenajn regulojn plene, senescepte, kaj tiu senescepteco estas unu el la emblemaj trajtoj de Esperanto.

La ununura cedo estis farita ankaŭ laŭ la helenaj reguloj.  

Estis la senkondiĉa fideleco al la pensoj de la poeto kiu pleje difinis kaj determinis mian laboron.” – diras István Szabolcs.

Por ĉi poemtraduko – por traduki unu poemon sole –  li uzis plurajn librojn, kiuj helpis lian laboron el la vidpunkto de metriko kaj poezio-teorio.

La traduko estis verkita de István Szabolcs en pli ol dudek versioj, ĝis li atingis la finan version kaj ankaŭ Antono Samak, Esperantisto el Debreceno, multe helpis en tio.

„Mi pensis, ke gravas montri certajn momentojn de la poemo de Petőfi je la sonnivelo, ekzemple, kiam Petőfi skribas en la deksesa linio de la hungara teksto, ke la dio de la milito rajdas sur ĉevalo kaj galopas tra la mondo, mi transprenis ĝin tiel: „tra l’mond’ fora galopas for, sur dors’ de ĉevalo, / al la popoloj vokas por la decida batalo”.

Do la multaj o-vokaloj faras rajdadon preskaŭ viva. Kun la escepto de kvin vortoj – li daŭrigas – ĉiuj esprimoj jam troviĝis en la „Unua Libro” eldonita la 26-an de julio 1887, kiu do tute sufiĉas por la traduko de la poemo de Petőfi laŭ ĝia gramatika materialo, la supre menciitaj kvin vortoj aperis poste, sed ili naskiĝis kaj enkorpiĝis en la lingvon Esperanto dum la vivo de la kreinto. — En Esperanto la vortfarado estas determinita de tri principoj, la unua estas la principo de neceso kaj sufiĉo, la dua estas precizeco kaj koncizo en la kazo de la scienco, kaj la tria estas la abundo kaj redundo en la kazo de la poezio. Povas okazi, ke la vokaloj kaj konsonantoj de certa Esperanta vorto simple ne elvokas en la leganto la bildon, kiun la aŭtoro origine volis.

Tio povas okazi por ekzemplo pro la „mal-vortoj”, kiuj eble ne ĉiam kapablas elvoki la malon de la radikvorto ĉar la radikvorto iel memorigas la bazan ideon… (mola – malmola, malmola = dura, sed ne en sono), ĉi kaze la poeto kreas novan vorton, sed tio estas nur la privilegio de la plej bonaj.

Feliĉe mi ne renkontis tian obstaklon dum mia laboro. – li asertas, kaj ankaŭ emfazas, ke en la Esperanta traduko ili – Petőfi kaj Madách –  preskaŭ „trovas unu la alian” – la ofte citita sentenco el la Tragedio

„luktu hom’ kaj firme fidu!” inkluzivas la verbon „fidi” per kiu mi devis anstataŭigi la verbon „kredi” en la kazo de Petőfi, do la tuta traduko estas preskaŭ interpretebla kiel mistika, kuna mesaĝo de la du Poetoj.

Sándor Petőfi okupas elegantan lokon en la historio de  Esperanta literaturo kaj lingvo, kaj ĝuste per li la vortoj „kurta” kaj „ĉardo” eniris Esperanton.

Oni ne povas kultivi  Esperantan literaturon sen koni la plenajn profundecojn de „Johano la brava” kaj „La Tragedio de l’ Homo” de Madách – li emfazas – la skota poeto William Auld ekkonis la hungaran kulturon per la „homaropoemo” de Madách, kaj tio inspiris lian lirikan epopeon verkitan en Esperanto: „La infana raso”, kiu eble ankaŭ ludis rolon en tio ke li estis nomumita trifoje por la Nobel-premio.

Dank’ al la traduko de Kalocsay, la verko de Madách iĝis konata por la maltanoj, ĉar ĝi estis tradukita en la maltan lingvon de Carmel Mallia, kiu preparis ankaŭ la tradukon de la „Nacia Kanto” omaĝe al la 15-a de marto.

Esperanto  estas perfekta peranta ankaŭ lingvo por tradukoj.

István Szabolcs diras pri la estonteco de sia traduko de Petőfi: „ĉi-jare, en la kutima granda somera kunveno, la Universala Kongreso en Torino, mi prelegos pri la traduko.”

Dum nia interparolo li deklamas la poemon de Petőfi tradukitan en Esperanton laŭpete. La sono de la lingvo mem estas sudeca, kvazaŭ rememoriga pri la greka, kaj la pulsado de la teksto perfekte transdonas la establitan metrikon antikvan.

Klaku la ĉi-suban bildon por la hungarlingva artikolo de Népszava: